La mon'o de sinjor'o Arn'e - Verk'is Selma Lagerlöf


La mon'o de sinjor'o Arn'e
Selma Lagerlöf
El la sved'a traduk'is Stellan Engholm
Aranĝ'is: Frank'o Luin
ISBN 91-7303-053-8
ink'o@omnibus.se
http://www.omnibus.se/ink'o
Ink'o · Se-13542 TYRESÖ · Svedi'o
Decembr'o 2000

En la pastr'o'dom'o de Solberga

En la temp'o, kiam la reĝ'o Fredriko la du'a de Dan'land'o reg'is la provinc'o'n Bohuslän, tiam loĝ'is en Marstrand mal'riĉ'a fiŝ'vend'ist'o, kiu nom'iĝ'is Torarin. Li est'is mal'fort'a kaj sen'aplomb'a hom'o. Unu el li'a'j brak'o'j est'is paraliz'it'a, kaj li taŭg'is nek por fiŝ'ad'o nek por rem'ad'o. Li ne pov'is gajn'i si'a'n viv'ten'o'n sur la mar'o kiel ĉiu'j ali'a'j mar'bord'an'o'j, sed li ĉirkaŭ'vetur'is kaj vend'is sal'it'a'n aŭ sek'ig'it'a'n fiŝ'o'n al hom'o'j sur la firm'a ter'o. Li ne est'is hejm'e mult'a'j'n tag'o'j'n en la jar'o, li ĉiam vetur'is de vilaĝ'o al vilaĝ'o kun si'a fiŝ'o'ŝarĝ'o.

En la krepusk'iĝ'o iu'n februar'a'n tag'o'n Torarin vetur'is sur la voj'o, kiu de Kungshäll konduk'as al la paroĥ'o Solberga. La voj'o est'is sol'ec'a kaj sen'hom'a, sed Torarin ne bezon'is silent'i pro tio. Sur la ŝarĝ'o li hav'is apud si plen'valor'a'n amik'o'n, kun kiu li pov'is parol'i. Est'is mal'grand'a, nigr'a hund'o kun dens'a har'ar'o, kiu'n Torarin nom'is Grim. Plej oft'e ĝi kuŝ'is sen'mov'a kun la kap'o mal'supr'e'n'prem'it'a inter la krur'o'j kaj nur palpebr'um'is al ĉio, kio'n dir'is la mastr'o. Sed kiam ĝi aŭd'is i'o'n, kio ne plaĉ'is al ĝi, tiam ĝi ek'star'is sur la ŝarĝ'o, streĉ'is si'a'n buŝ'o'n aer'e'n kaj hurl'is pli terur'e ol lup'o.

”Nun mi rakont'os al vi, Gri'n, mi'a hund'o” dir'is Torarin, ”ke mi hodiaŭ aŭd'is grand'a'j'n nov'aĵ'o'j'n. Kaj en Kungshäll kaj en Kareby oni dir'is al mi, ke la mar'o kovr'iĝ'is per glaci'o. Est'is bon'a kaj kviet'a veter'o dum kelk'a temp'o, tio'n plej bon'e sci'as vi, kiu vetur'is ĉiu'j'n tag'o'j'n, kaj laŭ'dir'e la mar'o est'as glaci'kovr'it'a ne nur en golf'o'j kaj mar'kol'o'j sed eĉ mal'proksim'e sur Kattegatt. Nun ekzist'as neni'u voj'o inter la insul'et'o'j por boat'o'j kaj ŝip'o'j, est'as nur fort'a, firm'a glaci'o ĉie, tiel ke oni pov'as vetur'i per ĉeval'o kaj sled'o ĝis Marstrand kaj la Paternosterŝeroj.”

Ĉio'n tio'n aŭd'is la hund'o, kaj ŝajn'e ĝi ne mal'plaĉ'is al ĝi. Ĝi kuŝ'is sen'mov'a kaj nur palpebr'um'is al Torarin.

”Ne tre mult'e da fiŝ'o rest'as de ni'a ŝarĝ'o,” dir'is Torarin kvazaŭ persvad'e. ”Ĉu ni ĉe la plej proksim'a voj'dis'iĝ'o flank'e'n'vetur'u okcident'e'n al la mar'o, kio'n vi opini'as? Ni preter'vetur'os la preĝ'ej'o'n de Solberga kaj plu'e'n al Ödsmålskil, post'e ne rest'as mult'e pli ol kvin kvar'on'mejl'o'j ĝis Marstrand, mi kred'as. Est'us grand'a afer'o pov'i ven'i hejm'e'n unu foj'o'n uz'ant'e nek boat'o'n nek pram'o'n.”

Ili vetur'is trans la long'a'n erik'ej'o'n de Kareby, kaj kvankam est'is kviet'a veter'o la tut'a'n tag'o'n, mal'varm'a aer'flu'o glit'is trans la erik'ej'o'n kaj far'is la vetur'o'n mal'agrabl'a.

”Pov'as ŝajn'i mal'vir'e tiel vetur'i hejm'e'n mez'e en la plej bon'a labor'temp'o”, dir'is Torarin kaj sving'is la brak'o'j'n pro la mal'varm'o. ”Sed ni tamen est'is sur'voj'e dom mult'a'j semajn'o'j, vi kaj mi, kaj merit'as sid'i hejm'e dum kelk'a'j tag'o'j, por ke la frost'o for'degel'u el la korp'o.”

Ĉar la hund'o ankoraŭ kuŝ'is trankvil'e, Torarin ŝajn'is firm'iĝ'i en si'a opini'o, kaj daŭr'ig'is en pli gaj'a ton'o:
”Jen patr'in'o sid'is sol'a en la dom'o dum mult'a'j tag'o'j. Cert'e ŝi sopir'as renkont'i ni'n. Kaj en Marstrand est'as grandioz'a viv'o nun en la vintr'o. Strat'o'j kaj strat'et'o'j, Grim, est'as plen'a'j de fremd'a'j fiŝ'ist'o'j kaj komerc'ist'o'j. En la fiŝ'ist'a'j bord'a'j magazen'o'j est'as danc'ad'o ĉiu'vesper'e. Kaj kiom da bier'o flu'as en la trink'ej'o! Tio'n vi neniel pov'as kompren'i!”

Dir'ant'e tio'n Torarin klin'is si'n al la hund'o por rigard'i, ĉu ĝi aŭskult'as, kio'n li dir'as al ĝi. Sed ĉar la hund'o kuŝ'is tut'e mal'dorm'a kaj far'is neniu'n sign'o'n de mal'ŝat'o, Torarin flank'e'n'vetur'is sur la unu'a'n voj'o'n, kiu konduk'is okcident'e'n al la mar'o. Li klak'vip'is la ĉeval'o'n per la konduk'rimen'o kaj ig'is ĝi'n ir'i rapid'e.

”Ĉar ni preter'vetur'os la pastr'o'dom'o'n de Solberga,” Torarin dir'is, ”mi tamen en'ir'os tie'n kaj demand'os, ĉu est'as ver'e, ke la glaci'o est'as sekur'a ĝis Marstrand. Tie ili tamen dev'as kon'i tiu'n afer'o'n.”

Torarin dir'is tio'n per mal'laŭt'a voĉ'o sen pri'pens'i, ĉu la hund'o aŭskult'as aŭ ne. Sed la vort'o'j apenaŭ est'is dir'it'a'j, kiam la hund'o ek'star'is sur la ŝarĝ'o kaj el'ig'is terur'a'n hurl'o'n.

La ĉeval'o far'is salt'o'n al'flank'e, kaj ankaŭ Torarin ek'tim'et'is kaj rigard'is mal'antaŭ'e'n por vid'i, ĉu lup'o'j ven'as post li.

Sed kiam li trov'is, ke est'as Grim, kiu hurl'as, li prov'is trankvil'ig'i ĝi'n.

”Kar'a,” li dir'is al ĝi, ”ĉu ni ne tiom'foj'e en'vetur'is sur la kort'o'n de Solberga! Mi ja ne sci'as, ĉu sinjor'o Arn'e hav'as inform'o'j'n pri la glaci'o, sed pri tio mi est'as cert'a, ke li don'os al ni bon'a'n vesper'manĝ'o'n, antaŭ ol ni komenc'os ni'a'n mar'vetur'o'n.”

Sed li'a'j vort'o'j ne pov'is trankvil'ig'i la hund'o'n. Ĝi streĉ'is si'a'n buŝ'o'n supr'e'n kaj hurl'is pli kaj pli terur'e Tiam Torarin preskaŭ ek'tim'is. Est'is nun preskaŭ mal'hel'e, sed Torarin tamen pov'is vid'i la preĝ'ej'o'n de Solberga kaj la vast'a'n eben'o'n ĉirkaŭ ĝi, kiu est'is ŝirm'at'a de larĝ'a'j arb'ar'a'j alt'aĵ'o'j sur la intern'a flank'o kaj mar'flank'e de rond'a'j, sen'arb'a'j rok'mont'et'o'j. Kiam li antaŭ'e'n'vetur'is tut'e sol'a sur la vast'a, blank'a eben'o, ŝajn'is al li, ke li est'as sen'signif'a kaj mal'grand'a ramp'ul'et'o, kaj el la mal'hel'a'j arb'ar'o'j kaj la sol'ec'a'j mont'et'o'j proksim'iĝ'as grand'a'j monstr'o'j kaj sorĉ'est'aĵ'o'j ĉiu'spec'a'j, kiu'j kuraĝ'as ir'i sur sen'arb'ar'a'n teren'o'n, post kiam mal'hel'iĝ'is.

Kaj sur la tut'a eben'o la mal'riĉ'a Torarin est'is la sol'a, kiu'n ili pov'is atak'i.

Sed sam'temp'e li prov'is silent'ig'i la hund'o'n. ”Kar'a, kio'n vi hav'as kontraŭ sinjor'o Arn'e? Li est'as la plej riĉ'a hom'o en la land'o. Li est'as de alt'a de'ven'o, kaj se li ne est'us pastr'o, li est'us far'iĝ'int'a grand'a estr'o.”

Sed li ne sukces'is silent'ig'i la hund'o'n per tio. Tiam el'ĉerp'iĝ'is la pacienc'o de Torarin, kaj li pren'is la hund'o'n je la nuk'haŭt'o kaj ĵet'is ĝi'n de la ŝarĝ'o.

La hund'o ne sekv'is li'n, kiam li plu'vetur'is, sed star'is sen'mov'a sur la voj'o kaj hurl'is, ĝis Torarin en'vetur'is tra mal'hel'a pord'eg'a volb'o kaj ven'is sur la kort'o'n de la pastr'a dom'o, kiu est'is ĉirkaŭ'it'a de kvar long'a'j vic'o'j de mal'alt'a'j lign'a'j dom'o'j.

II.

En la pastr'o'dom'o de Solberga sid'is la pastr'o, sinjor'o Arn'e, kaj vesper'manĝ'is en la rond'o de si'a'j dom'an'o'j. Ĉe'est'is neni'u fremd'ul'o krom Torarin. La pastr'o est'is mal'jun'a, griz'har'a hom'o, sed tamen li est'is ankoraŭ fort'a kaj alt'statur'a. Li'a edz'in'o sid'is apud li. Ŝi'n la jar'o'j mal'bon'e trakt'is. Ŝi'a'j kap'o kaj man'o'j trem'is, kaj ŝi est'is preskaŭ surd'a. Sur la ali'a flank'o de sinjor'o Arn'e sid'is la help'pastr'o. Li est'is jun'a kaj pal'a kaj aspekt'is ĉagren'it'a, kvazaŭ li ne pov'us port'i ĉiu'n saĝ'o'n, kiu'n li kolekt'is dum la stud'jar'o en Wittenberg.

Tiu'j tri sid'is ĉe la al'intern'a ekstrem'o de la tabl'o, kvazaŭ iel apart'ig'it'e. Ĉe la long'flank'o'j sid'is Torarin kaj post'e la serv'ist'o'j. Ili ankaŭ est'is mal'jun'a'j hom'o'j. Est'is tri serv'ist'o'j, ili hav'is kalv'a'j'n kap'o'j'n, la dors'o'j est'is kurb'a'j, kaj la okul'o'j palpebr'um'is kaj larm'et'is. La serv'ist'in'o'j est'is nur du. Ili est'is iom pli jun'a'j kaj vigl'a'j ol la serv'ist'o'j, sed tamen ili ŝajn'is kaduk'a'j kaj plen'a'j de mal'san'et'o'j de mal'jun'ec'o.

Ĉe la ali'a ekstrem'o de la tabl'o sid'is du infan'o'j. Unu est'is nep'in'o de sinjor'o Arn'e, ŝi est'is nur dek'kvar'jar'a. Ŝi est'is hel'har'a kaj hav'is delikat'a'n korp'o'n, la vizaĝ'o ne est'is pret'a ankoraŭ, sed ŝajn'is, ke ŝi pov'os far'iĝ'i bel'a. Ali'a mal'grand'a knab'in'o sid'is apud ŝi. Ŝi est'is mal'riĉ'a orf'in'o, kiu ĉiam viv'is en la pastr'a dom'o. Tiu'j du sid'is proksim'e unu al la ali'a kaj ŝajn'e grand'a amik'ec'o kun'lig'is ili'n.

Ĉiu'j manĝ'is dum profund'a silent'o. Torarin rigard'is de unu al ali'a, sed neni'u hav'is em'o'n parol'i dum la manĝ'o. Ĉiu'j mal'jun'a'j pens'is: ”Est'as grand'a ben'o ricev'i manĝ'aĵ'o'n kaj ne sufer'i aŭ mal'sat'i, kiel ni mult'foj'e far'is en ni'a viv'o. Dum ni manĝ'as ni dev'as pens'i nur pri la bon'ec'o de Di'o kaj dank'i li'n pro ĝi.”

Ĉar Torarin ne pov'is parol'i kun iu, li'a'j rigard'o'j migr'is tie'n kaj re'e'n en la ĉambr'o. Ili flug'is de la grand'a forn'o, kiu est'is mason'it'a en mult'a'j ŝtup'o'j ĉe la en'ir'ej'o, al la alt'a baldaken'lit'o en la plej mal'proksim'a angul'o de la ĉambr'o. La rigard'o'j ir'is de la mur'fiks'a'j benk'o'j, kiu'j sekv'is la mur'o'j'n ĉirkaŭ la ĉambr'o, supr'e'n al la tru'o en la tegment'o, tra kiu la fum'o el'ir'is kaj la vintr'a mal'varm'o en'flu'is.

Kiam la fiŝ'vend'ist'o Torarin, kiu loĝ'is en la plej mal'grand'a kaj mal'riĉ'a dom'et'o en la insul'ar'o, rigard'is ĉio'n tio'n li pens'is: ”Se mi est'us potenc'ul'o kiel sinjor'o Arn'e, mi ne est'us kontent'a loĝ'i en mal'nov'eg'a dom'o kun nur unu ĉambr'o. Mi konstru'us al mi dom'o'n kun alt'a'j fronton'o'j kaj mult'a'j ĉambr'o'j, kiel far'as urb'estr'o'j kaj la an'o'j de la urb'a konsil'ant'ar'o en Marstrand.”

Sed plej oft'e Torarin send'is si'a'j'n rigard'o'j'n al grand'a kverk'a kest'o, kiu star'is ĉe la pied'o de la baldaken'a lit'o. Li tiel oft'e rigard'is ĝi'n, ĉar li sci'is, ke sinjor'o Arn'e en ĝi konserv'as si'a'n arĝent'a'n mon'o'n, kaj li aŭd'is, ke la mon'er'o'j est'as tiel mult'a'j, ke ili plen'ig'as la kest'o'n ĝis la rand'o. Kaj Torarin, kiu est'is tiel mal'riĉ'a, ke li preskaŭ neniam hav'is arĝent'a'n mon'er'o'n en si'a poŝ'o, dir'is al si mem: ”Mi tamen ne vol'us hav'i tiu'j'n mon'er'o'j'n. Oni dir'as, ke sinjor'o Arn'e pren'is ili'n el la grand'a'j monaĥ'ej'o'j, kiu'j trov'iĝ'is en la land'o en la mal'nov'a temp'o, kaj ke la mal'jun'a'j monaĥ'o'j antaŭ'dir'is, ke tiu mon'o kaŭz'os mal'feliĉ'o'n al li.”

Ĝust'e kiam Torarin sid'is kun tiu'j pens'o'j, li vid'is la mal'jun'a'n mastr'in'o'n met'i la man'o'n al la orel'o por pli bon'e aŭd'i.

Post'e ŝi turn'is si'n al sinjor'o Arn'e kaj demand'is li'n: ”Kial ili akr'ig'as tranĉ'il'o'j'n en Branehög?”

La silent'o en la ĉambr'o est'is tiel grand'a, ke ĉiu'j ek'sku'iĝ'is kaj tim'ig'it'e ek'rigard'is, kiam la mal'jun'a vir'in'o demand'is tio'n.

Kiam ili vid'is, ke ŝi sid'as sen'mov'a kaj aŭskult'as al io, ili ten'is si'a'j'n kuler'o'j'n sen'bru'e kaj pen'is aŭd'i.

Dum moment'o est'is tut'e mort'silent'e en la ĉambr'o, sed dum'e la mal'jun'ul'in'o pli kaj pli mal'trankvil'iĝ'is. Ŝi met'is la man'o'n sur la brak'o'n de sinjor'o Arn'e kaj demand'is li'n: ”Mi ne sci'as, kial ili en tiu ĉi vesper'o akr'ig'as tiel long'a'j'n tranĉ'il'o'j'n en Branehög?”

Torarin vid'is, ke sinjor'o Arn'e kares'as ŝi'a'n man'o'n por trankvil'ig'i ŝi'n. Sed li ne respond'is al ŝi, sed manĝ'is trankvil'e kiel antaŭ'e.

La mal'jun'a vir'in'o daŭr'ig'is si'a'n aŭskult'ad'o'n. Larm'o'j ven'is en ŝi'a'j'n okul'o'j'n pro terur'o, kaj ŝi'a'j man'o'j kaj kap'o trem'is pli kaj pli fort'e.

Tiam la du knab'in'et'o'j, kiu'j sid'is ĉe la ekstrem'o de la tabl'o, komenc'is plor'i pro tim'o.

”Ĉu vi ne aŭd'as la skrap'ad'o'n kaj fajl'ad'o'n?” demand'is la mal'jun'ul'in'o. ”Ĉu vi ne aŭd'as la sibl'ad'o'n kaj grinc'ad'o'n?”

Sinjor'o Arn'e sid'is sen'mov'e kaj kares'is la man'o'n de si'a edz'in'o. Tiel long'e, ke li silent'is, neni'u ali'a kuraĝ'is dir'i i'o'n.

Sed ĉiu'j kred'is, ke la mal'jun'a mastr'in'o aŭd'as i'o'n, kio est'as terur'a kaj mal'feliĉ'ig'a. Ĉiu'j sent'is, ke la sang'o frost'iĝ'as en ili'a'j vejn'o'j. Neni'u ĉe la tabl'o met'is manĝ'aĵ'o'n en la buŝ'o'n krom la mal'jun'a sinjor'o Arn'e mem.

Ili pens'is pri tio, ke la mal'jun'a mastr'in'o est'as tiu, kiu dum mult'a'j jar'o'j zorg'is pri la hejm'o. Ŝi ĉiam rest'is hejm'e kaj kun prudent'o kaj bon'kor'ec'o gard'is infan'o'j'n kaj serv'ist'o'j'n, bien'o'n kaj brut'ar'o'n, tiel ke ĉio bon'kresk'is. Nun ŝi est'is el'uz'it'a kaj mort'mal'jun'a, sed tamen est'is kred'ebl'e, ke ŝi pli fru'e ol iu ali'a rimark'us, se iu danĝer'o minac'us la dom'o'n.

La mal'jun'a vir'in'o pli kaj pli tim'is. Ŝi kun'fald'is si'a'j'n man'o'j'n kaj komenc'is sen'help'e plor'i tiel fort'e, ke grand'a'j larm'o'j fal'is sur la ŝrump'int'a'j'n vang'o'j'n. ”Ĉu vi tut'e ne atent'as pri tio, Arn'e Arneson, ke mi tiel tim'as?” ŝi plend'is.

Sinjor'o Arn'e nun klin'is si'n al ŝi kaj dir'is: ”Mi ne sci'as, kio tim'ig'as vi'n.”

”Mi tim'as la long'a'j'n tranĉ'il'o'j'n, kiu'j'n ili akr'ig'as en Branehög.” ŝi dir'is. ”Kiel vi pov'as aŭd'i, ke ili akr'ig'as tranĉ'il'o'j'n en Branehög?” dir'is sinjor'o Arn'e kaj rid'et'is. ”Tiu bien'o kuŝ'as ja kvar'on'mejl'o'n de tie ĉi. Pren'u re'e vi'a'n kuler'o'n, kaj ni fin'u ni'a'n vesper'manĝ'o'n!”

La mal'jun'ul'in'o prov'is trankvil'ig'i si'a'n tim'eg'o'n. Ŝi pren'is si'a'n kuler'o'n kaj mov'is ĝi'n al la lakt'o'pelv'et'o, sed tiam la man'o tiel trem'is, ke ĉiu'j aŭd'is, kiel la kuler'o klak'puŝ'is kontraŭ la rand'o'n. Ŝi tuj re'met'is ĝi'n sur la tabl'o'n. ”Kiel mi pov'us manĝ'i?” ŝi dir'is. ”Ĉu mi ne aŭd'as, kiel grinc'ad'as? Ĉu mi ne aŭd'as, kiel fajl'as?”

En la sam'a moment'o sinjor'o Arn'e for'ŝov'is la lakt'o'pelv'et'o'n kaj kun'fald'is si'a'j'n man'o'j'n. Ĉiu'j ali'a'j far'is sam'e, kaj la help'pastr'o komenc'is dir'i la tabl'o'preĝ'o'n.

Kiam tiu est'is fin'it'a, sinjor'o Arn'e rigard'is ĉiu'j'n, kiu'j sid'is ĉe la tabl'o, kaj kiam li rimark'is, ke ili est'as pal'a'j kaj tim'as, tiam li ek'koler'is.

Li komenc'is parol'i kun ili pri la temp'o, kiam li ĵus ven'is al Bohuslän por predik'i la luter'an kred'o'n. Tiam li kaj li'a'j serv'ist'o'j dev'is for'kur'i antaŭ la pap'an'o'j kiel pel'at'a'j best'o'j. ”Ĉu ni ne vid'is mal'amik'o'j'n embusk'i, kiam ni ir'is al la dom'o de Di'o? Ĉu ni ne est'is for'pel'at'a'j el la pastr'o'dom'o kaj dev'is for'kur'i al la arb'ar'o kiel ekster'leĝ'ul'o'j? Ĉu dec'as al ni tut'e mal'trankvil'iĝ'i kaj perd'i ni'a'n kuraĝ'o'n pro mal'bon'a antaŭ'sign'o?”

Kiam sinjor'o Arn'e parol'is, li aspekt'is kiel batal'ul'o, kaj la ali'a'j ek'hav'is nov'a'n kuraĝ'o'n aŭd'ant'e li'n.

”Est'as ja ver'e,” ili pens'is. ”Di'o ŝirm'is sinjor'o'n Arn'e en la plej grand'a'j danĝer'o'j. Li ten'as si'a'n man'o'n super li. Li ne permes'as, ke li'a serv'ist'o pere'os.”

III.

Tuj kiam Torarin el'vetur'is sur la voj'o'n, li'a hund'o Grim ven'is kontraŭ li'n kaj salt'is sur la ŝarĝ'o'n. Kiam Torarin vid'is, ke la hund'o atend'as ekster la pastr'o'dom'o, li re'e mal'trankvil'iĝ'is.

”Kar'a, kial vi star'as tie ĉi en la pord'eg'o la tut'a'n vesper'o'n?

Kial vi ne ir'as en la ĉambr'o'n kaj ricev'as vesper'manĝ'o'n?” li dir'is al la hund'o. ”Ĉu io mal'bon'a pov'as atend'i sinjor'o'n Arn'e? Pov'as est'i, ke mi vid'is li'n la last'a'n foj'o'n. Sed ankaŭ tia batal'ul'o kiel li tamen dev'as iam mort'i. Li ja est'as preskaŭ naŭ'dek'jar'a.” Li direkt'is la ĉeval'o'n sur voj'o'n, kiu preter la bien'o Branehög konduk'as al Ödsmålskil.

Kiam li al'ven'is al Branehög, li vid'is, ke sled'o'j star'as sur la kort'o, kaj ke lum'stri'o'j el'glit'as tra la ferm'it'a'j pord'et'o'j en la mur'o.

Tiam Torarin dir'is al Grim: ”Tie ĉi hom'o'j ankoraŭ mal'dorm'as. Mi vol'as en'vetur'i kaj demand'i, ĉu oni hodiaŭ vesper'e akr'ig'is tranĉ'il'o'j'n en tiu ĉi dom'o.”

Li en'vetur'is sur la kort'o'n, sed mal'ferm'ant'e la pord'o'n de la dom'o li vid'is, ke est'as festen'o tie. Sur la benk'o'j laŭ la mur'o'j sid'is mal'jun'ul'o'j trink'ant'a'j bier'o'n, kaj sur la plank'o ir'is la ge'jun'ul'o'j lud'ant'e kaj kant'ant'e.

Torarin tuj vid'is, ke neni'u tie ĉi intenc'as ord'ig'i si'a'j'n arm'il'o'j'n por sang'a'j far'o'j. Li vol'is ferm'i la pord'o'n kaj for'ir'i, sed la mastr'o post'ven'is li'n. Li pet'is Torarin, ke li rest'u kiam li nun jam al'ven'is, kaj kun'tir'is li'n en la ĉambr'o'n.

Sufiĉ'e long'e Torarin sid'is tie kun agrabl'a'j sent'o'j, parol'ant'e kun la kamp'ar'an'o'j. Ili est'is tre gaj'a'j, kaj Torarin tre ĝoj'is, ke li pov'is for'pel'i ĉiu'j'n mal'hel'a'j'n pens'o'j'n.

Sed Torarin ne est'is la sol'a, kiu ven'is mal'fru'e al la fest'o en tiu vesper'o. Mult'e pli post'e vir'o kaj vir'in'o tra'paŝ'is la pord'o'n.

Ili est'is mal'riĉ'e vest'it'a'j, kaj ili sen'kuraĝ'e halt'is en la angul'o inter la pord'o kaj la forn'o. La mastr'o tuj ir'is al la du gast'o'j.

Li pren'is ili'n, unu per ĉiu man'o, kaj konduk'is ili'n al la intern'o de la ĉambr'o. Post'e li dir'is al la ali'a'j: ”Ĉu ne est'as ver'e, kiel oni dir'as, ke tiu'j, kiu'j hav'as la plej mal'long'a'n voj'o'n, plej mal'fru'e al'ven'as? Tiu'j est'as mi'a'j plej proksim'a'j najbar'o'j. Ne ekzist'as pli da ter'posed'ant'o'j sur Branehög ol ili kaj mi.”

”Pli bon'e dir'u, ke vi est'as la sol'a!” dir'is la vir'o. ”Vi ne pov'as nom'i mi'n ter'posed'ant'o. Mi est'as nur mal'riĉ'a karb'ig'ist'o, al kiu vi permes'is konstru'i dom'o'n sur vi'a ter'o.”

La vir'o ek'sid'is apud Torarin, kaj ili komenc'is inter'parol'i.

La ven'int'o rakont'is al Torarin, kial li ven'is tiel mal'fru'e al la festen'o. Est'is pro tio, ke al ili'a kaban'o ven'is gast'o'j, kiu'j'n ili ne kuraĝ'is for'las'i. Est'is tri tan'ist'a'j sub'majstr'o'j, kiu'j est'is ĉe ili la tut'a'n tag'o'n. Kiam ili al'ven'is maten'e, ili est'is el'ĉerp'it'a'j kaj mal'san'a'j. Ili dir'is, ke ili erar'ir'is en la arb'ar'o dum tut'a semajn'o. Sed manĝ'int'e kaj dorm'int'e ili baldaŭ re'akir'is fort'o'n, kaj vesper'e ili demand'is, kiu dom'o est'as la plej grand'a kaj riĉ'a en tiu ĉi region'o. Tie'n ili vol'is ir'i por serĉ'i labor'o'n. La edz'in'o respond'is al ili, ke la pastr'a dom'o, kie loĝ'as sinjor'o Arn'e, est'as la plej eminent'a dom'o. Tiam ili tuj el'tir'is long'a'j'n tranĉ'il'o'j'n el si'a'j dors'o'sak'o'j kaj komenc'is akr'ig'i ili'n. Ili okup'is si'n pri tio sufiĉ'e long'e, kaj dum'e ili aspekt'is tiel sovaĝ'a'j, ke la karb'ig'ist'o kaj li'a edz'in'o ne kuraĝ'is ir'i de la hejm'o. ”Mi ankoraŭ vid'as ili'n antaŭ mi, kiel ili sid'as kaj grinc'as per si'a'j tranĉ'il'o'j,” dir'is la vir'o. ”Ili aspekt'is terur'a'j, ili hav'is grand'a'j'n barb'o'j'n, kiu'j'n ili ne tond'is aŭ ord'ig'is dum mult'a'j tag'o'j, kaj ili est'is vest'it'a'j per vil'a'j fel'jak'o'j, kiu'j est'is dis'ŝir'it'a'j kaj kot'plen'a'j. Mi kred'is, ke est'as tri monstr'o'j, kiu'j ven'is en ni'a'n ĉambr'o'n. Mi ek'ĝoj'is, kiam ili fin'e for'ir'is.”

Kiam Torarin aŭd'is tio'n, li rakont'is al la karb'ig'ist'o pri tio, kio'n li tra'viv'is en la pastr'o'dom'o.

”Tamen do est'is ver'e, ke ili hodiaŭ vesper'e akr'ig'is tranĉ'il'o'j'n en Branehög,” dir'is Torarin kaj rid'is. Li est'is mult'e trink'int'a pro tio, ke li ven'is al la dom'o tiel mal'gaj'a kaj sent'o'prem'it'a. Li dev'is laŭ'pov'e prov'i konsol'i si'n mem. ”Nun mi re'e ĝoj'as,” li dir'is, ”kiam mi ek'sci'is, ke la antaŭ'sign'o, kiu'n la pastr'o'edz'in'o aŭd'is, est'is nur kelk'a'j tan'ist'o'j, kiu'j pret'ig'is si'a'j'n il'o'j'n.”

Iv.

Long'e post nokt'o'mez'o du vir'o'j el'ir'is el la ĉambr'o sur Branehög por met'i jung'il'ar'o'n sur si'a'n ĉeval'o'n kaj vetur'i hejm'e'n.

Kiam ili ven'is sur la kort'o'n, ili vid'is brul'eg'o'n flagr'i supr'e'n al la ĉiel'o en la nord'o. Ili tiam tuj rapid'is re'e en la ĉambr'o'n kaj vok'is: ”Ek'star'u! Ek'star'u! La pastr'o'dom'o de Solberga est'as brul'ant'a!”

Est'is mult'e da hom'o'j ĉe la festen'o, kaj tiu, kiu hav'is ĉeval'o'n, salt'is sur ĝi'a'n dors'o'n kaj rapid'is al la pastr'o'dom'o, sed preskaŭ sam'e rapid'e al'ven'is tiu'j, kiu'j dev'is kur'i tie'n per propr'a'j, vigl'a'j krur'o'j.

Kiam la hom'o'j ven'is al la pastr'o'dom'o, ili vid'is neniu'n hom'o'n, sed ĉiu'j ŝajn'is dorm'i, kvankam la fajr'eg'o flagr'is alt'e'n al la ĉiel'o. Tamen neni'u el la dom'o'j brul'is, sed grand'a amas'o da branĉ'et'o'j kaj pajl'o kaj lign'o, kiu est'is kun'ĵet'it'a apud la mur'o de la mal'nov'a pastr'o'dom'o. Ĝi ne est'is brul'int'a long'e.

La flam'o'j ankoraŭ nur nigr'ig'is la bon'a'j'n trunk'o'j'n de la mur'o kaj degel'ig'is la neĝ'o'n sur la tegment'o. Nun ili tamen ek'mord'is la pajl'o'n de la tegment'o.

Ĉiu'j tuj kompren'is, ke est'as brul'krim'o. Ili komenc'is demand'i si'n, ĉu sinjor'o Arn'e kaj li'a'j dom'an'o'j ver'e dorm'as, aŭ ĉu mal'feliĉ'o okaz'is al ili. Sed antaŭ ol la sav'ant'o'j en'ir'is la brul'ant'a'n dom'o'n, ili per long'a'j stang'o'j for'ŝov'is de la mur'o la brul'ant'a'n ŝtip'ar'o'n kaj grimp'is sur la tegment'o'n kaj for'ŝir'is la pajl'o'n, kiu jam komenc'is fum'i kaj preskaŭ ek'brul'is.

Post'e kelk'a'j vir'o'j ir'is al la pord'o por en'ir'i kaj vek'i sinjor'o'n Arn'e, sed kiam la unu'a el ili ven'is al la sojl'o, li paŝ'is flank'e'n kaj don'is lok'o'n al tiu, kiu ven'is post li. Tiu far'is paŝ'o'n antaŭ'e'n, sed kiam li etend'is la man'o'n al la ans'o, tiam li flank'e'n'ir'is kaj don'is lok'o'n al tiu'j, kiu'j star'is post li.

Ŝajn'is al ili terur'e mal'ferm'i tiu'n pord'o'n, ĉar larĝ'a sang'o'flu'o el'glit'is sub la sojl'o, kaj la ans'o est'is makul'it'a de sang'o.

Tiam la pord'o mal'ferm'iĝ'is antaŭ ili, kaj la help'pastr'o de sinjor'o Arn'e el'ven'is. Li ŝancel'iĝ'e ir'is antaŭ'e'n al la vir'o'j, li hav'is profund'a'n vund'o'n sur la kap'o, kaj li est'is plen'a de sang'o. Li star'is rekt'a dum moment'o kaj lev'is si'a'n man'o'n por pet'i silent'o'n. Post'e li dir'is per stertor'a voĉ'o:
”En tiu ĉi nokt'o sinjor'o Arn'e kaj ĉiu'j li'a'j dom'an'o'j est'is murd'it'a'j de tri vir'o'j, kiu'j grimp'is sub'e'n tra la tru'o en la tegment'o kaj est'is vest'it'a'j per vil'a'j fel'o'j. Ili salt'is sur ni'n kiel sovaĝ'a'j best'o'j kaj mort'ig'is ni'n.” Pli li ne pov'is. Li fal'is antaŭ la pied'o'j'n de la vir'o'j kaj est'is sen'viv'a.

Nun hom'o'j ir'is en la dom'o'n kaj trov'is ĉio'n tiel, kiel dir'is la help'pastr'o.

La grand'a kverk'a kest'o, en kiu sinjor'o Arn'e konserv'is si'a'n mon'o'n, est'is for, kaj la ĉeval'o de sinjor'o Arn'e est'is pren'it'a el la stal'o kaj li'a sled'o el la vetur'il'ej'o.

Sled'spur'o'j konduk'is de la dom'o trans la herb'ej'o'j'n de la bien'o kaj ĝis la mar'o, kaj du'dek vir'o'j rapid'is antaŭ'e'n por kapt'i la murd'int'o'j'n. Sed la vir'in'o'j ir'is pri'zorg'i la mort'int'o'j'n kaj port'is ili'n el la sang'o'makul'it'a ĉambr'o ekster'e'n sur la pur'a'n neĝ'o'n.

Tiam ne est'is tie ĉiu'j el la dom'an'o'j de sinjor'o Arn'e, unu mank'is. Est'is la mal'riĉ'a knab'in'o, kiu'n sinjor'o Arn'e pren'is en si'a'n dom'o'n. Est'iĝ'is grand'a mir'o, ĉu ŝi ebl'e sukces'is for'kur'i, aŭ ĉu la rab'ist'o'j kun'pren'is ŝi'n.

Sed kiam ili zorg'e tra'serĉ'is la tut'a'n ĉambr'o'n, ili trov'is ŝi'n tie, kie ŝi kaŝ'is si'n inter la grand'a forn'o kaj la mur'o. Ŝi kaŝ'is si'n tie dum la batal'o kaj est'is tut'e ne'difekt'it'a, sed ŝi est'is tiel prem'it'a de tim'o, ke ŝi pov'is nek rakont'i nek respond'i.

Sur la varf'o'j

La mal'riĉ'a'n knab'in'o'n, kiu est'is sav'it'a el la sang'el'verŝ'o, Torarin kun'pren'is al Marstrand. Li tiel ek'kompat'is ŝi'n, ke li propon'is al ŝi loĝ'i en li'a mal'larĝ'a kaban'o kaj divid'i la pan'o'n kun li kaj li'a patr'in'o.

”Tio est'as la sol'a, kio'n mi pov'as far'i por sinjor'o Arn'e,”

pens'is Torarin, ”kiel rekompenc'o'n por tio, ke li tiom'foj'e aĉet'is mi'a'n fiŝ'o'n kaj gast'ig'is mi'n ĉe si'a tabl'o.”

”Kiel ajn mal'alt'rang'a kaj mal'riĉ'a mi est'as,” pens'is Torarin, ”est'as tamen pli bon'e por la knab'in'o, ke ŝi akompan'u mi'n al la urb'o, ol ke ŝi rest'u tie ĉi inter la kamp'ar'an'o'j. En Marstrand est'as mult'a'j riĉ'a'j urb'an'o'j kaj la jun'a knab'in'o ebl'e pov'os serv'i ĉe unu el ili kaj trov'os bon'a'n viv'ten'o'n.”

Ven'int'e en la urb'o'n la knab'in'o la unu'a'j'n tag'o'j'n sid'is plor'ant'e de maten'o ĝis vesper'o. Ŝi ĝem'is pro sinjor'o Arn'e kaj li'a'j dom'an'o'j kaj plend'is, ke ŝi perd'is ĉiu'j'n, kiu'j est'is proksim'a'j al ŝi. Plej ŝi plend'is pro si'a nutr'o'frat'in'o kaj dir'is, ke ŝi dezir'as, ke ŝi ne est'u kaŝ'int'a si'n, ĉar tiam ŝi est'us pov'int'a sekv'i ŝi'n en la mort'o'n.

La patr'in'o de Turarin dir'is neni'o'n pri tio tiel long'e, ke la fil'o rest'is hejm'e. Sed kiam li re'e for'ir'is sur si'a'j'n vetur'o'j'n, ŝi iu'n maten'o'n dir'is al la knab'in'o:
”Mi ne est'as tiel riĉ'a, Elseto, ke mi pov'as don'i al vi nutr'aĵ'o'n kaj vest'o'j'n, por ke vi pov'u sid'i kun la man'o'j sur la sin'o kaj gard'i vi'a'n dolor'o'n. Ven'u kun mi al la varf'o'j kaj lern'u prepar'i fiŝ'o'j'n.”

Tiam Elseto ir'is kun ŝi al la varf'o'j kaj star'is la tut'a'n tag'o'n inter la ali'a'j fiŝ'labor'ist'in'o'j kaj labor'is.

Sed plej mult'a'j vir'in'o'j sur la varf'o'j est'is jun'a'j kaj gaj'a'j. Ili komenc'is parol'i kun Elseto kaj demand'is ŝi'n, kial ŝi est'as tiel mal'gaj'a kaj silent'a.

Tiam Elseto komenc'is rakont'i al ili, kia'n aventur'o'n ŝi ĉe'est'is antaŭ nur tri tag'o'j. Ŝi parol'is pri la tri rab'ist'o'j, kiu'j en'ir'is en la dom'o'n tra la tegment'a tru'o kaj murd'is ĉiu'j'n, kiu'j est'is proksim'a'j al ŝi. Kiam Elseto rakont'is tio'n, nigr'a ombr'o fal'is sur la tabl'o'n, kie ŝi labor'is. Kaj kiam ŝi lev'is si'a'n rigard'o'n, star'is antaŭ ŝi tri jun'a'j alt'rang'a'j sinjor'o'j, kiu'j port'is larĝ'a'j'n ĉapel'o'j'n kun long'a'j plum'o'j kaj velur'a'j'n vest'o'j'n kun grand'a'j puf'o'j, brod'it'a'j per silk'o kaj or'o. Unu el ili ŝajn'is est'i la plej alt'rang'a. Li est'is tre pal'a, la barb'o est'is raz'it'a, kaj la okul'o'j kuŝ'is profund'e. Ŝajn'is, ke li ĵus est'is mal'san'a. Sed ceter'e li ŝajn'is est'i gaj'a kaj kuraĝ'a kavalir'o, kiu ĉirkaŭ'ir'as sur la sun'plen'a'j varf'o'j por don'i okaz'o'n al la hom'o'j rigard'i li'a'j'n bel'a'j'n vest'o'j'n kaj li'a'n bel'a'n vizaĝ'o'n.

Elseto ĉes'ig'is kaj si'a'n labor'o'n kaj si'a'n rakont'o'n. Ŝi star'is kun mal'ferm'it'a buŝ'o kaj grand'a'j okul'o'j kaj rigard'is li'n. Kaj li rid'et'is al ŝi.

”Ni ne ven'is por tim'ig'i vi'n, fraŭl'in'o,” li dir'is, ”sed ni pet'as vi'n, ke vi permes'u ankaŭ al ni aŭskult'i vi'a'n rakont'o'n.”

La mal'riĉ'a Elseto! Dum si'a tut'a viv'o ŝi ne vid'is tia'n vir'o'n.

Ŝajn'is al ŝi, ke ŝi ne pov'as parol'i antaŭ li. Ŝi nur silent'is kaj rigard'is mal'supr'e'n sur si'a'n labor'o'n.

Tiam la fremd'ul'o ankoraŭ'foj'e komenc'is: ”Ne las'u tim'ig'i vi'n, fraŭl'in'o! Ni est'as skot'o'j, kiu'j serv'is sub la reĝ'o Johano de Sved'land'o dum plen'a'j dek jar'o'j, sed nun ni el'serv'iĝ'is kaj intenc'as vetur'i hejm'e'n. Ni ven'is al Marstrand por serĉ'i ŝip'o'n al Skot'land'o, sed kiam ni al'ven'is, ĉiu'j mar'kol'o'j kaj fjord'o'j est'is kovr'it'a'j per glaci'o, kaj jen ni dev'as rest'i ĉi tie kaj atend'i. Ni hav'as neniu'n okup'o'n, kaj tial ni ir'as sen'cel'e sur la varf'o'j por renkont'i hom'o'j'n. Ni tre ĝoj'us, fraŭl'in'o, se vi permes'us al ni aŭskult'i vi'a'n rakont'o'n.” Elseto kompren'is, ke li parol'as tiel long'e, por ke ŝi pov'u re'gajn'i si'a'n trankvil'o'n. Fin'e ŝi pens'is: ”Vi tamen montr'u, ke vi ne est'as tro simpl'a por parol'i kun alt'a sinjor'o, Elseto. Vi est'as fraŭl'in'o de bon'a de'ven'o kaj ne fiŝ'ist'a knab'in'o.”

”Mi parol'is nur pri la grand'a sang'el'verŝ'o en la pastr'o'dom'o de Solberga,” dir'is Elseto. ”Est'as tiel mult'a'j, kiu'j pov'as rakont'i pri tio.”

”Jes,” dir'is la fremd'ul'o, ” sed mi ne sci'is antaŭ'e, ke iu el la dom'an'o'j de sinjor'o Arn'e sav'is si'a'n viv'o'n.”

Tiam Elseto ankoraŭ'foj'e rakont'is pri la sovaĝ'a trakt'ad'o de la rab'ist'o'j. Ŝi rakont'is, kiel la mal'jun'a'j serv'ist'o'j kolekt'is si'n ĉirkaŭ sinjor'o Arn'e por defend'i li'n, kaj kiel sinjor'o Arn'e mem ek'kapt'is si'a'n glav'o'n de sur la mur'o kaj paŝ'is al la rab'ist'o'j, sed tiu'j venk'is ili'n ĉiu'j'n. Kaj la mal'jun'a edz'in'o de la pastr'o lev'is la glav'o'n de si'a edz'o de la plank'o kaj ir'is kontraŭ la rab'ist'o'j'n, sed ŝi'n ili nur pri'rid'is kaj fal'ig'is per lign'o'ŝtip'o.

Kaj ĉiu'j ali'a'j vir'in'o'j ramp'e kaŝ'is si'n sur la forn'o, sed kiam la vir'o'j est'is mort'int'a'j, la murd'ant'o'j ven'is kaj el'tir'is kaj mort'ig'is ili'n. ”La last'a, kiu'n ili mort'ig'is,” dir'is Elseto, ”est'is mi'a kar'a nutr'o'frat'in'o. Ŝi tiel humil'e pet'is por si'a viv'o, kaj du el ili vol'is las'i ŝi'n viv'i, sed la tri'a dir'is, ke ĉiu'j dev'as mort'i, kaj li puŝ'is si'a'n tranĉ'il'o'n en ŝi'a'n kor'o'n.” Tiel long'e, ke Elseto parol'is pri murd'o kaj sang'o, la tri vir'o'j star'is sen'mov'a'j antaŭ ŝi. Ili ne inter'ŝanĝ'is eĉ unu rigard'o'n, sed ili'a'j orel'o'j streĉ'iĝ'is pro la aŭskult'o, kaj ili'a'j okul'o'j fajr'er'is, kaj kelk'foj'e ili'a'j lip'o'j dis'iĝ'is tiel, ke la dent'ar'o'j ek'bril'is.

La okul'o'j de Elseto est'is plen'a'j de larm'o'j, eĉ ne unu foj'o'n ŝi lev'is la rigard'o'n, dum ŝi parol'is. Ŝi ne vid'is, ke la vir'o antaŭ ŝi hav'as okul'o'j'n kaj dent'o'j'n kiel lup'o. Nur fin'parol'int'e ŝi viŝ'is si'a'j'n okul'o'j'n kaj supr'e'n'rigard'is al li.

Sed kiam li renkont'is la rigard'o'n de Elseto, li'a viz'ag'o tuj ŝanĝ'iĝ'is.

”Ĉar vi tiel bon'e vid'is la murd'int'o'j'n, fraŭl'in'o”, li dir'is, ”vi ver'ŝajn'e tuj re'kon'us ili'n, se vi ili'n renkont'us?”

”Mi vid'is ili'n nur en la lum'o de la brul'ant'a'j ŝtip'o'j, kiu'j'n ili el'tir'is el la forn'o por far'i lum'o'n al si dum la murd'ad'o,” dir'is Elseto, ”sed Di'o est'as potenc'a, kaj cert'e mi re'kon'us ili'n.

Kaj mi preĝ'as al Di'o ĉiu'tag'e, ke mi renkont'u ili'n.”

”Kio'n vi vol'as dir'i per tio, fraŭl'in'o?” la fremd'ul'o demand'is. ”Ĉu ne est'as ver'e, ke la murd'em'a'j migr'ant'o'j est'as mort'int'a'j?”

”Jes, mi bon'e sci'as tio'n,” Elseto dir'is. ”La kamp'ar'an'o'j, kiu'j persekut'is ili'n, sekv'is ili'a'j'n spur'o'j'n de la pastr'o'dom'o ĝis tru'o en la glaci'o. Ĝis tie ili sur la glat'a glaci'o vid'is spur'o'j'n de sled'o'j, de ĉeval'huf'o'j kaj de hom'o'j, kiu'j port'is mal'mol'a'j'n, fer'o'garn'it'a'j'n ŝu'o'j'n. Sed de la tru'o neni'u spur'o konduk'is plu trans la glaci'o'n, kaj tial la kamp'ar'an'o'j kred'is, ke ili ĉiu'j est'as mort'int'a'j.”

”Ĉu vi ne kred'as, Elseto, ke ili mort'is?” la fremd'ul'o demand'is.

”Jes, mi ja kred'as, ke ili dron'is,” Elseto dir'is, ”kaj tamen mi preĝ'as ĉiu'tag'e al Di'o, ke ili est'u si'n sav'int'a'j. Mi dir'as al Di'o tiel: ”Est'u tiel, ke ili vetur'ig'is nur la ĉeval'o'n kaj la sled'o'n en la tru'o'n, sed ke ili sav'is si'n mem.”

”Kial vi vol'as tio'n, Elseto?” demand'is la fremd'ul'o.

La delikat'a knab'in'o Elseto ĵet'is si'a'n kap'o'n mal'antaŭ'e'n, kaj ŝi'a'j okul'o'j bril'is. ”Mi vol'as ja, ke ili viv'u, por ke mi trov'u ili'n kaj kapt'u ili'n. Mi vol'as, ke ili viv'u, por ke mi pov'u ŝir'i la kor'o'n el ili'a brust'o. Mi vol'as, ke ili viv'u, por ke mi vid'u ili'a'j'n korp'o'j'n dis'hak'it'a'j en kvar part'o'j'n kaj fiks'it'a'j sur la rad'o'j.”* ”Kiel vi hav'us fort'o'j'n por ĉio tio?” la fremd'ul'o dir'is. ”Vi est'as ja nur tiel mal'fort'a, mal'grand'a fraŭl'in'o.”

”Se ili viv'us,” Elseto dir'is, ”mi cert'e ven'ig'us pun'o'n sur ili'a'j'n kap'o'j'n. Prefer'e mi mort'us ol las'us ili'n for'kur'i. Ili est'as fort'a'j kaj potenc'a'j, tio'n mi sci'as, sed de mi ili ne sav'us si'n.”

Tiam la fremd'ul'o rid'et'is al ŝi, sed Elseto frap'is per la pied'o.

”Se ili viv'us, tio'n mi bon'e memor'us, ke ili for'pren'is de mi mi'a'n hejm'o'n, tiel ke mi nun est'as nur mal'riĉ'a knab'in'o, kiu dev'as star'i sur mal'varm'a varf'o kaj sen'intest'ig'i fiŝ'o'j'n. Mi memor'us, ke ili mort'ig'is ĉiu'j'n, kiu'j est'is proksim'a'j al mi, kaj plej mult'e mi memor'us li'n, kiu tir'is mi'a'n nutr'o'frat'in'o'n de la forn'o kaj mort'ig'is ŝi'n, kiu est'is tiel bon'kor'a al mi.”

Sed kiam la mal'grand'a kaj mal'fort'a fraŭl'in'o montr'is tia'n koler'o'n, la tri skot'a'j soldat'o'j komenc'is rid'i. Ili est'is tiel rid'em'a'j, ke ili for'ir'is, por ke Elseto ne ofend'iĝ'u pro ili. Ili trans'ir'is la haven'a'n lok'o'n kaj laŭ'ir'is mal'larĝ'a'n strat'et'o'n, kiu konduk'is al la vend'o'plac'o. Sed long'e post ili'a mal'aper'o, Elseto aŭd'is, ke ili rid'as per plen'a gorĝ'o, mok'e kaj akr'e.

*) Mal'nov'temp'a ekzekut'o; oni dis'hak'is la korp'o'n en kvar part'o'j'n kaj met'is tiu'j'n sur kvar kuŝ'ant'a'j'n rad'o'j'n.

La el'send'it'in'o

Ok tag'o'j'n post si'a mort'o sinjor'o Arn'e est'is en'ter'ig'at'a en la preĝ'ej'o de Solberga, kaj la sam'a'n tag'o'n est'is juĝ'a esplor'o pri la murd'o ĉe la juĝ'a renkont'ej'o sur Branehög.

Sed sinjor'o Arn'e est'is bon'e kon'at'a hom'o en Bohuslän, kaj en li'a en'ter'ig'a tag'o tiom da hom'o'j kun'ven'is kaj el la intern'a land'o kaj el la insul'ar'o, ke est'is, kvazaŭ kiam soldat'ar'o kolekt'as si'n ĉirkaŭ si'a estr'o. Kaj sur la kamp'o'j inter la preĝ'ej'o de Solberga kaj Branehög paŝ'is tiom da hom'o'j, ke en la vesper'iĝ'o ne rest'is eĉ col'o'larĝ'a stri'o da neĝ'o, kiu ne est'is sur'paŝ'it'a de hom'o'j. Sed mal'fru'e en la vesper'o, kiam ĉiu'j tiu'j jam for'ir'is, Torarin fiŝ'vend'ist'o ven'is vetur'ant'e sur la voj'o de Branehög supr'e'n al Solberga.

Torarin parol'is kun mult'a'j hom'o'j en la daŭr'o de la tag'o.

Re'e kaj re'e li est'is rakont'int'a pri la mort'o de sinjor'o Arn'e. Li ankaŭ est'is bon'e regal'it'a ĉe la juĝ'a kun'ven'ej'o kaj dev'is kun'e kun fremd'lok'a'j vojaĝ'ant'o'j mal'plen'ig'i mult'a'j'n bier'kruĉ'o'j'n.

Torarin sent'is si'n mal'vigl'a kaj pez'a. Li est'is ek'kuŝ'int'a sur la ŝarĝ'o. Li est'is ĉagren'it'a pro tio, ke sinjor'o Arn'e est'is for, kaj kiam li ven'is proksim'e al la pastr'o'dom'o, eĉ pli pez'a'j pens'o'j komenc'is turment'i li'n. ”Grim, mi'a hund'o,” li dir'is, ”se mi est'us kred'int'a la antaŭ'sign'o'n pri la tranĉ'il'o'j, mi est'us pov'int'a de'turn'i la tut'a'n mal'feliĉ'o'n. Mi oft'e pens'as pri tio, Grim, mi'a hund'o. Mi sent'as angor'o'n, kvazaŭ mi mem kun'help'is for'ig'i sinjor'o'n Arn'e el la mond'o. Memor'u, kio'n mi nun dir'as, ke la proksim'a'n foj'o'n, kiam mi aŭd'os i'o'n tia'n, mi kred'os kaj ag'os laŭ tio!”

Dum Torarin kun du'on'ferm'it'a'j okul'o'j kvazaŭ dorm'is sur la ŝarĝ'o, li'a ĉeval'o ir'is laŭ propr'a plaĉ'o, kaj kiam ĝi ven'is al la pastr'o'dom'o de Solberga, ĝi laŭ mal'nov'a kutim'o en'ir'is sur la kort'o'n kaj al la stal'pord'o. Torarin tut'e ne sci'is pri tio. Nur kiam la ĉeval'o halt'is, li ek'star'is kaj ĉirkaŭ'rigard'is. Terur'o tra'kur'is li'n, kiam li rimark'is, ke li trov'iĝ'as sur la kort'o antaŭ dom'o, kie tiom da hom'o'j est'is murd'it'a'j antaŭ nur unu semajn'o.

Li tuj vol'is pren'i la konduk'rimen'o'j'n. Li vol'is turn'i la ĉeval'o'n kaj re'e el'vetur'i sur la voj'o'n, sed en la sam'a moment'o iu bat'et'is li'a'n ŝultr'o'n kaj li rigard'is post si'n. Tiam star'is apud li la mal'jun'a Olof ĉeval'ist'o, kiu serv'is en la pastr'o'dom'o tiel long'e, kiel Torarin pov'is memor'i.

”Ĉu vi tiel urĝ'e dev'as for'las'i la dom'o'n tiu'n ĉi nokt'o'n, Torarin?” la serv'ist'o dir'is. ”Prefer'e vi ven'u en la ĉambr'o'n. Sinjor'o Arn'e atend'as vi'n.” Mil pens'o'j ven'is en la kap'o'n de Torarin. Li ne sci'is, ĉu li sonĝ'as aŭ mal'dorm'as. La ĉeval'ist'o'n Olof, kiu'n li nun vid'is san'a kaj viv'ant'a antaŭ si, li antaŭ unu semajn'o vid'is kuŝ'i mort'int'a apud la ali'a'j kun grand'a vund'o sur la kol'o.

Torarin pli firm'e pren'is la konduk'rimen'o'n. Ŝajn'is al li, ke est'us plej bon'e for'ir'i kiel ebl'e plej rapid'e. Sed la man'o de Olof ĉeval'ist'o ankoraŭ kuŝ'is sur li'a ŝultr'o, kaj la mal'jun'ul'o daŭr'ig'is trud'i li'n.

Torarin cerb'um'is tie'n kaj re'e'n por trov'i pretekst'o'n. ”Ne est'is mi'a intenc'o ven'i kaj ĝen'i sinjor'o'n Arn'e tiel mal'fru'e en la vesper'o,” li dir'is. ”La ĉeval'o flank'e'n'ir'is tie'n ĉi sen mi'a sci'o.

Mi nun plu'vetur'os por hav'ig'i al mi tra'nokt'ej'o'n. Se sinjor'o Arn'e vol'as renkont'i mi'n, mi ja pov'os re'ven'i morgaŭ.”

En tiu moment'o Torarin klin'is si'n antaŭ'e'n kaj ek'bat'is la ĉeval'o'n per la konduk'rimen'o por ig'i li'n ek'mov'iĝ'i.

Sed en la sam'a moment'o la serv'ist'o star'is apud la kap'o de la ĉeval'o, kapt'is la brid'o'n kaj dev'ig'is ĝi'n rest'i sen'mov'a. ”Ne est'u obstin'a, Torarin,” la serv'ist'o dir'is. ”Sinjor'o Arn'e ankoraŭ ne ek'kuŝ'is, li sid'as kaj atend'as vi'n. Kaj vi ja bon'e sci'as, ke vi pov'as ricev'i sam'e bon'a'n tra'nokt'ej'o'n tie ĉi kiel ali'lok'e en la paroĥ'o.”

Tiam Torarin vol'is respond'i, ke li ne pov'as kontent'iĝ'i loĝ'i en sen'tegment'a dom'o. Sed antaŭ ol li dir'is i'o'n, li jet'is rigard'o'n supr'e'n al la loĝ'o'dom'o. Tiam li vid'is la mal'nov'a'n loĝ'dom'o'n star'i sam'e ne'tuŝ'it'a kaj grand'a kiel antaŭ la brul'o. Tamen Torarin ankoraŭ en la maten'o vid'is la nud'a'j'n ĉevron'o'j'n el'star'i en la aer'o'n.

Li vid'is kaj vid'is kaj frot'is si'a'j'n okul'o'j'n, sed tamen la pastr'o'dom'o star'is sen'difekt'a kun pajl'o kaj neĝ'o sur la tegment'o. Li vid'is fum'o'n kaj fajr'er'o'j'n flirt'i supr'e'n tra la tegment'a tru'o. Kaj li vid'is lum'o'n filtr'iĝ'i sur la neĝ'o'n tra la ne'bon'e ferm'it'a'j fenestr'o'luk'o'j.

Tiu, kiu vast'e vetur'as sur mal'varm'a voj'o, ne kon'as pli bon'a'n vid'aĵ'o'n ol la lum'o'n, kiu el'ŝtel'as si'n el varm'a ĉambr'o.

Sed je tiu vid'o Torarin sent'is eĉ pli grand'a'n tim'o'n ol antaŭ'e.

Li vip'is la ĉeval'o'n, ke ĝi lev'is si'n kaj stamf'is. Sed ĝi ne sukces'is ir'i eĉ unu paŝ'o'n de la stal'pord'o.

”Vi kun'ir'u intern'e'n, Torarin,” dir'is la ĉeval'ist'o. ”Mi kred'as, ke vi ne hav'os i'o'n por pri'pent'i en tiu ĉi afer'o.”

Nun Torarin ek'memor'is, kio'n li sur'voj'e promes'is al si mem. Li, kiu ĵus star'is sur la ŝarĝ'o kaj fervor'eg'e sving'is la konduk'rimen'o'n, tuj far'iĝ'is mal'obstin'a kiel ŝaf'id'o. ”Jen, Olof ĉeval'ist'o, jen mi nun est'as,” li dir'is kaj salt'is de la ŝarĝ'o. ”Est'as ver'e, ke mi ne vol'as hav'i i'o'n por pri'pent'i en tiu ĉi afer'o.

Konduk'u mi'n nun al sinjor'o Arn'e!”

Sed kiam Torarin ir'is trans la kort'o'n al la dom'o, li far'is la plej pez'a'j'n paŝ'o'j'n en si'a tut'a viv'o.

Kiam la pord'o mal'ferm'iĝ'is, li ferm'is la okul'o'j'n por ne rigard'i en la ĉambr'o'n. Sed li prov'is kolekt'i kuraĝ'o'n pens'ant'e pri sinjor'o Arn'e. ”Li don'is al vi mult'foj'e bon'a'n manĝ'o'n. Li aĉet'is vi'a'n fiŝ'o'n, ankaŭ kiam li'a proviz'ej'o est'is plen'a. Li ĉiam est'is bon'kor'a al vi dum la viv'o, kaj cert'e li ankaŭ ne vol'as far'i mal'bon'o'n al vi post la mort'o. Ebl'e li vol'as pet'i serv'o'n de vi.

Vi ne forges'u, Torarin, ke oni dev'as montr'i dank'em'o'n ankaŭ al la mort'int'o'j.”

Torarin mal'ferm'is la okul'o'j'n kaj rigard'is en la ĉambr'o'n.

Tiam li vid'is la grand'a'n ĉambr'o'n tut'e tia, kia'n li antaŭ'e vid'is ĝi'n. Li re'kon'is la alt'a'n mason'it'a'n forn'o'n kaj la teks'it'a'j'n mur'tapiŝ'o'j'n, kiu'j pend'is sur la mur'o'j. Sed li mult'foj'e rigard'is de mur'o al mur'o kaj de plank'o al tegment'o, antaŭ ol li kuraĝ'is rigard'i al la tabl'o kaj la benk'o, kie kutim'e sinjor'o Arn'e sid'is.

Fin'e li rigard'is ankaŭ tie'n, kaj tiam li vid'is sinjor'o'n Arn'e mem sid'i plen'viv'a mez'e antaŭ la tabl'o kun la edz'in'o kaj la help'pastr'o ĉe la flank'o'j, kiel li vid'is li'n antaŭ ok tag'o'j. Ŝajn'e li ĵus fin'is si'a'n manĝ'o'n, li est'is for'ŝov'int'a la pelv'et'o'n, kaj la kuler'o kuŝ'is antaŭ li sur la tabl'o. Ĉiu'j mal'jun'a'j serv'ist'o'j kaj serv'ist'in'o'j sid'is ĉe la tabl'o, sed nur unu el la jun'a'j knab'in'o'j.

Long'e Torarin star'is sen'mov'a ĉe la pord'o kaj rigard'is tiu'j'n, kiu'j sid'is ĉe la tabl'o. Ili ĉiu'j aspekt'is korp'remit'a'j kaj ĉagren'it'a'j, kaj ankaŭ sinjor'o Arn'e sid'is kun pez'a'j pens'o'j kiel la ali'a'j kaj apog'is la kap'o'n sur la man'o.

Fin'e Torarin vid'is, ke sinjor'o Arn'e lev'as la kap'o'n.

”Ĉu vi en'konduk'as iu'n fremd'ul'o'n en la ĉambr'o'n, Olof ĉeval'ist'o?”

”Jes,” la serv'ist'o respond'is, ”est'as Torarin fiŝ'vend'ist'o, kiu hodiaŭ ĉe'est'is la juĝ'a'n kun'ven'o'n sur Branehög.”

Ŝajn'is, ke sinjor'o Arn'e ek'aspekt'is pli gaj'a, kaj Torarin aŭd'is li'n dir'i: ”Do ven'u antaŭ'e'n, Torarin, kaj don'u al ni nov'aĵ'o'j'n de la juĝ'o'kun'ven'o! Jen mi sid'is kaj atend'is vi'n la du'on'a'n nokt'o'n.”

Ĉio tio son'is tiel real'e kaj natur'e, ke Torarin sent'is si'n pli kaj pli sen'tim'a. Li tut'e kuraĝ'e ir'is trans la plank'o'n al sinjor'o Arn'e. Li demand'is si'n, ĉu ne est'is mal'bon'a sonĝ'o, ke sinjor'o Arn'e est'is murd'it'a, kaj ĉu la ver'o ne est'as, ke li viv'as.

Sed dum Torarin ir'is trans la plank'o'n, li laŭ mal'nov'a kutim'o send'is rigard'o'n al la baldaken'a lit'o, kie la grand'a mon'kest'o ĉiam star'is. Sed la fer'o'garn'it'a kest'o ne est'is plu sur si'a lok'o, kaj kiam Torarin vid'is tio'n, terur'o re'e tra'kur'is li'n. ”Nun Torarin dir'u al ni, kio est'is la rezult'o de la juĝ'o'kun'ven'o hodiaŭ,” dir'is sinjor'o Arn'e.

Torarin prov'is far'i laŭ'ordon'e kaj rakont'is pri la juĝ'o'kun'ven'o kaj la esplor'o, sed li pov'is reg'i nek si'a'n lang'o'n nek si'a'j'n lip'o'j'n sed parol'is mal'bon'e kaj balbut'e.

Sinjor'o Arn'e ankaŭ tuj inter'romp'is li'n: ”Dir'u al mi nur la plej grav'a'n, Torarin! Ĉu oni trov'is kaj pun'is ni'a'j'n murd'int'o'j'n?”

”Ne, sinjor'o Arn'e,” Torarin tiam respond'is kun kolekt'it'a kuraĝ'o. ”Vi'a'j murd'int'o'j kuŝ'as sur la fund'o de Hakefjordo.

Kia'manier'e iu pov'os venĝ'i al ili?”

Kiam Torarin don'is tiu'n respond'o'n, sinjor'o Arn'e ek'flam'is de si'a mal'nov'a humor'o, kaj li fort'e frap'is la tabl'o'n per la man'o. ”Kio'n vi dir'as, Torarin? Ĉu la provinc'estr'o en Bohus ne est'is tie ĉi kun leĝ'ist'o'j kaj skrib'ist'o'j kaj far'is juĝ'o'kun'ven'o'n, kaj ĉu neni'u pov'is dir'i al li, kie li pov'os trov'i mi'a'j'n murd'int'o'j'n?”

”Ne, sinjor'o Arn'e,” Torarin respond'is, ”tio'n neni'u inter la viv'ant'o'j pov'as dir'i al li.”

Dum moment'o sinjor'o Arn'e sid'is kun kun'tir'it'a'j brov'o'j kaj rigard'is mal'gaj'e antaŭ si'n. Post'e li ankoraŭ'foj'e turn'is si'n al Torarin.

”Mi sci'as, ke vi est'as si'n'don'a al mi, Torarin. Ĉu vi do pov'as dir'i al mi, kiel mi pov'u trov'i venĝ'o'n al mi'a'j murd'int'o'j?”

”Mi bon'e pov'as kompren'i, sinjor'o Arn'e,” Torarin tiam dir'is, ke vi dezir'as venĝ'i vi'n al tiu'j, kiu'j tiel sen'kompat'e pren'is vi'a'n viv'o'n. Sed neni'u inter ni, kiu'j viv'as sur la ter'o, pov'as help'i vi'n pri tio.”

Ricev'int'e tiu'n respond'o'n sinjor'o Arn'e komenc'is mal'gaj'e cerb'um'i.

Est'is long'a silent'o. Post iom da temp'o Torarin kuraĝ'is vort'ig'i dezir'o'n.

”Mi nun plen'um'is vi'a'n dezir'o'n, sinjor'o Arn'e, kaj dir'is, kio est'is la rezult'o de la juĝ'o'kun'ven'o. Ĉu vi ankoraŭ vol'as demand'i al mi pri io, aŭ ĉu vi permes'as al mi for'ir'i?”

”Vi ne for'ir'u, Torarin,” dir'is sinjor'o Arn'e, ”antaŭ ol vi ankoraŭ'foj'e dir'os al mi, ĉu ne iu el la viv'ant'o'j pov'as venĝ'i ni'n.”

”Se ĉiu'j vir'o'j en Bohuslän kaj Norvegi'o kun'ven'us por venĝ'i al vi'a'j murd'int'o'j, ili ne est'us kapabl'a'j trov'i ili'n,” Torarin dir'is.

Tiam sinjor'o Arn'e dir'is:
”Ĉar la viv'ant'o'j ne pov'as help'i ni'n, ni dev'as help'i ni'n mem.”

Kaj post'e li komenc'is per laŭt'a voĉ'o dir'i Patroni'a'n, ne norveg'e sed latin'e, kiel est'is kutim'o dir'i ĝi'n en la land'o antaŭ li'a temp'o. Kaj je ĉiu vort'o de la preĝ'o, kiu'n li el'parol'is, li per la fingr'o montr'is al unu el tiu'j, kiu'j sid'is kun li ĉe la tabl'o. Tia'manier'e li montr'is al ili mult'foj'e, ĝis li ven'is al am'e'n. Sed kiam li dir'is tiu'n vort'o'n, li etend'is la fingr'o'n al la jun'a knab'in'o, kiu est'is li'a nep'in'o.

La jun'a knab'in'o tuj ek'star'is de la benk'o, kaj sinjor'o Arn'e dir'is al ŝi: ”Vi sci'as, kio'n vi dev'as far'i.”

Tiam la jun'a knab'in'o plend'is dir'ant'e: ”Ne send'u mi'n tiu'cel'e. Est'as tro mal'facil'a komisi'o por tiel mal'fort'a knab'in'o kiel mi.”

”Ver'e vi dev'as ir'i,” dir'is sinjor'o Arn'e. ”Est'as ĝust'e, ke vi ir'u, ĉar vi hav'as plej mult'e por venĝ'i. De neni'u oni for'rab'is tiom da viv'o'jar'o'j kiom de vi, kiu est'as la plej jun'a inter ni.”

”Cert'e mi ne postul'as venĝ'o'n al iu hom'o,” dir'is la knab'in'o.

”Vi tuj ir'u,” sinjor'o Arn'e dir'is. ”Kaj vi ne est'as sol'a. Vi sci'as, ke inter la viv'ant'o'j est'as du, kiu'j sid'is kun ni ĉe la tabl'o tie ĉi antaŭ ok tag'o'j.”

Sed kiam Torarin aŭd'is sinjor'o'n Arn'e dir'i tio'n, li kred'is kompren'i, ke sinjor'o Arn'e elekt'as li'n por batal'i kontraŭ mal'bon'far'ant'o'j kaj murd'ist'o'j, kaj li el'kri'is:
”Je la di'a kompat'o mi pet'as vi'n, sinjor'o Arn'e ———”

En la sam'a moment'o ŝajn'is al Torarin, ke kaj sinjor'o Arn'e kaj la pastr'o'dom'o mal'aper'is en nebul'o'n kaj li mem mal'supr'e'n'iĝ'is profund'e'n, kvazaŭ li est'us fal'int'a de sven'ig'a alt'o, kaj je tio li perd'is la konsci'o'n.

Kiam li re'e vek'iĝ'is, la maten'hel'o jam montr'is si'n. Li tiam vid'is, ke li kuŝ'as sur la ter'o apud la pastr'o'dom'o de Solberga. La ĉeval'o star'is apud li kun la ŝarĝ'o, kaj Grim boj'is kaj hurl'is super li.

”Ĉio est'is nur sonĝ'o,” Torarin dir'is, ”nun mi kompren'as tio'n. La dom'o est'as sen'hom'a kaj detru'it'a. Mi vid'is nek sinjor'o'n Arn'e nek iu'n ali'a'n. Sed la sonĝ'o tiel tim'ig'is mi'n, ke mi fal'is de la ŝarĝ'o.”

En la lun'lum'o

Dek'kvar tag'o'j'n post la mort'o de sinjor'o Arn'e ven'is kel kaj nokt'o'j kun fort'a, klar'a lun'lum'o. Kaj iu'n vesper'o'n Torarin vetur'is en la lun'lum'o. Li halt'ig'is la ĉeval'o'n foj'o'n post foj'o, kvazaŭ est'us mal'facil'e al li trov'i la voj'o'n. Li tamen ne vetur'is en erar'ig'a arb'ar'o sed sur io, kio ŝajn'is vast'a kaj sen'arb'ar'a eben'o, sur kiu lev'is si'n mult'a'j ŝton'plen'a'j mont'et'o'j.

La tut'a region'o est'is kovr'it'a per blank'a, bril'a neĝ'o. Ĝi fal'is en bon'a veter'o, ĉie sam'kvant'e, ĝi ne kuŝ'is en amas'o'j aŭ kirl'aĵ'o'j. Tiel vast'e, kiel okul'o pov'is vid'i, est'is nur tiu sam'a kaj plat'a eben'o kaj la sam'a'j ŝton'plen'a'j mont'et'o'j.

Grim, mi'a hund'o,” Torarin dir'is, ”se ni nun vid'as tio'n la unu'a'n foj'o'n, ni cert'e kred'us, ke ni tra'vetur'as grand'a'n erik'ej'o'n. Sed cert'e ni mir'us pri tio, ke la ter'o est'as tiel eben'a kaj la voj'o sen ŝton'o'j aŭ kav'o'j. Kia region'o est'as, ni dir'us, kie est'as nek dren'fos'o'j nek bar'il'o'j, kaj de kio de'pend'as, ke nek herb'o nek arbust'o el'star'as el la neĝ'o? Kaj kial ni ne vid'as river'et'o'j'n aŭ flu'et'o'j'n, kiu'j ĉiam tir'as si'a'j'n nigr'a'j'n sulk'o'j'n tra la blank'a'j kamp'o'j ankaŭ en plej fort'a mal'varm'o?”

Torarin trov'is grand'a'n plezur'o'n en tiu'j pens'o'j, kaj ankaŭ al Grim ili plaĉ'is. Ĝi ne mov'is si'n de si'a lok'o sur la ŝarĝ'o sed kuŝ'is trankvil'e kaj palpebr'um'is.

Sed ĝust'e kiam Torarin fin'is si'a'n parol'o'n, li preter'vetur'is alt'a'n stang'o'n, sur kiu branĉ'o'fask'o est'is fiks'it'a.

”Se ni est'us fremd'a'j tie ĉi, Grim, mi'a hund'o,” Torarin dir'is, ”tiam ni cert'e demand'us ni'n, kia erik'ej'o est'as tio ĉi, kie oni star'ig'as la sam'a'j'n sign'o'j'n, kiu'j'n ni uz'as sur la mar'o. ’Ĉu tio ver'e pov'as est'i la mar'o?’ ni fin'e dir'us. Sed tio cert'e ŝajn'us al ni tut'e ne'ebl'a. Tio ĉi, kio kuŝ'as tiel firm'e kaj trankvil'e, ĉu ĝi pov'us est'i nur akv'o? Kaj ĉiu'j tiu'j rok'mont'et'o'j, kiu'j nun kuŝ'as tiel fort'e kun'lig'it'a'j, ĉu ili est'us nur insul'et'o'j kaj ŝer'o'j apart'ig'it'a'j de ŝaŭm'ant'a'j ond'o'j? Ne, cert'e ni ne pov'us kred'i, ke io tia est'us ebl'a, Grim, mi'a hund'o.”

Torarin rid'is, kaj Grim ĉiam kuŝ'is sen'mov'a kaj trankvil'a.

Torarin vetur'is plu, ĝis li ĉirkaŭ'ven'is alt'a'n rok'mont'et'o'n.

Tiam li ek'kri'is, kvazaŭ li est'us vid'int'a i'o'n rimark'ind'a'n. Li ŝajn'ig'is grand'a'n surpriz'o'n, fal'ig'is la konduk'rimen'o'j'n kaj kun'frap'is la man'o'j'n.

Grim, mi'a hund'o, kiu ne vol'is kred'i, ke tio ĉi est'as la mar'o! Jen vi tamen vid'as, kio ĝi est'as. Ek'star'u, kaj vi vid'os, ke grand'a ŝip'o kuŝ'as antaŭ ni! Vi ne vol'is re'kon'i la mar'sign'o'j'n, sed pri tio ĉi vi ne pov'as erar'i. Nun vi tamen ne pov'as ne'i, ke ni vetur'as sur la mar'o.”

Torarin halt'is ankoraŭ dum moment'o kaj rigard'is grand'a'n ŝip'o'n, kiu kuŝ'is frost'fiks'it'a de la glaci'o. Ĝi aspekt'is tut'e erar'vetur'int'a, kuŝ'ant'e kun la eben'a, glat'a neĝ'o'kamp'o ĉirkaŭ si.

Sed kiam Torarin vid'is, ke fum'et'o el'ir'as el la ŝip'an'ar'a kajut'o, li al'vetur'is kaj vok'is la ŝip'estr'o'n por ek'sci'i, ĉu li dezir'as aĉet'i de li'a fiŝ'o. Nur kelk'a'j moru'o'j rest'is sur la fund'o de la vetur'il'o, ĉar en la daŭr'o de la tag'o li ĉirkaŭ'vetur'is al ĉiu'j ŝip'o'j, kiu'j est'is frost'fiks'it'a'j en la insul'ar'o, kaj dis'vend'is si'a'n proviz'o'n.

Sur'ŝip'e sid'is la ŝip'estr'o kun si'a'j vir'o'j kaj ĝis'mort'e enu'is.

Ili aĉet'is fiŝ'o'n de la vend'ist'o, ne pro bezon'o sed ĉar ili dezir'is parol'i kun iu.

Kiam ili ven'is sur la glaci'o'n al Torarin, tiu ŝajn'ig'is sen'kompren'a'n mien'o'n.

Li komenc'is parol'i kun ili pri la veter'o. ”En temp'o memor'ebl'a ne est'is tiel bel'a veter'o kiel en tiu ĉi jar'o,” Torarin dir'is. ”Dum preskaŭ tri semajn'o'j ni hav'is kviet'a'n veter'o'n kaj fort'a'n mal'varm'o'n. Tia'n bel'veter'o'n ni mal'oft'e hav'as en la insul'ar'o.”

Sed la ŝip'estr'o, kies galeas'o est'is plen'ŝarĝ'it'a per haring'o'barel'o'j, kaj kiu est'is frost'fiks'it'a en golf'o apud Marstrand, ĝust'e kiam li vol'is direkt'i ĝi'n al la mar'o, li rigard'is Torarin sever'e kaj dir'is:
”Ĉu vi nom'as tio'n bel'a veter'o?”

”Kiel mi do nom'u ĝi'n?” Torarin dir'is. Li aspekt'is sen'kompren'a kiel infan'o. ”La ĉiel'o est'as klar'a, kviet'a kaj blu'a, kaj la nokt'o est'as sam'e bel'a kiel la tag'o. Neniam antaŭ'e mi pov'is ĉirkaŭ'vetur'i sur la glaci'o semajn'o'n post semajn'o. La mar'o mal'oft'e est'as glaci'kovr'it'a tie ĉi, kaj se okaz'is tiel en iu jar'o, tiam past kelk'a'j tag'o'j ven'is ŝtorm'o kaj dis'ŝir'is la glaci'o'n.”

La ŝip'estr'o star'is mal'hel'a kaj mal'gaj'a; li ne respond'is i'o'n al la babil'o de Torarin. Tiam Torarin komenc'is demand'i, kial li ne ir'as al Marstrand. ”Est'as ja nur unu'hor'a ir'o trans la glaci'o,” Torarin dir'is. Al tio li ankaŭ ne respond'is. Torarin kompren'is, ke la hom'o ne vol'as for'las'i la galeas'o'n eĉ por moment'o, pro tim'o ne est'i sur'lok'e, kiam la glaci'o dis'ŝir'iĝ'os.

”Mal'oft'e mi vid'is iu'n kun la okul'o'j tio'n sopir'mal'san'a'j,” pens'is Torarin.

Sed la ŝip'estr'o, kiu tag'o'n post tag'o est'is en'ferm'it'a inter la insul'et'o'j kaj ne pov'is his'i la vel'o'j'n kaj vetur'i mar'e'n, dum la temp'o hav'is mult'a'j'n pens'o'j'n, kaj li dir'is al Torarin:
”Vi, kiu ĉie ĉirkaŭ'vetur'as kaj ĉio'n aŭd'as, kio okaz'as, ĉu vi sci'as, kial Di'o en tiu ĉi jar'o tiel long'e ferm'as la voj'o'j'n al la mar'o kaj ten'as ni'n ĉiu'j'n en mal'liber'ec'o?”

Kiam li dir'is tio'n, Torarin ĉes'is rid'et'i, sed li ŝajn'ig'is ne'kompren'o'n kaj dir'is: ”Nun mi ne kompren'as, kio'n vi vol'as dir'i.”

”Nu,” dir'is la ŝip'estr'o, ”mi iam kuŝ'is en la haven'o de Ber'gen dum tut'a monat'o, kaj ĉiu'j'n tag'o'j'n blov'is kontraŭ'vent'o, tiel ke neni'u ŝip'o pov'is el'ir'i. Sed sur unu el la ŝip'o'j, kiu'j kuŝ'is en'ferm'it'a'j en la haven'o, est'is vir'o, kiu est'is ŝtel'int'a en preĝ'ej'o'j, kaj li est'us sav'int'a si'n, se la ŝtorm'o ne est'us blov'int'a.

Nun oni hav'is temp'o'n el'trov'i, kie li est'as, kaj kiam li est'is sur'bord'ig'it'a, tiam tuj far'iĝ'is bel'a veter'o kaj bon'a vent'o. Ĉu vi nun kompren'as, kio'n mi vol'as dir'i, kiam mi demand'as, ĉu vi sci'as, kial Di'o ten'as la pord'o'j'n al la mar'o ferm'it'a'j?”

Dum iom da temp'o Torarin star'is silent'a. Ŝajn'is, ke li ŝat'as respond'i per serioz'a'j vort'o'j. Sed li for'puŝ'is tio'n kaj dir'is:
”Vi far'iĝ'as pez'pens'a, kiam vi sid'as en'ferm'it'a tie ĉi inter la insul'et'o'j. Kial vi ne ir'as al Marstrand? Mi dir'as al vi, ke tie est'as gaj'a viv'o. Tie est'as cent'o'j da fremd'ul'o'j. Ili ne hav'as ali'a'n okup'o'n ol danc'ad'o'n kaj trink'ad'o'n.”

”Kial pov'as est'i tiom da ĝoj'o tie?” la ŝip'estr'o demand'is.

Ho,” Torarin dir'is, ”tie est'as mar'ist'o'j, kies ŝip'o'j est'as frost'fiks'it'a'j sam'e kiel la vi'a. Tie est'as mult'e da fiŝ'ist'o'j, kiu'j ĝust'e fin'is si'a'n haring'o'kapt'ad'o'n, kiam la glaci'o mal'help'is ili'n ir'i hejm'e'n. Kaj est'as cent'o da skot'a'j dung'o'soldat'o'j, kiu'j el'serv'iĝ'is kaj nun kuŝ'as tie ĉi kaj atend'as okaz'o'n por vetur'i hejm'e'n al Skot'land'o. Ĉu vi kred'as, ke tiu'j ir'as kun klin'it'a'j kap'o'j kaj forges'as far'i al si gaj'a'j'n tag'o'j'n?”

”Jes, pov'as est'i, ke tiu'j pov'as amuz'iĝ'i, sed mi plej ŝat'as atend'i tie ĉi,” la ŝip'estr'o dir'is.

Torarin send'is al li rapid'a'n rigard'o'n. La ŝip'estr'o est'is alt'a, mal'gras'a vir'o. Li'a'j okul'o'j est'is hel'a'j kaj akv'o'klar'a'j kun melankoli'a rigard'o. ”Tiu'n vir'o'n mi ne pov'as gaj'ig'i kaj ankaŭ neni'u ali'a,” Torarin pens'is.

Ankoraŭ'foj'e la ŝip'estr'o komenc'is parol'i kun li sen'instig'e.

”Tiu'j skot'o'j,” li dir'is, ”ĉu ili est'as bon'a'j hom'o'j?”

”Ĉu ebl'e est'as vi, kiu vetur'ig'os ili'n al Skot'land'o?” Torarin dir'is.

”Jes,” dir'is la ŝip'estr'o, ”mi hav'as ŝarĝ'o'n al Edinburg'o, kaj unu el ili ĵus est'is tie ĉi kaj pri'parol'is kun mi, ke mi kun'pren'u ili'n. Sed mi ne ŝat'as vel'i kun tia'j sovaĝ'ul'o'j sur'ŝip'e, kaj mi pet'is temp'o'n por pri'pens'i. Ĉu vi kred'as, ke mi pov'as risk'i akcept'i ili'n?”

”Mi aŭd'is pri ili nur tio'n, ke ili est'as kuraĝ'a'j hom'o'j. Cert'e vi pov'as akcept'i ili'n.”

Sed en la sam'a moment'o, kiam Torarin dir'is tio'n, li'a hund'o ek'star'is sur la ŝarĝ'o, streĉ'is la buŝ'o'n aer'e'n kaj komenc'is hurl'i.

Torarin tuj inter'romp'is si'a'n laŭd'o'n al la skot'o'j.

”Kio nun est'as, Grim, mi'a hund'o?” li dir'is. ”Ĉu ŝajn'as al vi, ke mi tro long'e star'as sur la glaci'o kaj for'babil'as la temp'o'n?”

Li pret'ig'is si'n por plu'vetur'o. ”Nu, fart'u do bon'e tie ĉi ĉe'mar'e!” li dir'is.

Torarin vetur'is al Marstrand tra la mal'larĝ'a akv'o'kol'o inter Trifoli-insul'o kaj Bov'in-insul'o. Kiam li est'is tiom proksim'e, ke li pov'is vid'i Marstrand, li rimark'is, ke li ne est'as sol'a sur la glaci'o.

En la klar'a lun'lum'o li vid'is alt'a'n vir'o'n kun fier'a ten'iĝ'o ir'i trans la neĝ'o'n. Li vid'is, ke li port'as plum'ornam'it'a'n ĉapel'o'n kaj riĉ'e brod'it'a'n vest'o'n kun larĝ'a'j puf'o'j.

”Jen,” Torarin dir'is al si mem, ”tie ir'as sir Archie, la estr'o de la skot'o'j, kiu hodiaŭ vesper'e est'is sur la galeas'o por mend'i trans'vetur'o'n al Skot'land'o.”

Torarin est'is tiel proksim'e al la vir'o, ke li ating'is li'a'n long'a'n ombr'o'n, kiu glit'is antaŭ'e'n post li. Li'a ĉeval'o ĝust'e met'is si'a'j'n huf'o'j'n sur la ĉapel'plum'o'j'n de la ombr'o.

Grim”, Torarin dir'is, ”ĉu ni demand'u li'n, ĉu li vol'as vetur'i kun ni al la urb'o?”

La hund'o tuj komenc'is lev'i si'n, sed Torarin tiam met'is la man'o'n sur ĝi'a'n dors'o'n. ”Est'u trankvil'a, Grim, mi'a hund'o!

Mi vid'as, ke vi ne ŝat'as la skot'o'j'n.”

Sir Archie ne rimark'is, ke iu est'as tiel proksim'a al li. Li ir'is antaŭ'e'n sen rigard'i mal'antaŭ'e'n. Torarin si'n'gard'e flank'e'n'vetur'is por preter'ir'i li'n.

Sed en la sam'a moment'o Torarin post la skot'a sinjor'o rimark'is i'o'n, kio simil'is al ankoraŭ unu ombr'o. Li vid'is i'o'n, kio est'is alt'a kaj mal'dik'a kaj griz'a, kaj kio ŝveb'is antaŭ'e'n super la ter'o sen far'i pied'sign'o'j'n sur la voj'o kaj sen knar'ig'i la blank'a'n neĝ'o'n.

La skot'o ir'is antaŭ'e'n per long'a'j paŝ'o'j. Li rigard'is nek dekstr'e'n nek mal'dekstr'e'n. Sed la griz'a ombr'o glit'is antaŭ'e'n tiel proksim'e post li, ke ŝajn'is, ke ĝi vol'as flustr'i i'o'n en li'a'n orel'o'n.

Torarin mal'rapid'e vetur'is antaŭ'e'n, ĝis li est'is sam'paŝ'e kun ili. Li tiam vid'is la vizaĝ'o'n de la skot'o en la klar'a lun'lum'o. Li ir'is kun kun'tir'it'a'j brov'o'j kaj aspekt'is incit'it'a, kvazaŭ absorb'it'a de pens'o, kiu mal'plaĉ'as al li.

Ĝust'e kiam Torarin preter'vetur'is li'n, li turn'is si'n kaj rigard'is post si'n, kvazaŭ li rimark'us la ĉe'est'o'n de iu.

Torarin klar'e vid'is, ke post sir Archie ŝtel'ir'as jun'a knab'in'o en ĝis'pied'a griz'a vest'o, sed sir Archie ne vid'is ŝi'n. Kiam li turn'is la kap'o'n mal'antaŭ'e'n, ŝi star'is sen'mov'e trankvil'a, kaj la ombr'o de sir Archie stern'is si'n sur ŝi'n kaj kaŝ'is ŝi'n.

Sir Archie tuj re'turn'is si'n kaj daŭr'ig'is si'a'n ir'o'n, kaj re'e la knab'in'o rapid'is antaŭ'e'n kaj ir'is, kvazaŭ ŝi flustr'us en li'a'n orel'o'n.

Sed kiam Torarin vid'is tio'n, kapt'is li'n tim'o pli grand'a ol li pov'is el'ten'i. Li laŭt'e ek'kri'is, kaj vip'is si'a'n ĉeval'o'n tiel, ke ĝi ŝvit'eg'ant'e kaj en plen'a galop'o ven'is al la pord'o de li'a kaban'o.

Persekut'o

Sur la intern'a, al'insul'ar'a flank'o de la Marstrandinsulo, kiu est'as ŝirm'it'a de girland'o da insul'o'j kaj insul'et'o'j, est'is la urb'o kun ĉiu'j si'a'j dom'o'j kaj konstru'aĵ'o'j. Tie mov'is si'n hom'o'j sur strat'o'j kaj strat'et'o'j, tie est'is la haven'o, plen'a de boat'o'j kaj ŝip'o'j, tie oni pekl'is haring'o'n kaj sen'intest'ig'is fiŝ'o'n, tie kuŝ'is preĝ'ej'o kaj tomb'ej'o, tie kuŝ'is konsil'ant'ar'a dom'o kaj vend'o'plac'o, kaj tie est'is mult'a'j alt'a'j arb'o'j, kiu'j somer'e balanc'iĝ'is kun verd'a foli'ar'o.

Sed sur tiu du'on'o de la Marstrandinsulo, kiu kuŝ'as okcident'e kaj mar'flank'e kaj est'as ŝirm'it'a nek de insul'o'j nek de rok'insul'et'o'j, tie est'as nur dezert'a'j, nud'a'j rok'o'j kaj dis'ŝir'it'a'j mont'lang'o'j, kiu'j el'star'is en la mar'o'n. Tie est'as erik'a'j tuf'o'j kun brun'a'j supr'o'j, pik'a'j dens'aĵ'o'j el dorn'arbust'o'j, kav'o'j por lutr'o kaj vulp'o kaj nest'o'j por mol'anas'o kaj mev'o, sed neniu'j voj'et'o'j, neniu'j dom'o'j kaj neniu'j hom'o'j.

La kaban'o de Torarin kuŝ'is alt'e sur la dors'o de la insul'o, tiel ke la urb'o est'is sur unu flank'o kaj la sovaĝ'ej'o sur la ali'a.

Kaj kiam Elseto mal'ferm'is si'a'n pord'o'n, kuŝ'is antaŭ ŝi larĝ'a'j, nud'a'j rok'plat'aĵ'o'j, de kiu'j ŝi pov'is rigard'i mal'proksim'e'n okcident'e'n ĝis la mal'hel'a rand'o, kie la mar'o est'is sen'glaci'a.

Ĉiu'j mar'ist'o'j kaj fiŝ'ist'o'j, kiu'j est'is frost'fiks'it'a'j en Marstrand kutim'is preter'ir'i la kaban'o'n de Torarin por supr'e'n'ir'i la rok'o'j'n kaj rigard'i, ĉu la golf'o'j kaj akv'o'kol'o'j ankoraŭ ne komenc'is de'ĵet'i si'a'n glaci'a'n kovr'aĵ'o'n.

Elseto mult'foj'e star'is en la pord'o, kaj post'rigard'is tiu'j'n, kiu'j ir'is supr'e'n. Ŝi'a kor'o sufer'is post la grand'a dolor'o, kiu traf'is ŝi'n, kaj ŝi pens'is: ”Ŝajn'as al mi, ke ĉiu'j est'as feliĉ'a'j, kiu'j hav'as i'o'n, kio'n ili sopir'as. Sed mi posed'as neni'o'n en la tut'a mond'o, kio'n mi pov'as sopir'i.”

Iu'n vesper'o'n Elseto vid'is, ke alt'a vir'o, kiu port'as lar ̧randan ĉapel'o'n kun grand'a plum'o, star'as sur la rok'plat'aĵ'o'j kaj rigard'as okcident'e'n trans la mar'o'n kiel ĉiu'j ali'a'j. Kaj Elseto tuj vid'is, ke la vir'o est'as sir Archie, la estr'o de la skot'o'j, kiu parol'is kun ŝi sur la varf'o'j.

Kiam li preter'ir'is la kaban'o'n, ir'ant'e hejm'e'n al la urb'o, Elseto ankoraŭ star'is en la pord'o, kaj ŝi plor'is.

”Kial vi plor'as?” li demand'is kaj halt'is antaŭ ŝi.

”Mi plor'as, ĉar mi hav'as neni'o'n, al kio mi pov'as sopir'i,”

Elseto dir'is. ”Kiam mi vid'is vi'n star'i sur la rok'o, kaj rigard'i al la mar'o, mi pens'is: ’Cert'e sur la ali'a flank'o de la mar'o li hav'as hejm'o'n, al kiu li vetur'os’.”

Tiam la kor'o de sir Archie mol'iĝ'is, kaj li dir'is: ”Dum long'a'j jar'o'j neni'u parol'is kun mi pri mi'a hejm'o. Di'o sci'as, kiel nun stat'as sur la bien'o de mi'a patr'o. De tie mi vetur'is, kiam mi est'is dek'sep'jar'a, por serv'i en fremd'a'j arme'o'j.”

Post'e sir Archie ir'is en la ĉambr'o'n al Elseto, kaj li komenc'is parol'i kun ŝi pri si'a hejm'o. Kaj Elseto sid'is sen'mov'a kaj long'e aŭd'is la parol'o'n de sir Archie. Ŝi sent'is si'n feliĉ'a pro ĉiu vort'o, kiu'n dir'is sir Archie.

Sed kiam ven'is la temp'o, kiam sir Archie vol'is for'ir'i, tiam li pet'is Elseton pri permes'o kis'i ŝi'n.

Tiam Elseto dir'is ne kaj for'rapid'is al la pord'o, sed sir Archie bar'is ŝi'a'n voj'o'n kaj dev'ig'is ŝi'n.

Sed en la sam'a moment'o la pord'o mal'ferm'iĝ'is, kaj la mastr'in'o tre rapid'e en'ven'is.

Tiam sir Archie re'tir'is si'n de Elseto. Li nur prezent'is si'a'n man'o'n al ŝi por dir'i ĝis re'vid'o'n kaj for'rapid'is.

Sed la patr'in'o de Torarin dir'is al Elseto: ”Est'is bon'e de vi, ke vi send'is sci'ig'o'n al mi. Ne dec'as, ke jun'a fraŭl'in'o sid'as sol'a en ĉambr'o kun tia hom'o, kia est'as sir Archie. Tio'n vi ja sci'as, ke dung'o'soldat'o posed'as nek honest'o'n nek konscienc'o'n.”

”Ĉu mi send'is sci'ig'o'n al vi?” Elseto tiu'n mir'ig'it'e demand'is.

”Jes,” respond'is la mal'jun'ul'in'o, ”kiam mi star'is sur la varf'o ĉe la labor'o, ven'is mal'grand'a fraŭl'in'o, kiu'n mi antaŭ'e ne vid'is, kaj dir'is, ke vi salut'is kaj pet'is, ke mi ven'u hejm'e'n.”

”Kiel aspekt'is la fraŭl'in'o?” Elseto dir'is.

”Mi ne tiom rigard'is ŝi'n, ke mi pov'as dir'i al vi, kia ŝi aspekt'is,” la mal'jun'ul'in'o dir'is, ”sed tio'n mi rimark'is, ke ŝi tiel facil'e paŝ'is sur la neĝ'o, ke neni'u son'o est'is aŭd'ebl'a.”

Kiam Elseto aŭd'is tio'n, ŝi far'iĝ'is tut'e pal'a kaj dir'is: ”Tiam cert'e est'is unu el la anĝel'o'j de la ĉiel'o, kiu port'is al vi la sci'ig'o'n kaj konduk'is vi'n hejm'e'n.”

II.

Ali'a'n foj'o'n sir Archie sid'is en la dom'et'o de Torarin kaj parol'is kun Elseto.

Ili est'is sol'a'j. Ili parol'is bon'humor'e unu kun la ali'a kaj est'is tre gaj'a'j.

Sir Archie parol'is kun Elseto pri tio, ke ŝi akompan'u li'n al Skot'land'o. Tie li konstru'os kastel'o'n al ŝi kaj far'os ŝi'n alt'rang'a kastel'sinjor'in'o. Li dir'is al ŝi, ke ŝi hav'os cent paĝi'in'o'j'n sub si, kaj ke ŝi danc'os ĉe la kort'eg'o de la reĝ'o.

Elseto silent'is, aŭskult'ant'e al ĉiu vort'o, kiu'n sir Archie dir'is al ŝi, kaj ŝi kred'is ĉiu'j'n. Kaj sir Archie pens'is, ke neniam li renkont'is knab'in'o'n, kiu'n li tiel facil'e en'sorĉ'is, kiel Elseton.

Subit'e sir Archie ek'silent'is kaj rigard'is mal'supr'e'n sur si'a'n mal'dekstr'a'n man'o'n.

”Kio est'as, sir Archie, kial vi ne parol'as plu?” Elseto demand'is.

Sir Archie kramf'e ferm'is kaj mal'ferm'is la man'o'n kaj turn'is ĝi'n tie'n kaj re'e'n.

”Kio est'as, sir Archie?” Elseto demand'is. ”Ĉu vi'a man'o ek'dolor'is?”

Tiam sir Archie kun tim'ig'it'a vizaĝ'o turn'is si'n al Elseto kaj dir'is: ”Ĉu vi vid'as la har'o'j'n, Elseto, kiu'j est'as vind'it'a'j ĉirkaŭ mi'a man'o?”

Kiam li komenc'is parol'i, la jun'a knab'in'o neni'o'n vid'is, sed antaŭ ol li fin'is, ŝi vid'is stri'o'n el hel'a'j delikat'a'j har'o'j vind'i si'n kelk'foj'e ĉirkaŭ la man'o de sir Archie.

Kaj la jun'a knab'in'o terur'it'e ek'salt'is kaj el'kri'is: ”Sir Archie, kies har'o'j est'as vind'it'a'j ĉirkaŭ vi'a man'o?”

Sir Archie konstern'it'e kaj ŝancel'iĝ'e rigard'is al ŝi. ”Mi sent'as, Elseto, ke tio ĉi est'as ver'a'j har'o'j. Mal'varm'et'e kaj mol'e ili kuŝ'as ĉirkaŭ la man'o. Sed de kie ili ven'is?”

La knab'in'o fiks'e rigard'is la man'o'n per okul'o'j, kiu'j ŝajn'e preskaŭ pov'us fal'i el la kap'o.

”Tia'manier'e la har'o'j de mi'a nutr'o'frat'in'o est'is vind'it'a'j ĉirkaŭ la man'o de tiu, kiu mort'ig'is ŝi'n,” ŝi dir'is.

Sed nun sir Archie komenc'is rid'i. Li rapid'e re'tir'is si'a'n man'o'n.

”Jen,” li dir'is, ”vi kaj mi, Elseto, tim'ig'as ni'n kiel infan'et'o'j.

Est'is nur kelk'a'j fort'a'j sun'radi'o'j, kiu'j en'fal'is tra la fenestr'o.”

Sed la jun'a knab'in'o komenc'is plor'i kaj dir'is:
”Nun re'e ŝajn'as al mi, ke mi kuŝ'as sur la forn'o kaj vid'as la murd'ist'o'j'n en ili'a ag'ad'o. Ho, mi tamen long'e esper'is, ke ili ne trov'os mi'a'n kar'a'n nutr'o'frat'in'o'n, sed fin'e unu el ili ven'is kaj tir'is ŝi'n de la forn'o, kaj kiam ŝi vol'is for'kur'i, li vind'is ŝi'a'j'n har'o'j'n ĉirkaŭ si'a'n man'o'n kaj firm'ten'is ŝi'n. Sed ŝi kuŝ'is sur'genu'e antaŭ li kaj dir'is: ’Vid'u mi'a'n jun'ec'o'n! Indulg'u mi'n, por ke mi viv'u tiel long'e, ke mi kompren'os, kial mi ven'is en la mond'o'n! Mi neni'o'n mal'bon'a'n far'is, kial vi do vol'as mort'ig'i mi'n? Kial vi mal'permes'as al mi viv'i?’ Kaj li ne aŭskult'is al ŝi sed mort'ig'is ŝi'n.”

Dum Elseto dir'is tio'n, sir Archie star'is kun tir'it'a'j brov'o'j kaj rigard'is flank'e'n.

”Jes, se mi iam renkont'us tiu'n vir'o'n...,” Elseto dir'is. Ŝi star'is antaŭ sir Archie kun pugn'it'a'j man'o'j.

”Vi ne pov'as renkont'i tiu'n vir'o'n,” sir Archie dir'is. ”Li mort'is.” Sed la knab'in'o ĵet'is si'n sur la benk'o'n kaj plor'ĝem'is.

”Sir Archie, sir Archie, kial vi ig'is mi'n pens'i pri la mort'int'o'j? La tut'a'j'n vesper'o'n kaj nokt'o'n mi nun dev'os plor'i. For'ir'u de mi, sir Archie, ĉar nun mi pov'as pens'i nur pri la mort'int'o'j! Nun mi dev'as pens'i pri mi'a nutr'o'frat'in'o, kiel bon'kor'a ŝi est'is al mi.”

Kaj sir Archie ne pov'is konsol'i ŝi'n, sed li'n for'pel'is larm'o'j kaj ĝem'o'j, kaj li ir'is al si'a'j trink'frat'o'j.

III.

Sir Archie ne pov'is kompren'i, kial li'a kap'o ĉiam est'as tiel plen'a de pez'a'j pens'o'j. Li ne forges'is ili'n, kiam li parol'is kun Elseto, kaj ankaŭ ne, kiam li sid'is kaj trink'is kun si'a'j kamarad'o'j. Se li danc'is en la bord'magazen'o'j ĝis la fin'o de la nokt'o, li ne pov'is for'ig'i ili'n, kaj li ne pov'is for'kur'i de ili, se li ir'is mult'mejl'e ekster'e'n sur la glaci'kovr'it'a mar'o.

”Kial mi ĉiam memor'as tio'n, kio'n mi ne vol'as?” sir Archie dir'is al si mem. ”Est'as al mi, kvazaŭ iu ĉiam ŝtel'ir'us mal'antaŭ mi, kaj flustr'us en mi'a'n orel'o'n.”

”Est'as al mi, kvazaŭ iu far'us ret'o'n ĉirkaŭ mi,” dir'is sir Archie, ”por kapt'i ĉiu'j'n mi'a'j'n pens'o'j'n kaj las'i nur tiu'n sol'a'n.

Mi ne pov'as vid'i la ĉas'ist'o'n, kiu met'as la ret'o'n, sed mi aŭd'as li'a'j'n paŝ'o'j'n, kiam li ŝtel'ir'as post mi.”

”Est'as al mi, kvazaŭ pentr'ist'o ir'us antaŭ mi kaj pentr'us ĉio'n, kio'n mi rigard'as, sed ĉiam la sam'a'n bild'o'n,” dir'is sir Archie. ”Se mi turn'as la rigard'o'j'n al la ĉiel'o aŭ al la ter'o, mi tamen vid'as nur unu afer'o'n.”

”Est'as al mi, kvazaŭ ŝton'hak'ist'o sid'us ĉe mi'a kor'o kaj tie en'bat'us unu sol'a'n mal'ĝoj'o'n,” dir'is sir Archie. ”Mi ne pov'as vid'i tiu'n ŝton'hak'ist'o'n, sed tag'e kaj nokt'e mi aŭd'as, kiel li'a martel'eg'o martel'as kaj bat'as. ’Vi ŝton'kor'o, vi ŝton'kor'o’ li dir'as, ’nun vi dev'as ced'i. Nun mi en'martel'os en vi'n mal'ĝoj'o'n’.”

Sir Archie hav'is du amik'o'j'n, sir Filip kaj sir Regibald, kiu'j ĉiam akompan'is li'n. Ili mal'ĝoj'is pro tio, ke li ĉiam est'as mal'gaj'a kaj ke neni'o don'as al li feliĉ'o'n.

”Kio mank'as al vi?” ili dir'is. ”Kial vi'a'j okul'o'j tiel brul'as, kaj kial vi'a'j vang'o'j est'as tiel pal'a'j?” Sir Archie ne vol'is dir'i al ili, kio turment'as li'n. Li pens'is: ”Kio'n mi'a'j kamarad'o'j dir'us pri mi, se ili trov'us, ke mi'n reg'as ne'vir'ec'a'j sent'o'j? Ili ne obe'us mi'n plu, se ili ek'sci'us, ke mi'n turment'as pent'o pro far'o, kiu est'is neces'a.”

Kiam ili ĉiam pli al'trud'is si'n, li dir'is al ili por erar'ig'i ili'n:
”Okaz'as tiel strang'e al mi en tiu'j ĉi tag'o'j. Est'as fraŭl'in'o, kiu'n mi vol'as gajn'i, sed mi ne pov'as kapt'i ŝi'n. Ĉiam io bar'as mi'a'n voj'o'n.”

”Pov'as est'i, ke la fraŭl'in'o ne am'as vi'n?” dir'is sir Reginald.

”Mi cert'e kred'as, ke ŝi'a pens'o turn'as si'n al mi,” sir Archie dir'is, ”sed est'as io, kio gard'as ŝi'n, tiel ke mi ne pov'as kapt'i ŝi'n.”

Tiam sir Reginald kaj sir Filip komenc'is rid'i, kaj ili dir'is:
”Tiu'n knab'in'o'n ni cert'e hav'ig'os al vi.”

Vesper'e Elseto ir'is sol'a sur la strat'et'o. Ŝi ven'is lac'a de la labor'o, kaj ŝi pens'is: ”Tiu ĉi viv'o est'as krud'a, kaj ĝi don'as neniu'n ĝoj'o'n al mi. Mi'n naŭz'as la fiŝ'odor'o, kiu'n mi sent'as la tut'a'n tag'o'n. Mi'n naŭz'as, kiam mi aŭd'as la ali'a'j'n vir'in'o'j'n ŝerc'i kaj rid'i per tiel mal'mol'a'j voĉ'o'j. Mi'n naŭz'as la mal'sat'a'j mev'o'j, kiu'j flug'as super la tabl'o'j kaj vol'as ŝir'i la fiŝ'pec'o'j'n el mi'a'j man'o'j. Se iu nur ven'us kaj konduk'us mi'n de tie ĉi! Tiam mi akompan'us li'n al la fin'o de la mond'o.”

Kiam Elseto ir'is sur la plej mal'lum'a part'o de la strat'et'o, sir Reginald kaj sir Filip el'ven'is el la ombr'o kaj salut'is ŝi'n.

”Fraŭl'in'o Elseto,” ili dir'is. ”Ni port'as al vi sci'ig'o'n de sir Archie. Li kuŝ'as mal'san'a hejm'e en la loĝ'ej'o. Li sopir'as al inter'parol'o kun vi kaj pet'as, ke vi akompan'u ni'n hejm'e'n al li.”

Elseto komenc'is tim'i, ke sir Archie pov'as est'i tre mal'san'a, kaj ŝi tuj re'turn'is si'n kaj sekv'is la du skot'a'j'n sinjor'o'j'n, kiu'j vol'is konduk'i ŝi'n al li.

Sir Filip kaj sir Reginald ir'is unu ĉe ĉiu flank'o de ŝi. Ili rid'et'is unu al la ali'a kaj pens'is, ke neni'o pov'us est'i pli facil'a ol en'sorĉ'i Elseton.

Elseto tre rapid'is. Ŝi preskaŭ kur'is mal'supr'e'n sur la strat'et'o. Sir Filip kaj sir Reginald dev'is far'i long'a'j'n paŝ'o'j'n por pov'i sekv'i ŝi'n.

Sed kiam Elseto tiel rapid'is, io komenc'is rul'iĝ'i antaŭ ŝi'a'j pied'o'j. Est'is io, kio ĵet'iĝ'is antaŭ ŝi, kaj ŝi preskaŭ fal'et'is super ĝi.

”Kio rul'iĝ'as kaj mov'iĝ'as antaŭ mi'a'j pied'o'j?” Elseto pens'is. ”Ŝajn'as ke est'as ŝton'o, kiu'n mi pied'bat'e mal'fiks'is el la ter'o, kaj kiu rul'iĝ'as mal'supr'e'n sur la dekliv'o.”

Ŝi hav'is tia'n urĝ'o'n ven'i al sir Archie, ke mal'plaĉ'is al ŝi est'i mal'help'at'a de tio, kio rul'iĝ'as tuj antaŭ ŝi'a'j pied'o'j. Ŝi pied'bat'is ĝi'n flank'e'n, sed ĝi tuj re'ven'is kaj rul'iĝ'is antaŭ ŝi mal'supr'e'n sur la strat'et'o.

Elseto aŭd'is, ke son'as kiel arĝent'o, kiam ŝi pied'bat'is ĝi'n flank'e'n, kaj ŝi vid'is, ke ĝi lum'as kaj bril'et'as.

”Ne est'as ordinar'a ŝton'o,” Elseto pens'is. ”Mi kred'as, ke est'as arĝent'a mon'er'o.” Sed ŝi hav'is tia'n urĝ'o'n ven'i al sir Archie, ke ŝi opini'is, ke ŝi ne hav'as temp'o'n lev'i ĝi'n de la strat'o.

Sed re'e ĝi rul'iĝ'is antaŭ ŝi'a'j pied'o'j, kaj ŝi pens'is: ”Vi ven'os pli rapid'e, se vi klin'os vi'n kaj lev'os ĝi'n. Vi pov'as for'ĵet'i ĝi'n mal'proksim'e'n, se est'as neni'o.”

Ŝi klin'is si'n kaj lev'is ĝi'n. Est'is grand'a arĝent'a mon'er'o, kiu bril'is blank'e en ŝi'a man'o.

”Kio'n vi trov'is sur la strat'o, fraŭl'in'o?” sir Reginald dir'is.

”Ĝi bril'as tiel blank'e en la lun'lum'o.”

Ili ĝust'e tiam preter'ir'is unu el la grand'a'j bord'magazen'o'j'n, kie fremd'a'j fiŝ'ist'o'j loĝ'is, kiam ili rest'is en Marstrand por si'a labor'o. Antaŭ la en'ir'ej'o pend'is korn'a lantern'o, kiu ĵet'is mal'fort'a'n lum'o'n sur la strat'o'n.

”Montr'u al ni, kio'n vi trov'is, fraŭl'in'o!” dir'is sir Filip kaj halt'is sub la lantern'o.

Elseto ten'is la mon'er'o'n alt'e kontraŭ la lantern'o, kaj apenaŭ ŝi est'is ek'rigard'int'a ĝi'n, kiam ŝi komenc'is kri'i: ”Tiu est'as unu el la mon'er'o'j de sinjor'o Arn'e! Mi re'kon'as ĝi'n. Tio est'as unu el la mon'er'o'j de sinjor'o Arn'e!”

”Kio'n vi dir'as, fraŭl'in'o?” demand'is sir Reginald. ”Kial vi dir'as, ke tio est'as unu el la mon'er'o'j de sinjor'o Arn'e?”

”Mi kon'as ĝi'n,” Elseto dir'is. ”Mi oft'e vid'is sinjor'o'n Arn'e ten'i ĝi'n en si'a man'o. Jes, est'as unu el la mon'er'o'j de sinjor'o Arn'e.”

”Ne kri'u tiel laŭt'e, fraŭl'in'o!” sir Filip dir'is. ”Jen jam ven'as hom'o'j, kiu'j al'kur'as por ek'sci'i, kial vi kri'as.”

Sed Elseto ne aŭskult'is al sir Filip. Ŝi vid'is, ke la pord'o de la bord'magazen'o est'as mal'ferm'it'a. Mez'e sur la plank'o brul'is fajr'o, kaj ĉirkaŭ ĝi sid'is mult'a'j vir'o'j en mal'rapid'a kaj trankvil'a inter'parol'o.

Elseto en'kur'is al ili. La mon'er'o'n ŝi ten'is alt'e lev'it'a.

”Ek'atent'u, ĉiu'j hom'o'j!” ŝi vok'is. ”Nun mi sci'as, ke la murd'int'o'j de sinjor'o Arn'e est'as en la viv'o. Jen! Mi trov'is unu el la mon'er'o'j de sinjor'o Arn'e!”

Ĉiu'j vir'o'j turn'is si'n kontraŭ ŝi'n. Ŝi tiam vid'is, ke ankaŭ Torarin fiŝ'vend'ist'o sid'as tie en la rond'o.

”Pri kio vi kri'as, fraŭl'in'o?” nun demand'is Torarin. ”Kiel vi pov'as diferenc'ig'i la mon'er'o'j'n de sinjor'o Arn'e de ali'a'j mon'er'o'j?”

”Cert'e mi pov'as diferenc'ig'i tiu'n ĉi mon'er'o'n de ĉiu'j ali'a'j,”

Elseto dir'is. ”Ĝi est'as mal'nov'a kaj grand'a, kaj ĝi hav'as el'tranĉ'aĵ'o'n ĉe la rand'o. Sinjor'o Arn'e dir'is, ke ĝi est'as el la temp'o de la mal'nov'a'j norveg'a'j reĝ'o'j, kaj neniam li for'don'is ĝi'n por pag'i iu'n aĉet'o'n.”

”Nun vi rakont'u, kie vi trov'is ĝi'n,” dir'is iu ali'a el la fiŝ'ist'o'j.

”Mi trov'is ĝi'n sur la strat'o, rul'iĝ'ant'a'n antaŭ mi'a'j pied'o'j,”

Elseto dir'is. ”Tie cert'e unu el la murd'int'o'j perd'is ĝi'n.”

”Pov'as est'i ver'a, kio'n vi dir'as,” Torarin dir'is, ”sed kio'n ni pov'as far'i al tio? Ni ne pov'as trov'i la murd'int'o'j'n nur pro tio, ke vi sci'as, ke ili ir'is sur unu el ni'a'j strat'o'j.”

La fiŝ'ist'o'j trov'is, ke Torarin parol'is saĝ'e. Ili re'e ek'sid'is ĉirkaŭ la fajr'o.

”Vi ven'u hejm'e'n kun mi, Elseto!” Torarin dir'is. ”Nun ne est'as temp'o por fraŭl'in'o kur'i sur strat'o'j kaj plac'o'j.

Kiam Torarin dir'is tio'n, Elseto rigard'is post si'n al si'a'j akompan'ant'o'j. Sed sir Reginald kaj sur Filip jam ŝtel'e for'ir'is, sen ke ŝi rimark'is tio'n.

En la gast'ej'o de la urb'o'dom'o

La mastr'in'o en la gast'ej'o de la urb'o'dom'o iu'n maten'o'n mal'ferm'is la pord'o'j'n por bala'i la ŝtup'ar'o'n kaj vestibl'o'n.

Tiam ŝi vid'is jun'a'n knab'in'o'n sid'i sur unu el la ŝtup'o'j kaj atend'i. Ŝi est'is vest'it'a per ĝis'pied'a, griz'a vest'o, kiu per zon'o est'is fiks'it'a ĉirkaŭ la tali'o. La har'o'j est'is hel'a'j, kaj ili est'is nek plekt'it'a'j nek kun'lig'it'a'j sur'kap'e sed pend'is mal'supr'e'n ambaŭ'flank'e de la vizaĝ'o.

Kiam la pord'o est'is mal'ferm'it'a, ŝi lev'is si'n kaj ir'is mal'supr'e'n sur la ŝtup'ar'o en la vestibl'o'n, sed ŝajn'is al la mastr'in'o, ke ŝi ir'as kvazaŭ en dorm'o. La tut'a'n temp'o'n ŝi ten'is la palpebr'o'j'n mal'lev'it'a'j kaj la brak'o'j'n fort'e prem'it'a'j al la korp'o. Ju pli proksim'e ŝi ven'is, des pli mir'is la mastr'in'o, ke ŝi est'as tiel mal'fort'a kaj delikat'a. Ankaŭ ŝi'a vizaĝ'o est'is bel'a, sed ĝi est'is mal'dik'a kaj diafan'a kvazaŭ ĝi est'us far'it'a el romp'iĝ'em'a vitr'o.

Kiam ŝi ven'is al la mastr'in'o, ŝi demand'is, ĉu ekzist'as ia ofic'o, kiu'n ŝi pov'as pri'zorg'i kaj pet'is pri dung'iĝ'o.

Tiam la mastr'in'o pens'is pri ĉiu'j sovaĝ'o'j vir'o'j, kiu'j en la vesper'o'j kutim'e sid'is en la trink'ej'o trink'ant'e bier'o'n kaj vin'o'n, kaj ŝi ne pov'is re'ten'i rid'et'o'n. ”Ne, tie ĉi ne est'as ofic'o por tiel mal'fort'a fraŭl'in'o kiel vi,” ŝi dir'is.

La fraŭl'in'o nek lev'is la okul'o'j'n nek far'is la plej et'a'n mov'o'n, sed re'e ŝi pet'is pri dung'iĝ'o. Ŝi postul'is nek manĝ'aĵ'o'n nek salajr'o'n, nur vol'is hav'i okup'o'n por pri'zorg'i. ”Ne,” la mastr'in'o dir'is, ”se mi'a propr'a fil'in'o est'us kiel vi, mi mal'permes'us tio'n al ŝi. Mi dezir'as al vi pli bon'a'n sort'o'n ol ofic'o'n ĉe mi.”

La jun'a fraŭl'in'o mal'rapid'e supr'e'n'ir'is la ŝtup'ar'o'n, kaj la mastr'in'o post'rigard'is ŝi'n. Tiam ŝi aspekt'is tiel mal'grand'a kaj sen'help'a, ke la mastr'in'o ek'kompat'is ŝi'n.

Ŝi re'vok'is ŝi'n kaj dir'is al ŝi: ”Ebl'e pli grand'a'j danĝer'o'j minac'as vi'n, se vi sol'a ir'as sur strat'o'j kaj strat'et'o'j, ol se vi ven'as al mi. Vi pov'as rest'i ĉe mi hodiaŭ kaj lav'i plad'o'j'n kaj tas'o'j'n, kaj mi tiam vid'os, por kio vi taŭg'as.”

La mastr'in'o konduk'is ŝi'n al mal'grand'a ĉambr'o, kiu'n ŝi far'ig'is mal'antaŭ la gast'ej'a salon'o. Ĝi ne est'is pli grand'a ol ŝrank'o, kaj tie est'is nek fenestr'o nek lum'tru'o, kaj ĝi ricev'is si'a'n lum'o'n nur tra giĉet'o en la mur'o al la trink'ej'o.

”Rest'u tie ĉi hodiaŭ,” la mastr'in'o dir'is al la jun'a knab'in'o, ”kaj lav'u ĉiu'j'n plad'o'j'n kaj tas'o'j'n, kiu'j'n mi don'os al vi tra tiu ĉi giĉet'o, kaj tiam mi vid'os, ĉu vi pov'os rest'i en serv'o ĉe mi.”

La jun'a knab'in'o ir'is en la ĉambr'et'o'n, kaj ŝi mov'is si'n tiel silent'e, ke la mastr'in'o pens'is, ke est'as kvazaŭ mort'int'o en'glit'us en si'a'n tomb'o'n.

Ŝi star'is tie la tut'a'n tag'o'n, kaj ŝi nek parol'is al iu nek klin'is la kap'o'n tra la giĉet'o por rigard'i la hom'o'j'n, kiu'j ir'is tie'n kaj re'e'n en la gast'ej'a salon'o. Kaj ŝi ankaŭ ne tuŝ'is la manĝ'aĵ'o'n, kiu'n oni met'is al ŝi.

Neni'u aŭd'is ŝi'n far'i bru'o'n dum la lav'ad'o, sed kiam ajn la mastr'in'o etend'is la man'o'n al la giĉet'o, ŝi trans'don'is al ŝi freŝ'lav'it'a'j'n plad'o'j'n kaj tas'o'j'n, sur kiu'j ne est'is eĉ la plej et'a makul'o.

Sed kiam la mastr'in'o pren'is ili'n por met'i ili'n sur la tabl'o'j'n, ili est'is tiel mal'varm'a'j, ke ŝajn'is al ŝi, ke ili pov'as for'brul'i la haŭt'o'n de la fingr'o'j. Kaj ŝi frost'o'trem'is kaj dir'is: ”Est'as, kvazaŭ mi pren'us ili'n el la man'o'j de la mal'varm'a mort'o.”

II.

Iu'n tag'o'n ne est'is fiŝ'o por prepar'o sur la varf'o'j, kaj Elseto pov'is rest'i hejm'e. Ŝi sid'is sol'a en la ĉambr'o kaj ŝpin'is. Bon'a fajr'o brul'is sur la fajr'ej'o, kaj est'is sufiĉ'e lum'e en la ĉambr'o.

Mez'e dum la labor'o ŝi ek'sent'is mal'fort'a'n blov'et'o'n, kvazaŭ mal'varm'a vent'o tuŝ'us ŝi'a'n frunt'o'n. Ŝi lev'is la okul'o'j'n kaj vid'is tiam, ke ŝi'a mort'int'a nutr'o'frat'in'o star'as antaŭ ŝi sur la plank'o. Elseto met'is la man'o'n sur la ŝpin'il'o'n, halt'ig'ant'e ĝi'n, kaj sen'mov'e rigard'is si'a'n nutr'o'frat'in'o'n.

Unu'e ŝi ek'tim'is, sed ŝi pens'is: ”Ne dec'as al mi ek'tim'i mi'a'n nutr'o'frat'in'o'n. Ĉu ŝi est'as mort'int'a ĉu viv'ant'a, mi tamen est'as kontent'a renkont'i ŝi'n.”

”Kar'a,” ŝi dir'is al la mort'int'in'o, ”ĉu vi dezir'as i'o'n de mi?”

La ali'a tiam dir'is al ŝi per voĉ'o, kiu est'is kaj sen'fort'a kaj sen'ton'a: ”Mi'a frat'in'o Elseto, mi ricev'is ofic'o'n en la gast'ig'ej'o, kaj la mastr'in'o la tut'a'n tag'o'n ig'is mi'n lav'i plad'o'j'n kaj tas'o'j'n. Nun vesper'e mi est'as tiel lac'a, ke mi ne el'ten'as plu. Mi ir'is tie'n ĉi por demand'i, ĉu vi ne vol'as ven'i kaj help'i mi'n.”

Kiam Elseto aŭd'is tio'n, ŝajn'is al ŝi, ke vual'o stern'as si'n sur ŝi'a kompren'pov'o. Ŝi ne pov'is plu pens'i aŭ mir'i aŭ sent'i tim'o'n. Ŝi pov'is nur sent'i ĝoj'o'n pro tio, ke ŝi re'vid'as si'a'n nutr'o'frat'in'o'n, kaj ŝi respond'is: ”Jes, kar'a, mi vol'as tuj ven'i kaj help'i vi'n.”

Tiam la mort'int'o ir'is al la pord'o kaj Elseto sekv'is ŝi'n. Sed kiam ili star'is sur la sojl'o, la nutr'o'frat'in'o de Elseto halt'is kaj dir'is al ŝi: ”Vi sur'met'u vi'a'n mantel'o'n. Ekster'e blov'as fort'a ŝtorm'o.” Kaj kiam ŝi dir'is tio'n, ŝi'a voĉ'o son'is iom pli klar'a ol antaŭ'e kaj mal'pli sen'ton'a.

Elseto tiam pren'is si'a'n mantel'o'n de la mur'o kaj met'is ĝi'n ĉirkaŭ si'n. Ŝi pens'is: ”Mi'a nutr'o'frat'in'o ankoraŭ am'as mi'n. Ŝi ne vol'as mal'bon'o'n al mi. Mi est'as feliĉ'a, kiam mi nur pov'as sekv'i ŝi'n, kie'n ajn ŝi vol'as konduk'i mi'n.”

Post'e ŝi sekv'is la mort'int'in'o'n tra mult'a'j strat'o'j, de la dom'et'o de Torarin, kiu kuŝ'is sur ŝton'plen'a dekliv'o, ĝis la pli eben'a'j strat'o'j ĉe la haven'o kaj la plac'o.

La mort'int'in'o la tut'a'n temp'o'n ir'is du paŝ'o'j'n antaŭ Elseto. Est'is fort'a ŝtorm'o, kiu hurl'is tra la strat'et'o'j tiu'n vesper'o'n, kaj Elseto rimark'is, ke kiam la vent'o ven'as tre fort'e kaj vol'as prem'i ŝi'n kontraŭ mur'o'n, tiam la mort'int'in'o star'ig'as si'n inter ŝi'n kaj la vent'o'n kaj ŝirm'as ŝi'n per si'a mal'fort'a korp'o, tiom kiom ŝi pov'as.

Kiam ili fin'e ven'is al la urb'o'dom'o, la mort'int'in'o mal'supr'e'n'ir'is la gast'ej'ŝtup'ar'o'n kaj man'sign'is al Elseto, ke ŝi sekv'u.

Sed kiam ili ir'is sur la ŝtup'ar'o, la vent'o esting'is la kandel'o'n en la lantern'o, kiu pend'is en la vestibl'o, kaj ili star'is en mal'lum'o. Tiam Elseto ne sci'is, kie'n ŝi direkt'u si'a'j'n paŝ'o'j'n, sed la mort'int'in'o dev'is met'i si'a'n man'o'n sur la ŝi'a'n por konduk'i ŝi'n. Sed la man'o de la mort'int'in'o est'is tiel mal'varm'a, ke Elseto ek'sku'iĝ'is kaj komenc'is trem'eg'i pro terur'o. Tiam la mort'int'in'o for'pren'is si'a'n man'o'n kaj ĉirkaŭ'vind'is ĝi'n per la rand'o de la mantel'o de Elseto, antaŭ ol ŝi re'e prov'is konduk'i ŝi'n. Sed Elseto sent'is la glaci'a'n mal'varm'o'n tra sub'ŝtof'o kaj pelt'aĵ'o. Jen la mort'int'in'o konduk'is Elseton tra long'a pas'ej'o kaj post'e mal'ferm'is pord'o'n por ŝi. Ili ven'is en mal'grand'a'n, mal'lum'a'n ĉambr'et'o'n, en kiu'n fal'is mal'fort'a lum'o tra giĉet'o en la mur'o. Elseto vid'is, ke ili trov'iĝ'as en ĉambr'o, kie ordinar'e star'as la help'knab'in'o de la mastr'in'o por lav'i plad'o'j'n kaj tas'o'j'n, kiu'j'n ŝi bezon'as por met'i sur la tabl'o'j'n al la gast'o'j.

Elseto pov'is vid'et'i, ke sur benk'et'o star'as akv'o'kuv'o, kaj en la giĉet'o star'is mult'a'j pokal'o'j kaj vaz'o'j, kiu'j bezon'is lav'o'n.

”Ĉu vi vol'as help'i mi'n hodiaŭ vesper'e pri tiu ĉi labor'o, Elseto?” dir'is la mort'int'in'o.

”Jes kar'a,” Elseto dir'is, ”vi sci'as, ke mi vol'as help'i vi'n pri ĉio, kio'n vi dezir'as.”

Kaj je tio Elseto de'met'is la mantel'o'n. Ŝi supr'e'n'fald'is la rob'manik'o'j'n kaj komenc'is labor'i.

”Ĉu vi vol'as est'i tre silent'a kaj trankvil'a tie ĉi, Elseto, por ke la mastr'in'o ne rimark'u, ke mi hav'ig'is help'o'n al mi?” ”Jes, kar'a,” Elseto dir'is, ”tio'n mi cert'e vol'as.”

”Jes, do adiaŭ, Elseto!” dir'is la mort'int'in'o. ”Nun mi ankoraŭ pet'as vi'n pri nur unu afer'o. Kaj tio est'as, ke vi post tio ĉi ne tro mult'e koler'os al mi.”

”Kio est'as tio, ke vi dir'as adiaŭ al mi?” Elseto dir'is. ”Volont'e mi ven'os ĉiu'j'n vesper'o'j'n kaj help'os al vi.”

”Ne, post hodiaŭ vi cert'e ne bezon'os ven'i,” la mort'it'in'o dir'is. ”Mi pens'as, ke vi hodiaŭ nokt'e help'os mi'n tiel, ke mi pov'os plen'um'i mi'a'n komisi'o'n.”

Dum ili tiel parol'is, Elseto jam klin'is si'n super la labor'o'n.

Dum moment'o ĉio est'is silent'a, sed post'e ŝi sent'is mal'fort'a'n blov'et'o'n sur la frunt'o, sam'e kiel kiam la mort'int'in'o ven'is al ŝi en la kaban'o de Torarin. Ŝi tiam lev'is la okul'o'j'n kaj rimark'is, ke ŝi est'as sol'a. Ŝi kompren'is, kio sent'iĝ'is kiel mal'fort'a vent'o sur ŝi'a frunt'o, kaj ŝi dir'is al si mem: ”Mi'a mort'int'a nutr'o'frat'in'o kis'is mi'a'n frunt'o'n, antaŭ ol ŝi for'ir'is.”

Elseto nun unu'e pret'ig'is si'a'n labor'o'n. Ŝi lav'is ĉiu'j'n pelv'et'o'j'n kaj kruĉ'o'j'n kaj viŝ'is ili'n. Post'e ŝi ir'is al la giĉet'o por rigard'i, ĉu oni met'is nov'a'j'n tie'n. Ŝi ne trov'is iu'j'n, kaj ŝi tiam rest'is ĉe la giĉet'o kaj rigard'is en la gast'ej'a'n salon'o'n.

Est'is tia moment'o en la tag'o, kiam gast'o'j ordinar'e ne ven'is al la gast'ej'o. La mastr'in'o ne sid'is ĉe si'a serv'o'tabl'o, kaj neni'u el ŝi'a'j serv'ist'o'j est'is en la ĉambr'o. La sol'a'j, kiu'j trov'iĝ'is tie, est'is tri vir'o'j sid'ant'a'j ĉe la ekstrem'o de grand'a tabl'o. Ili est'is gast'o'j, tamen ŝajn'is tre hejm'ec'a'j tie, ĉar unu el ili, el'trink'int'e si'a'n pokal'o'n, ir'is al la serv'o'tabl'o, plen'ig'is ĝi'n el unu el la grand'a'j barel'o'j kun bier'o kaj vin'o, kiu'j kuŝ'is tie, kaj re'e ek'sid'is por trink'i.

Elseto star'is tie, kvazaŭ ŝi est'us ven'int'a el fremd'a mond'o.

Ŝi'a'j pens'o'j est'is ĉe la mort'int'a nutr'o'frat'in'o, kaj ŝi ne pov'is klar'e percept'i, kio'n ŝi vid'as. Long'a temp'o pas'is antaŭ ol ŝi rimark'is, ke la tri vir'o'j ĉe la tabl'o est'as bon'e kon'at'a'j al ŝi kaj kar'a'j. Ĉar tiu'j, kiu'j sid'is tie, est'is sir Archie kaj li'a'j du amik'o'j sir Reginald kaj sir Filip.

Dum la last'a'j tag'o'j sir Archie ne ven'is al Elseto, kaj nun ŝi ek'ĝoj'is vid'ant'e li'n. Ŝi tuj vol'is vok'i al li, ke ŝi est'as tut'e proksim'e, sed tiam ŝi ek'pens'is, ke est'as strang'e, ke li ne plu ven'as al ŝi, kaj ŝi rest'is silent'a. ”Ebl'e li ek'am'is ali'a'n,” Elseto pens'is. ”Ebl'e li nun pens'as pri ŝi.”

Ĉar sir Archie sid'is iom for de la ali'a'j. Li sid'is silent'a kaj fiks'rigard'is antaŭ si'n, sen trink'i. Li ne part'o'pren'is la inter'parol'o'n, kaj kiam li'a'j amik'o'j dir'is i'o'n al li, li plej oft'e ne respond'is.

Elseto aŭd'is, ke la ali'a'j prov'as gaj'ig'i li'n. Ili demand'is, kial li ne trink'as. Ili eĉ konsil'is al li ir'i por inter'parol'i kun Elseto por re'e gaj'iĝ'i.

”Ne pens'u pri mi,” sir Archie dir'is. ”Est'as iu ali'a pri kiu mi ĉiam pens'as. Ĉiam mi vid'as ŝi'n antaŭ mi, kaj ĉiam ŝi'a voĉ'o son'as en mi'a'j orel'o'j.”

Kaj Elseto vid'is, ke sir Archie fiks'rigard'as rekt'e al unu el la dik'a'j kolon'o'j, kiu'j sub'port'is la gast'ej'a'n plafon'o'n. Nun ŝi ankaŭ vid'is, kio'n ŝi antaŭ'e ne rimark'is, ke ŝi'a nutr'o'frat'in'o star'as apud tiu kolon'o kaj rigard'as al sir Archie. Ŝi star'is tie tut'e sen'mov'a en si'a griz'a vest'o, kaj ne est'is facil'e disting'i ŝi'n, kiam ŝi prem'is si'n al la kolon'o. Elseto star'is tre silent'a kaj rigard'is en la ĉambr'o'n. Ŝi rimark'is, ke ŝi'a nutr'o'frat'in'o lev'is si'a'j'n okul'o'j'n, kiam ŝi rigard'is al sir Archie. Dum la tut'a temp'o, kiam ŝi est'is kun Elseto, ŝi ir'is kun mal'lev'it'a'j okul'o'j.

Kaj ŝi'a'j okul'o'j est'is la sol'a, kio est'is terur'a ĉe si. Ili est'is sen'viv'a'j kaj sen'bril'a'j, kaj la lum'o ne plu reflekt'iĝ'is en ili.

Post moment'o sir Archie re'e komenc'is lament'i. ”Mi ĉiam vid'as ŝi'n. Ŝi sekv'as mi'n, kie'n ajn mi ir'as,” li dir'is.

Li sid'is kun la vizaĝ'o al la kolon'o, kie star'is la mort'int'in'o, kaj fiks'rigard'is al ŝi. Sed Elseto kompren'is, ke li ne vid'as la mort'int'in'o'n. Li ne parol'is pri ŝi sed pri iu, kiu ĉiam est'is en li'a'j pens'o'j.

Elseto rest'is ĉe la giĉet'o kaj sekv'is ĉio'n, kio okaz'is. Ŝi pens'is, ke ŝi antaŭ ĉio ali'a vol'as ek'sci'i, kiu ĉiam est'as en la pens'o'j de sir Archie.

Subit'e ŝi rimark'is, ke la mort'int'in'o ek'sid'is sur la benk'o apud sir Archie kaj flustr'as en li'a'n orel'o'n.

Sed sir Archie ankoraŭ ne sci'is, ke ŝi est'as tiel proksim'e, kaj ke ŝi sid'as kaj flustr'as en li'a'n orel'o'n. Li rimark'is ŝi'a'n ĉe'est'o'n nur pro la terur'a angor'o, kiu ek'prem'is li'n.

Elseto vid'is, ke sir Archie met'is si'a'n kap'o'n en la man'o'j'n kaj plor'is, kiam la mort'int'in'o est'is flustr'int'a al li dum kelk'a'j moment'o'j. ”Ho, ke mi neniam est'u trov'int'a la fraŭl'in'o'n!” li dir'is. ”Mi pent'as nur tio'n, ke mi ne las'is la fraŭl'in'o'n viv'i, kiam ŝi pet'is mi'n.”

La du ali'a'j skot'o'j ĉes'is trink'i kaj ek'rigard'is tim'ig'it'e al sir Archie, kiu tia'manier'e for'las'is ĉi'a'n vir'ec'o'n kaj don'is lok'o'n al pent'o. Ili dum moment'o sid'is sen'decid'a'j, sed post'e unu el ili ir'is al la serv'o'tabl'o, pren'is la plej grand'a'n trink'o'kruĉ'o'n kaj plen'ig'is ĝi'n per ruĝ'a vin'o. Post'e li ir'is al sir Archie, bat'et'is sur li'a'n ŝultr'o'n kaj dir'is: ”Trink'u, mi'a frat'o! La mon'o de sinjor'o Arn'e ankoraŭ daŭr'as. Tiel long'e, ke ni hav'as mon'o'n por hav'ig'i al ni tia'n vin'o'n, ni ne bezon'as est'i viktim'o'j de mal'gaj'o.”

Sed en la sam'a moment'o, kiam jen'a'j vort'o'j est'is dir'it'a'j:
”Trink'u, mi'a frat'o! La mon'o de sinjor'o Arn'e ankoraŭ daŭr'as,” Elseto vid'is, ke la mort'int'in'o lev'as si'n de la benk'o kaj mal'aper'as.

Kaj sam'moment'e Elseto vid'is antaŭ si tri vir'o'j'n, kiu'j hav'is grand'a'j'n barb'o'j'n kaj vil'a'j'n vest'o'j'n kaj kiu'j batal'is kontraŭ la dom'an'o'j de sinjor'o Arn'e. Kaj nun ŝi ek'kon'is, ke ili est'is la tri vir'o'j, kiu'j sid'is en la gast'ej'o: sir Archie, sir Filip kaj sir Reginald.

III.

Elseto ir'is el la ĉambr'o, kie ŝi star'is kaj lav'is la pokal'o'j'n de la mastr'in'o, kaj silent'e ferm'is la pord'o'n post si. En la mal'larĝ'a pas'ej'o ekster ĝi ŝi halt'is. Ŝi apog'is si'n kontraŭ la mur'o'n kaj tie star'is sen'mov'a preskaŭ unu hor'o'n.

Dum ŝi star'is tie, ŝi pens'is: ”Mi ne pov'as perfid'i li'n. Li est'u far'int'a kio'n ajn mal'bon'a'n, sed mi'a kor'o est'as plen'a de am'o al li. Mi ne pov'as send'ig'i li'n al la rad'o'j. Mi ne pov'as vid'i, ke oni for'brul'os de li man'o'n kaj pied'o'n.”

La ŝtorm'o, kiu furioz'is la tut'a'n tag'o'n, kresk'is kaj far'iĝ'is pli kaj pli fort'a dum la pas'o de la vesper'o, kaj Elseto aŭd'is ĝi'a'n fort'a'n muĝ'o'n, kiam ŝi star'is tie en la mal'lum'o.

”Nun la unu'a printemp'a ŝtorm'o ven'is,” ŝi pens'is. ”Nun ĝi potenc'e ven'is por liber'ig'i la mar'o'n kaj romp'i la glaci'o'n. Post kelk'a'j tag'o'j ni hav'os sen'glaci'a'n akv'o'n, kaj tiam sir Archie for'ir'os de tie ĉi, kaj neniam li re'ven'os. Li ne plen'um'os pli'a'j'n mal'bon'far'o'j'n en tiu ĉi land'o. Al kio do util'as, se oni kapt'os kaj pun'os li'n? Nek la viv'ant'o'j, nek la mort'int'o'j hav'us iu'n ĝoj'o'n pro tio.”

Elseto volv'is la mantel'o'n pli bon'e ĉirkaŭ si'n. Ŝi pens'is ke ŝi ir'os hejm'e'n kaj silent'e ek'sid'os ĉe si'a labor'o sen mal'kaŝ'i la sekret'o'n al iu ajn.

Sed antaŭ ol ŝi lev'is la pied'o'j'n por for'ir'i, ŝi jam for'las'is si'a'n intenc'o'n kaj rest'is.

Ŝi star'is silent'a kaj aŭd'is la ŝtorm'o'n muĝ'i. Ŝi pens'is, ke baldaŭ est'os printemp'o. La neĝ'o mal'aper'os, kaj la ter'o vest'os si'n per verd'o.

”Di'o kompat'u mi'n, kia printemp'o est'os al mi!” Elseto pens'is. ”Neni'u ĝoj'o kaj neni'u feliĉ'o pov'as flor'i por mi post la mal'varm'o de tiu ĉi vintr'o.”

”Est'is antaŭ nur unu jar'o,” ŝi pens'is. ”Tiam mi est'is tiel feliĉ'a, kiam la vintr'o fin'iĝ'is kaj la printemp'o ven'is. Mi memor'as unu vesper'o'n, ĝi est'is tiel bel'a, ke mi ne pov'is rest'i hejm'e ĉe la dom'o. Tiam mi pren'is la man'o'n de mi'a nutr'o'frat'in'o, kaj ni ir'is en la teren'o'n por pren'i verd'a'j'n foli'o'j'n por ornam'i la forn'o'n.”

Ŝi memor'ig'is al si, kiel ŝi kaj ŝi'a nutr'o'frat'in'o ir'is laŭ verd'a voj'et'o. Kaj tie apud la voj'et'o ili vid'is mal'grand'a'n jun'betul'o'n, kiu est'is de'hak'it'a. Vid'ant'e la lign'o'n oni pov'is konklud'i, ke ĝi est'as hak'it'a antaŭ plur'a'j tag'o'j. Sed nun ili vid'is, ke la kompat'ind'a de'hak'it'a arb'o komenc'is verd'iĝ'i, kaj ke ĝi'a'j foli'o'j tra'breĉ'is la burĝon'o'j'n.

Tiam ŝi'a nutr'o'frat'in'o halt'is kaj klin'is si'n super la arb'o'n.

Ho, kompat'ind'a arb'o,” ŝi dir'is, ”kia'n mal'bon'o'n vi far'is, ĉar vi ne pov'as mort'i, kvankam vi est'as de'hak'it'a? Kial vi dev'as el'ig'i vi'a'j'n foli'o'j'n, kvazaŭ vi ankoraŭ viv'us?”

Tiam Elseto rid'is al ŝi kaj respond'is: ”Cert'e ĝi tiel dolĉ'e verd'as por ke tiu, kiu hak'is ĝi'n, vid'u kia'n mal'bon'o'n li far'is kaj pent'u.”

Sed ŝi'a nutr'o'frat'in'o ne rid'is. Al ŝi ven'is larm'o'j en la okul'o'j'n.

”Est'as grand'a pek'o fal'ig'i arb'o'n dum la foli'iĝ'o, kiam ĝi est'as tiel plen'a de fort'o, ke ĝi ne pov'as mort'i. Est'as terur'e por mort'int'o, kiam li ne pov'as ripoz'i en si'a tomb'ej'o. Tiu'j, kiu'j mort'is, ne pov'as atend'i mult'a'n bon'o'n, nek am'o nek feliĉ'o pov'as ating'i ili'n. La sol'a bon'o, kiu'n ili ankoraŭ dezir'as, est'as dorm'i en silent'a trankvil'o. Ĉu mi ne plor'u, kiam vi dir'as, ke la betul'o ne pov'as mort'i pro tio, ke ĝi pens'as pri si'a'j mort'ig'int'o'j? Tamen est'as la plej krud'a sort'o por iu, de kiu oni pren'is la viv'o'n, ke li ne pov'as dorm'i trankvil'e, ĉar li dev'as persekut'i si'a'j'n murd'int'o'j'n. La mort'int'o'j ne pov'as cel'ad'i al io ali'a ol dorm'ad'o en trankvil'o.

Kiam Elseto memor'ig'is al si tio'n, ŝi komenc'is plor'i kaj tord'is si'a'j'n man'o'j'n.

”Mi'a nutr'o'frat'in'o ne trov'as trankvil'o'n en si'a tomb'o,” ŝi dir'is, ”se mi ne mal'kaŝ'os mi'a'n am'at'o'n. Se mi ne help'os ŝi'n pri tio, ŝi dev'as vag'i sur la ter'o sen ripoz'o kaj trankvil'o. Mi'a kompat'ind'a nutr'o'frat'in'o, ŝi pov'as dezir'i al si nur trankvil'o'n en la tomb'o, kaj tio'n mi ne pov'as don'i al ŝi sen send'i mi'a'n am'at'o'n al la rad'o'j.”

Iv.

Sir Archie ven'is el la kel'a salon'o kaj ir'is tra la mal'larĝ'a pas'ej'o. Nun la lantern'o, kiu pend'is de la plafon'o, re'e est'is lum'ig'it'a, kaj en ĝi'a lum'o li vid'is, ke jun'a fraŭl'in'o apog'as si'n kontraŭ la mur'o.

Ŝi est'is tre pal'a kaj star'is tut'e sen'mov'e, kaj sir Archie ek'tim'is kaj pens'is: ”Jen fin'e star'as antaŭ mi'a'j okul'o'j la mort'int'in'o, kiu persekut'as mi'n ĉiu'j'n tag'o'j'n.”

Kiam sir Archie preter'pas'is Elseton, li met'is si'a'n man'o'n sur ŝi'a'n por ek'sci'i, ĉu ver'e est'as mort'int'in'o, kiu star'as tie. Kaj la man'o est'is tiel mal'varm'a, ke li ne pov'is dir'i, ĉu ĝi aparten'as al mort'int'o aŭ viv'ant'o.

Sed kiam sir Archie tuŝ'is la man'o'n de Elseto, ŝi re'tir'is ĝi'n, kaj tiam sir Archie re'kon'is Elseton.

Li kred'is, ke ŝi ven'is pro li, kaj li tre ĝoj'is vid'i ŝi'n. En la sam'a moment'o pens'o tra'kur'is li'n: ”Nun mi sci'as, kio'n mi far'u por ke la mort'int'in'o pac'iĝ'u kaj ĉes'u persekut'i mi'n.”

Li pren'is la man'o'j'n de Elseto inter la si'a'j'n kaj met'is ili'n al si'a'j lip'o'j. ”Di'o ben'u vi'n, Elseto, pro tio ke vi hodiaŭ ven'is al mi!” li dir'is.

Sed la kor'o de Elseto est'is plen'a de dolor'o. Pro larm'o'j ŝi ne pov'is parol'i eĉ tiom, kiom ŝi bezon'is por dir'i al sir Archie, ke ŝi ne ven'is por renkont'i li'n.

Sir Archie long'e silent'is, sed la tut'a'n temp'o'n li ten'is la man'o'j'n de Elseto inter la si'a'j. Kaj ju pli long'e li star'is tiel, des pli seren'a kaj bel'a far'iĝ'is li'a vizaĝ'o.

Elseto,” sir Archie dir'is, kaj li parol'is tre solen'e. ”Dum plur'a'j tag'o'j mi ne ven'is al vi, ĉar pez'a'j pens'o'j turment'is mi'n.

Ili neniam las'is mi'n trankvil'a, kaj mi kred'is, ke mi komenc'as perd'i mi'a'n mens'o'san'o'n. Sed hodiaŭ vesper'e far'iĝ'is pli bon'e al mi, kaj mi ne vid'as plu antaŭ mi'a'j okul'o'j tiu'n bild'o'n, kiu turment'is mi'n. Kaj kiam mi trov'is vi'n tie ĉi, mi'a kor'o dir'is al mi, kio'n mi far'u por liber'iĝ'i por ĉiam de la turment'o.”

Li klin'is si'n por ke li pov'u rigard'i en la okul'o'j'n de Elseto, sed ĉar ŝi star'is kun mal'lev'it'a'j palpebr'o'j, li daŭr'ig'is: ”Vi est'as koler'a al mi, Elseto, pro tio ke mi ne ven'is al vi dum plur'a'j tag'o'j. Sed mi ne pov'is ven'i al vi, ĉar kiam mi vid'is vi'n, mi ankoraŭ pli est'is memor'ig'at'a pri tio, kio turment'as mi'n.

Kiam mi vid'is vi'n, mi dev'is ankoraŭ pli mult'e pens'i pri fraŭl'in'o, kontraŭ kiu mi mal'bon'e ag'is. Ceter'e, Elseto, mi mal'bon'e ag'is kontraŭ mult'a'j hom'o'j, sed mi'a konscienc'o persekut'as mi'n nur pro tio, kio'n mi far'is kontraŭ la jun'a fraŭl'in'o.”

Kiam Elseto ankoraŭ silent'is, li re'e pren'is ŝi'a'j'n man'o'j'n, met'is ili'n al si'a'j lip'o'j kaj kis'is ili'n.

”Aŭskult'u jen, Elseto, kio'n mi'a kor'o dir'is al mi, kiam mi ek'vid'is, ke vi star'as tie ĉi kaj atend'as mi'n! ’Vi mal'bon'e ag'is kontraŭ fraŭl'in'o’ ĝi dir'is al mi, ’tial vi al ali'a re'bon'ig'u la sufer'o'j'n, kiu'j'n vi kaŭz'is al ŝi. Vi pren'u ŝi'n kiel edz'in'o'n, kaj vi est'u tiel bon'a al ŝi, ke ŝi neniam sent'os mal'ĝoj'o'n. Vi hav'u al ŝi tia'n fidel'o'n, ke vi am'os ŝi'n pli en vi'a last'a viv'o'tag'o ol en vi'a edz'iĝ'o'tag'o’.”

Elseto star'is sam'e kiel antaŭ'e kun mal'lev'it'a'j okul'o'j. Tiam sir Archie met'is si'a'n man'o'n sur ŝi'a'n kap'o'n kaj lev'is ĝi'n. ”Mi dev'as sci'i, Elseto, ĉu vi aŭd'as kio'n mi dir'as,” li dir'is.

Tiam li vid'is, ke Elseto plor'as tiel fort'e, ke grand'a'j larm'o'j fal'as sur la vang'o'j'n.

”Kial vi plor'as, Elseto?” sir Archie dir'is.

”Mi plor'as, sir Archie,” Elseto dir'is, ”pro tio ke mi en mi'a kor'o port'as tro grand'a'n am'o'n al vi.”

Tiam sir Archie mov'is si'n ankoraŭ pli proksim'e'n al Elseto kaj met'is si'a'n brak'o'n ĉirkaŭ ŝi'a'n tali'o'n. ”Ĉu vi aŭd'as, kiel la ŝtorm'o muĝ'eg'as ekster'e?” li dir'is. ”Tio signif'as, ke la mar'o baldaŭ sen'glaci'iĝ'os, kaj ke ŝip'o'j re'e pov'os trans'vetur'i al mi'a hejm'land'o. Nun dir'u al mi, Elseto, ĉu vi vol'as akompan'i mi'n tie'n, por ke mi pov'u al vi re'bon'ig'i tio'n, kio'n mi mal'bon'far'is al iu ali'a.”

Sir Archie komenc'is flustr'i, al Elseto pri la dolĉ'a viv'o, kiu atend'as ŝi'n, kaj Elseto komenc'is pens'i: ”Ho, se mi ne sci'us pri la mal'bon'o, kiu'n li far'is! Tiam mi akompan'us li'n kaj viv'us feliĉ'a kun li.”

Sir Archie ven'is pli kaj pli proksim'e al ŝi, kaj kiam ŝi lev'is si'a'j'n rigard'o'j'n, ŝi ek'vid'is, ke li'a vizaĝ'o est'as klin'it'a super ŝi, kaj ke li vol'as kis'i ŝi'a'n frunt'o'n. Tiam ŝi ek'memor'is pri la mort'int'in'o, kiu ĵus est'is ĉe ŝi kaj kis'is ŝi'n. Ŝi for'ŝir'is si'n de sir Archie kaj dir'is: ”Ne, sir Archie, mi neniam akompan'os vi'n.”

”Tamen,” sir Archie dir'is, ”vi dev'as akompan'i mi'n, se ne mi est'os tir'at'a en pere'o'n.”

Li komenc'is flustr'i pli kaj pli am'a'j'n vort'o'j'n al la knab'in'o, kaj ŝi re'e pens'is: ”Ĉu ne est'us pli plaĉ'e al Di'o kaj hom'o'j, se li pov'us re'bon'ig'i si'a'n mal'bon'a'n viv'o'n kaj far'iĝ'i just'em'a hom'o? Al kiu util'os, se oni pun'os kaj mort'ig'os li'n?”

Kiam Elseto komenc'is pens'i tiel, ven'is du vir'o'j, kiu'j intenc'is en'ir'i en la kel'o'n. Kiam sir Archie rimark'is, ke ili ĵet'as sci'vol'a'j'n rigard'o'j'n al li kaj la knab'in'o, li dir'is al ŝi:
”Ven'u, Elseto, kaj mi akompan'os vi'n hejm'e'n! Mi ne vol'as, ke iu vid'u, ke vi ven'is al mi en la kel'o.”

Tiam Elseto lev'is la okul'o'j'n, kvazaŭ ŝi subit'e ek'memor'us, ke ŝi hav'as ali'a'n task'o'n por plen'um'i ol aŭskult'i al sir Archie.

Sed ŝi'a kor'o turment'is ŝi'n, kiam ŝi pens'is pri mal'kaŝ'o de li'a krim'o. ”Se vi trans'don'os li'n al la ekzekut'ist'o, tiam mi romp'iĝ'os,” ŝi'a kor'o dir'is al ŝi. Kaj sir Archie pli bon'e kun'tir'is la mantel'o'n ĉirkaŭ ŝi kaj konduk'is ŝi'n sur la strat'o'n. Post'e li akompan'is ŝi'n ĝis la dom'et'o de Torarin. Kaj ŝi rimark'is, ke ĉiu'foj'e, kiam la muĝ'eg'ant'a ŝtorm'o ven'as tro fort'e kontraŭ ili, li star'ig'as si'n antaŭ ŝi'n kaj protekt'as ŝi'n.

Kiam ili ir'is, Elseto pens'is dum la tut'a temp'o: ”Mi'a mort'int'a nutr'o'frat'in'o ne sci'is pri tio, ke li vol'as mal'kulp'ig'i si'a'n krim'o'n kaj far'iĝ'i bon'a hom'o.”

Sir Archie ankoraŭ flustr'is la plej dolĉ'a'j'n vort'o'j'n en la orel'o'n de Elseto. Kaj ju pli long'e Elseto aŭskult'is al li, des pli cert'a far'iĝ'is ŝi'a konvink'o.

”Cert'e mi'a nutr'o'frat'in'o vok'is mi'n, por ke mi aŭskult'u al sir Archie, kiam li flustr'as tia'j'n vort'o'j'n en mi'a'n orel'o'n,” ŝi pens'is. ”Tiom ŝi am'as mi'n. Ŝi ne dezir'as al mi mal'feliĉ'o'n sed feliĉ'o'n.” Kaj kiam ili halt'is antaŭ la kaban'o, sir Archie ankoraŭ unu foj'o'n demand'is Elseton, ĉu ŝi vol'as akompan'i li'n trans la mar'o'n. Kaj Elseto respond'is, ke se Di'o help'os, ŝi akompan'os li'n.

La sen'pac'ul'in'o

La post'a'n tag'o'n la ŝtorm'o est'is ĉes'int'a. Est'is nun mild'a veter'o, sed ĝi ne mult'e degel'ig'is la glaci'o'n, kaj la mar'o est'is ferm'it'a sam'e kiel antaŭ'e.

Kiam Elseto maten'e vek'iĝ'is, ŝi pens'is: ”Ver'e est'as pli bon'e ke mal'bon'far'ant'o konvert'iĝ'as kaj viv'as laŭ la ordon'o'j de Di'o, ol ke li est'u pun'it'a kaj mort'ig'it'a.”

Dum la tag'o sir Archie send'is al Elseto hom'o'n, kiu kun'port'is al ŝi larĝ'a'n brak'ring'o'n el or'o.

Kaj Elseto ĝoj'is, ke sir Archie vol'as far'i al ŝi grand'a'n ĝoj'o'n, kaj ŝi dank'is la send'it'o'n kaj akcept'is la donac'o'n.

Sed kiam li est'is for'ir'int'a, ŝi ek'pens'is, ke sir Archie aĉet'is al ŝi tiu'n ring'o'n por la mon'o de sinjor'o Arn'e. Ŝi ne pov'is el'ten'i rigard'i ĝi'n, kiam ŝi pens'is pri tio. Ŝi for'ŝir'is ĝi'n de la brak'o kaj ĵet'is ĝi'n mal'proksim'e'n de si.

”Kia est'os mi'a viv'o, se mi ĉiam dev'os pens'i, ke mi viv'as per la mon'o de sinjor'o Arn'e?” ŝi pens'is. ”Se mi met'os pec'et'o'n da manĝ'aĵ'o al mi'a'j lip'o'j, ĉu mi tiam ne dev'os pens'i pri la rab'it'a mon'o? Kaj se mi ricev'os nov'a'n vest'aĵ'o'n, tiam son'os en mi'a orel'o, ke ĝi est'as aĉet'it'a por mal'just'e akir'it'a hav'o.

Nun mi tamen vid'as, ke ne est'as ebl'e al mi akompan'i sir Archie kaj viv'i la viv'o'n kun'e kun li. Mi dir'os tio'n al li, kiam li ven'os al mi.”

Proksim'e al la vesper'o sir Archie ven'is al ŝi. Li est'is tut'e ĝoj'a, mal'bon'a'j pens'o'j ne est'is turment'int'a'j li'n, kaj li kred'is, ke tio'n kaŭz'is tio, ke li promes'is far'i bon'o'n al fraŭl'in'o pro la mal'bon'far'o al ali'a.

Kiam Elseto vid'is li'n kaj aŭd'is li'n parol'i, ŝi ne pov'is dir'i al li, ke ŝi est'as mal'ĝoj'a kaj vol'as dis'iĝ'i de li.

Ĉiu'j'n dolor'o'j'n, kiu'j turment'is ŝi'n, ŝi forges'is, kiam ŝi aŭskult'is al sir Archie.

La post'a tag'o est'is dimanĉ'o, kaj tiam Elseto ir'is en la preĝ'ej'o'n. Ŝi ir'is tie'n kaj al la tag'mez'a di'serv'o kaj al la vesper'a.

Kiam ŝi dum la di'serv'o sid'is kaj aŭskult'is al la pastr'o, ŝi aŭd'is iu'n ĝem'et'i kaj plor'i tuj apud si.

Ŝi kred'is, ke est'as iu el tiu'j, kiu'j sid'as apud ŝi en la benk'o, kiu plor'as, sed rigard'ant'e dekstr'e'n kaj mal'dekstr'e'n ŝi vid'is nur trankvil'a'j'n kaj solen'a'j'n hom'o'j'n.

Malgraŭ tio ŝi klar'e aŭd'is, ke iu plor'as, kaj ŝajn'is al ŝi, ke la plor'ant'in'o est'as tiel proksim'a al ŝi, ke ŝi pov'us tuŝ'i ŝi'n, nur etend'ant'e si'a'n man'o'n.

Elseto aŭd'is, kiel suspir'is kaj plor'ĝem'et'is, kaj ŝi pens'is ke ŝi neniam aŭd'is i'o'n, kio son'is tiel mal'gaj'e.

”Kiu port'as en si tia'n mal'ĝoj'o'n, ke ŝi dev'as verŝ'i tiel amar'a'j'n larm'o'j'n?” Elseto pens'is.

Ŝi rigard'is mal'antaŭ'e'n kaj klin'is si'n antaŭ'e'n super la antaŭ'a'n benk'o'n por vid'i. Sed ĉiu'j sid'is silent'a'j, kaj sur nenies vizaĝ'o est'is larm'o'j.

Tiam Elseto pens'is, ke ŝi tamen ne bezon'as mir'i kaj demand'i al si. Ŝi tamen de la unu'a moment'o sci'is, kiu plor'as apud ŝi.

”Kar'a,” ŝi flustr'is, ”kial vi ne montr'as vi'n al mi, kiel vi far'is antaŭ'hieraŭ? Vi ja tamen sci'as, ke mi volont'e far'os ĉio'n, kio'n mi pov'os, por for'viŝ'i vi'a'j'n larm'o'j'n.”

Ŝi aŭskult'is por respond'o, sed respond'o ne ven'is. Ŝi nur aŭd'is, kiel la mort'int'in'o plor'ĝem'et'as apud ŝi.

Elseto prov'is aŭskult'i al tio, kio'n la pastr'o dir'is sur si'a katedr'o, sed ŝi mal'mult'e pov'is sekv'i tio'n, kio'n li dir'is. Kaj ŝi far'iĝ'is mal'pacienc'a kaj flustr'is: ”Mi kon'as iu'n, kiu hav'as pli grav'a'j'n motiv'o'j'n ol iu ali'a por plor'i, kaj tio est'as mi mem. Se mi'a nutr'o'frat'in'o ne est'us sci'ig'int'a al mi, kiu'j est'as ŝi'a'j murd'int'o'j, tiam mi pov'us sid'i tie ĉi kun la kor'o plen'a de ĝoj'o.”

Dum ŝi aŭskult'is al la plor'ad'o, ŝi incit'iĝ'is pli kaj pli, kaj ŝi pens'is: ”Kiel mi'a mort'int'a nutr'o frat'in'o pov'as postul'i de mi, ke mi perfid'u tiu'n, kiu'n mi am'as? Neniam ŝi est'us konsent'int'a far'i tia'n ag'o'n, se ŝi ankoraŭ est'us viv'ant'a.”

Ŝi sid'is en la preĝ'ej'a benk'o, sed si apenaŭ pov'is ten'i si'n trankvil'a. Ŝi balanc'is la korp'o'n tie'n kaj re'e'n kaj tord'is la man'o'j'n. ”Nun tio ver'ŝajn'e sekv'os mi'n la tut'a'n tag'o'n,” ŝi pens'is, ”kaj kiu sci'as, ĉu ĝi ne sekv'os mi'n dum la tut'a viv'o?”

Sed ĉiam pli profund'a'j kaj pez'a'j far'iĝ'is la plor'ĝem'et'o'j, kiu'j'n ŝi aŭd'is apud si, kaj fin'e ŝi'a kor'o tamen est'is tuŝ'at'a, tiel ke ŝi mem komenc'is plor'i.

”Tiu, kiu tiel plor'as, cert'e dev'as hav'i terur'e pez'a'n mal'ĝoj'o'n,” ŝi pens'is. ”Tiu cert'e port'as sufer'o'n pli pez'a'n ol iu viv'ant'o pov'as kompren'i.”

Kiam la di'serv'o est'is fin'it'a kaj Elseto ven'is el la preĝ'ej'o, ŝi ne aŭd'is plu tiu'n plor'ĝem'ad'o'n. Sed dum la tut'a voj'o hejm'e'n ŝi mem ir'is plor'ant'e pro tio, ke ŝi'a nutr'o'frat'in'o ne pov'as trov'i ripoz'o'n en si'a tomb'o.

Kiam re'e est'is di'serv'o en la vesper'o, Elseto de'nov'e ir'is al la preĝ'ej'o, ĉar ŝi vol'is sci'i, ĉu ŝi'a nutr'o'frat'in'o ankoraŭ sid'as tie plor'ant'e.

Kaj tuj kiam Elseto en'ir'is la preĝ'ej'o'n, ŝi aŭd'is ŝi'n, kaj ŝi'a anim'o trem'is en ŝi, kiam son'is la plor'ĝem'et'o'j. Ŝi sent'is, ke ŝi'a fort'o mal'aper'as, kaj ŝi hav'is vol'o'n nur por help'i la mort'int'in'o'n, kiu sen'pac'e ir'as inter la hom'o'j.

Kiam Elseto ven'is el la preĝ'ej'o, ankoraŭ est'is tiel hel'e, ke ŝi pov'is vid'i, ke unu el tiu'j, kiu'j ir'as antaŭ ŝi, far'as sang'a'j'n pied'spur'o'j'n sur la neĝ'o.

”Kiu pov'as est'i tiel mal'riĉ'a, ke li ir'as per nud'a'j pied'o'j kaj far'as sang'a'j'n pied'spur'o'j'n sur la neĝ'o?” ŝi pens'is.

Ĉiu'j, kiu'j ir'is antaŭ ŝi, ŝajn'is est'i hom'o'j en bon'a stat'o. Ĉiu'j est'is bon'e vest'it'a'j kaj hav'is ŝu'o'j'n sur la pied'o'j.

Sed la ruĝ'a'j pied'spur'o'j ne est'is mal'nov'a'j. Elseto vid'is, kiel ili est'as far'at'a'j en la neĝ'o de iu, kiu ir'as antaŭ ŝi.

Est'as iu, kiu difekt'is si'a'j'n pied'o'j'n sur long'a'j voj'o'j,” ŝi pens'is. ”Di'o far'u, ke li ne bezon'u ir'i long'e, antaŭ ol li ven'os sub tegment'o'n kaj trov'os ripoz'o'n!”

Ŝi tre vol'is sci'i, kiu far'is tia'n pez'a'n ir'o'n, kaj ŝi sekv'is la spur'o'j'n, kvankam ŝi tiam dev'is for'ir'i de si'a propr'a voj'o.

Sed subit'e ŝi rimark'is, ke ĉiu'j preĝ'ej'vizit'int'o'j flank'e'n'ir'is al ali'a direkt'o, kaj ke ŝi est'as sol'a sur la strat'o. Tamen la ruĝ'a'j pied'spur'o'j daŭr'e desegn'iĝ'is antaŭ ŝi.

”Est'as mi'a kompat'ind'a nutr'o'frat'in'o, kiu ir'as tie,” ŝi tiam pens'is, kaj ŝi sci'is, ke ŝi la tut'a'n temp'o'n sub'sent'is, ke est'as ŝi.

Ho, mi'a kompat'ind'a nutr'o'frat'in'o, mi kred'is, ke vi tiel facil'e ir'as trans la ter'o'n, ke vi'a pied'o ne tuŝ'as la grund'o'n. Sed cert'e neni'u viv'ant'o pov'as kompren'i, kiel turment'a vi'a ir'o est'as al vi.”

Larm'o'j ek'ven'is en ŝi'a'j'n okul'o'j'n, kaj suspir'e ŝi dir'is: ”Ke ŝi tamen ne pov'as trov'i ripoz'o'n en si'a tomb'o! Ve al mi, ĉar ŝi dev'is vag'i tie ĉi tiel long'e, ke sang'o flu'as el ŝi'a'j pied'o'j!”

”Halt'u, mi'a kar'a nutr'o'frat'in'o!” ŝi vok'is. ”Halt'u, por ke mi pov'u parol'i kun vi!”

Sed kiam ŝi kri'is tio'n, ŝi vid'is, ke la pied'spur'o'j ankoraŭ pli rapid'e met'as si'n sur la neĝ'o'n, kvazaŭ la mort'int'in'o pli'rapid'ig'us si'a'j'n paŝ'o'j'n.

”Nun ŝi for'kur'as de mi. Ŝi ne plu atend'as help'o'n de mi,”

Elseto dir'is.

La sang'a'j pied'spur'o'j tut'e mal'ekvilibr'ig'is ŝi'n, kaj ŝi el'vok'is:
”Mi'a kar'a nutr'o'frat'in'o! Mi far'os ĉio'n, kio'n vi vol'as, por ke vi trov'u trankvil'o'n en vi'a tomb'o.”

Baldaŭ post kiam Elseto dir'is tiu'j'n vort'o'j'n, ven'is al ŝi alt'kresk'a vir'in'o, kiu est'is post'ir'int'a ŝi'n, kaj met'is si'a'n man'o'n sur ŝi'a'n brak'o'n.

”Kiu est'as vi, kiu ir'as tie ĉi sur la strat'o kaj plor'as kaj tord'as la man'o'j'n?” la vir'in'o dir'is. ”Vi simil'as al mal'grand'a fraŭl'in'o, kiu ven'is al mi last'vendred'e kaj pet'is pri ofic'o kaj post'e ne re'ven'is al mi. Aŭ ĉu vi est'as ŝi?”

”Ne, mi ne est'as tiu,” Elseto dir'is, ”sed se est'as tiel, kiel mi kred'as, ke vi est'as la mastr'in'o en la gast'ej'o de la urb'o'dom'o, tiam mi sci'as, pri kiu fraŭl'in'o vi parol'as.”

”Tiam vi dir'u al mi, kial ŝi for'ir'is de mi kaj ne re'ven'is,” la mastr'in'o dir'is.

”Ŝi for'ir'is de vi,” Elseto dir'is, ”ĉar ŝi ne vol'is aŭd'i la parol'o'j'n de ĉiu'j mal'bon'far'ant'o'j, kiu'j sid'is en vi'a trink'ej'o.”

”Mult'a'j sovaĝ'a'j vir'o'j sid'as en mi'a trink'ej'o, sed mal'bon'far'ant'o'j ne sid'as tie,” la mastr'in'o dir'is.

”Tamen la fraŭl'in'o aŭd'is, kiam tri vir'o'j sid'is tie kaj parol'is unu kun la ali'a,” Elseto dir'is, ”kaj unu el ili dir'is: ’Trink'u, mi'a frat'o! Ankoraŭ daŭr'as la mon'o de sinjor'o Arn'e!’ ”

Dir'int'e tio'n Elseto pens'is: ”Nun mi help'is mi'a'n nutr'o'frat'in'o'n kaj dir'is, kio'n mi aŭd'is. Nun Di'o help'u mi'n, tiel ke la mastr'in'o ne kred'u mi'a'j'n vort'o'j'n, kaj mi ne hav'os kulp'o'n.”

Sed kiam ŝi el la mien'o de la mastr'in'o kompren'is, ke tiu kred'as ŝi'n, ŝi ek'tim'is kaj vol'is for'kur'i. Sed antaŭ ol ŝi trov'is temp'o'n por far'i eĉ unu paŝ'o'n, la pez'a man'o de la mastr'in'o firm'e ek'pren'is ŝi'n, tiel ke ŝi ne pov'is for'kur'i.

”Se vi aŭd'is, ke tia'j vort'o'j est'is dir'at'a'j en mi'a trink'ej'o, fraŭl'in'o,” la mastr'in'o dir'is, ”tiam vi ne pov'as for'kur'i. Sed vi dev'as akompan'i mi'n al tiu'j, kiu'j hav'as potenc'o'n kaj vol'o'n por kapt'i la murd'int'o'j'n kaj hav'ig'i al ili ili'a'n pun'o'n.”

La for'kur'o de sir Archie

Elseto ven'is en la gast'ej'a'n salon'o'n, en'volv'it'a en si'a long'a mantel'o, kaj ir'is al tabl'o, kie sir Archie sid'is trink'ant'e kun si'a'j amik'o'j. Mult'e da gast'o'j sid'is ĉe la tabl'o'j en la gast'ej'o, sed Elseto ne atent'is pri ĉiu'j mir'a'j rigard'o'j, kiu'j sekv'is ŝi'n, kiam ŝi ir'is kaj ek'sid'is ĉe la flank'o de tiu, kiu'n ŝi am'is. Ŝi pens'is nur, ke ŝi vol'as kun'est'i kun sir Archie dum la last'a'j moment'o'j, kiam li est'as liber'a.

Kiam sir Archie vid'is Elseton ven'i por pren'i lok'o'n apud li, li lev'is si'n kaj ek'sid'is kun ŝi ĉe tabl'o, kiu star'is mal'proksim'e en la salon'o, iel kaŝ'it'a mal'antaŭ kolon'o. Ŝi pov'is vid'i, ke li ne ŝat'as, ke ŝi ven'as al li en gast'ej'a trink'ej'o, kie'n jun'a'j fraŭl'in'o'j ordinar'e ne en'ir'as.

”Mi ne bezon'as parol'i mult'a'j'n vort'o'j'n kun vi, sir Archie,”

Elseto dir'is, ”sed vi tamen dev'as ek'sci'i, ke mi ne pov'as akompan'i vi'n al vi'a land'o.”

Kiam sir Archie aŭd'is Elseton dir'i tio'n, terur'o kapt'is li'n, ĉar li tim'is, ke la mal'bon'a'j pens'o'j re'e ek'reg'os li'n, se li perd'os Elseton.

”Kial vi ne vol'as akompan'i mi'n, Elseto?” sir Archie dir'is.

Elseto sid'is pal'a kiel mort'int'o. Ŝi'a'j pens'o'j est'is tiel konfuz'it'a'j, ke ŝi apenaŭ sci'is, kio'n ŝi respond'as al li.

”Ne pov'as est'i bon'e akompan'i dung'o'soldat'o'n,” ŝi dir'is.

”Neni'u sci'as, ĉu tia hom'o rest'os fidel'a al si'a promes'o.”

Antaŭ ol sir Archie trov'is temp'o'n por respond'i, mar'ist'o ven'is en la gast'ej'o'n.

Li ir'is al sir Archie kaj dir'is al li, ke li est'as send'it'a de la estr'o sur la grand'a galeas'o, kiu kuŝ'as frost'fiks'it'a mal'antaŭ Trifoli'insul'o. Nun la ŝip'estr'o pet'is, ke sir Archie kaj ĉiu'j li'a'j vir'o'j tiu'n ĉi vesper'o'n pret'ig'u si'a'n pak'aĵ'o'n kaj ven'u sur la ŝip'o'n. La ŝtorm'o re'e komenc'iĝ'is, kaj la mar'o komenc'is liber'iĝ'i de glaci'o mal'proksim'e en la okcident'o. Pov'us est'i, ke oni antaŭ la tag'iĝ'o hav'us liber'a'n voj'o'n al Skot'land'o.

”Vi aŭd'as, kio'n li dir'as,” sir Archie dir'is al Elseto. ”Ĉu vi vol'as akompan'i mi'n?” ”Ne,” Elseto dir'is, ”mi ne vol'as akompan'i vi'n.”

Sed intern'e ŝi tre ek'ĝoj'is, ĉar ŝi pens'is: ”Nun tamen pov'os okaz'i tiel, ke li for'ir'os de tie ĉi, antaŭ ol la gard'ist'ar'o trov'os temp'o'n por kapt'i li'n.”

Sir Archie ek'star'is kaj ir'is al sir Filip kaj sir Reginald kaj rakont'is la sci'ig'o'n. ”Ir'u antaŭ mi al la loĝ'ej'o,” li dir'is, ”kaj ord'ig'u ĉio'n. Mi ankoraŭ dev'as parol'i kelk'a'j'n vort'o'j'n kun Elseto.”

Kiam Elseto vid'is, ke sir Archie re'ven'as al ŝi, ŝi for'ig'e man'gest'is, kvazaŭ por ig'i li'n for'ir'i.

”Kial vi re'ven'as, sir Archie?” ŝi dir'is. ”Kial vi ne rapid'as al la mar'o tiel rapid'e, kiel vi'a'j pied'o'j pov'as port'i vi'n?”

Ĉar ŝi'a am'o al sir Archie est'is tiel grand'a. Ver'e ŝi perfid'is li'n pro si'a kar'a nutr'o'frat'in'o, tamen ŝi dezir'is pli ol i'o'n ali'a'n, ke li pov'u for'kur'i.

”Ne, mi vol'as unu'e pet'i vi'n ankoraŭ unu foj'o'n, ke vi ven'u kun mi,” sir Archie dir'is.

”Vi ja tamen sci'as, sir Archie, ke mi ne pov'as akompan'i vi'n,” Elseto dir'is.

”Kial vi ne pov'as?” sir Archie dir'is. ”Vi est'as tiel sol'a kaj mal'riĉ'a knab'in'o kaj neni'u pri'atent'as, kio okaz'os al vi. Sed se vi ven'os kun mi, mi far'os vi'n potenc'a sinjor'in'o. Mi est'as alt'rang'a vir'o en mi'a propr'a land'o. Vi ir'os vest'it'a per silk'o kaj or'o, kaj vi danc'os ĉe la kort'eg'o de la reĝ'o.”

Elseto tim'trem'is pro tio, ke li rest'as ĉe ŝi, kiam ankoraŭ est'as ebl'e al li for'kur'i. Apenaŭ ŝi trov'is trankvil'o'n respond'i li'n: ”Vi nun for'ir'u, sir Archie! Vi ne rest'u pli long'e por pet'i mi'n.”

”Mi vol'as dir'i i'o'n al vi, Elseto,” sir Archie dir'is kaj parol'is al ŝi per pli kaj pli mol'a voĉ'o. ”Kiam mi unu'e vid'is vi'n, mi pens'is nur, ke mi log'u kaj kapt'u vi'n. Mi unu'e promes'is al vi kastel'o'n kaj or'o'n nur ŝerc'e, sed de la antaŭ'hieraŭ'a vesper'o mi hav'as honest'a'n intenc'o'n por vi. Kaj nun est'as mi'a vol'o kaj intenc'o far'i vi'n mi'a edz'in'o. Vi pov'as fid'i al mi, je mi'a honor'o kiel nobel'o kaj soldat'o.”

En la sam'a moment'o Elseto aŭd'is, ke arm'it'a'j hom'o'j paŝ'as sur la plac'o antaŭ la gast'ej'o. ”Se mi nun akompan'as li'n,” ŝi pens'is, ”tiam li pov'as si'n sav'i. Mi tir'as li'n en pere'o'n, se mi ne'as. Est'as pro mi, ke li rest'as sid'ant'a tie ĉi tiel long'e, ke la gard'ist'ar'o pov'os kapt'i li'n. Sed mi tamen ne pov'as akompan'i tiu'n, kiu murd'is ĉiu'j'n mi'a'j'n.”

”Sir Archie,” Elseto dir'is, esperant'e ke ŝi pov'os tim'ig'i li'n.

”Ĉu vi ne aŭd'as, ke arm'it'a'j hom'o'j paŝ'as trans la plac'o'n?”

”Jes, mi aŭd'as,” sir Archie dir'is, ”ver'ŝajn'e est'is batal'o en iu trink'ej'o. Vi ne est'u mal'trankvil'a, Elseto! Est'as nur iu'j fiŝ'ist'o'j, kiu'j komenc'is disput'i pri veter'o kaj vent'o.”

”Sir Archie,” Elseto dir'is, ”ĉu vi ne aŭd'as, ke ili halt'as antaŭ la urb'o'dom'o?”

Elseto trem'is en la tut'a korp'o, sed sir Archie ne rimark'is tio'n, sed est'is tut'e trankvil'a.

”Dir'u, kie ili ali'e halt'u?” sir Archie dir'is. ”Ili ja dev'as konduk'i la mal'pac'ig'ant'o'j'n tie'n ĉi por met'i ili'n en la arest'ej'o'n de la urb'o'dom'o. Ne aŭskult'u al tio, Elseto, sed aŭskult'u al mi, kiu pet'as vi'n akompan'i mi'n trans la mar'o'n!”

Sed Elseto ankoraŭ'foj'e prov'is tim'ig'i li'n.

”Sir Archie,” ŝi dir'is, ”ĉu vi ne aŭd'as, ke la soldat'o'j ven'as mal'supr'e'n sur la gast'ej'a ŝtup'ar'o de la urb'o'dom'o?”

”Jes, mi aŭd'as,” sir Archie dir'is, ”cert'e ili ven'as por mal'plen'ig'i kruĉ'o'n da bier'o, post kiam ili met'is si'a'j'n kapt'it'o'j'n en sekur'a'n lok'o'n. Ne pens'u pri ili, Elseto, sed pens'u pri tio, ke morgaŭ vi kaj mi sur la liber'a mar'o vetur'os al mi'a patr'o'land'o!”

Sed Elseto est'is pal'a kiel mort'int'o, kaj ŝi tiel trem'is, ke ŝi apenaŭ pov'is parol'i.

”Sir Archie,” ŝi dir'is, ”ĉu vi ne vid'as, kiel ili parol'as kun la mastr'in'o tie ĉe la serv'o'tabl'o? Cert'e ili demand'as al ŝi, ĉu iu el tiu'j, kiu'j'n ili serĉ'as, trov'iĝ'as tie ĉi.”

”Ver'ŝajn'e ili parol'as kun ŝi, ke ŝi miks'u al ili iu'n fort'a'n kaj varm'ig'a'n trink'aĵ'o'n en tiu ĉi ŝtorm'a nokt'o,” sir Archie dir'is.

”Vi ne trem'u tiel, Elseto. Vi pov'as akompan'i mi'n sen tim'o.

Mi dir'as al mi, ke se mi'a patr'o nun vol'us edz'ig'i mi'n al la plej nobl'a fraŭl'in'o en ni'a land'o, mi rifuz'us. Vetur'u kun mi trans la mar'o'n sen tim'o, Elseto! Vi vojaĝ'u kun la plej grand'a feliĉ'o kaj ĝoj'o.”

Pli kaj pli da soldat'o'j kolekt'iĝ'is ĉe la pord'o, kaj Elseto ne pov'is plu el'ten'i pro tim'prem'o. ”Mi ne pov'as el'ten'i tio'n, ke ili ven'os kaj kapt'os li'n,” ŝi pens'is. Ŝi klin'is si'n al sir Archie kaj flustr'is al li:
”Ĉu vi ne aŭd'as, sir Archie, ke la soldat'o'j demand'as la mastr'in'o'n, ĉu la murd'int'o'j de sinjor'o Arn'e est'as tie ĉi en la salon'o?”

Tiam sir Archie ĵet'is rigard'o'n intern'e'n en la ĉambr'o'n kaj rigard'is la soldat'o'j'n, kiu'j parol'is kun la mastr'in'o. Sed li ne ek'star'is por for'kur'i, kiel atend'is Elseto, sed li klin'is si'n profund'e kaj rigard'is en la okul'o'j'n de Elseto. ”Ĉu est'as vi, Elseto, kiu re'kon'is kaj perfid'is mi'n?” li demand'is.

”Mi far'is tio'n pro mi'a kar'a nutr'o'frat'in'o, por ke ŝi trov'u pac'o'n en si'a tomb'o,” Elseto dir'is. ”Di'o sci'as, kiel sufer'ig'e est'is al mi far'i tio'n. Sed nun for'kur'u, sir Archie! Ankoraŭ est'as temp'o. Ili ankoraŭ ne bar'is ĉiu'j'n pord'o'j'n kaj vestibl'o'j'n.”

”Vi lup'id'o!” sir Archie dir'is. ”Kiam mi unu'e vid'is vi'n sur la varf'o'j, mi pens'is, ke mi dev'as mort'ig'i vi'n.”

Sed Elseto met'is si'a'n man'o'n sur li'a'n brak'o'n.

”For'kur'u, sir Archie! Mi ne pov'as sid'i trankvil'e kaj vid'i, ke ili ven'as kaj kapt'as vi'n. Se vi ne vol'as for'kur'i sen mi, mi en la nom'o de Di'o akompan'os vi'n. Sed ne rest'u plu tie ĉi pro mi, sir Archie! Ĉio'n, kio'n vi vol'as, mi far'os por vi, se vi nur sav'os vi'a'n viv'o'n.”

Sed sir Archie est'is tre koler'a, kaj li parol'is mok'e al Elseto.

”Nun, fraŭl'in'o, vi neniam ir'os en or'brod'it'a'j ŝu'o'j tra grand'a'j kastel'a'j salon'o'j. Nun vi dum vi'a tut'a viv'o rest'os tie ĉi en Marstrand kaj sen'intest'ig'os fiŝ'o'j'n. Neniam vi ricev'os edz'o'n, kiu hav'as kastel'o'n kaj feŭd'o'n, Elseto. Vi'a edz'o est'os mal'riĉ'a fiŝ'ist'o, kaj vi'a dom'o est'os kaban'o sur nud'a insul'et'o.”

”Ĉu vi ne aŭd'as, ke ili posten'ig'as gard'ist'o'j'n ĉe ĉiu'j pord'o'j kaj mal'lev'as lanc'o'j'n antaŭ la en'ir'ej'o'j?” Elseto demand'is.

”Kial vi ne rapid'as de tie ĉi? Kial vi ne for'kur'as sur la glaci'o'n, kaj kaŝ'as vi'n sur iu ŝip'o?”

”Mi ne for'kur'as, ĉar mi ŝat'as sid'i kaj parol'i kun Elseto,” sir Archie dir'is. ”Ĉu vi pri'pens'as, ke nun ĉiu ĝoj'o fin'iĝ'is por vi, Elseto? Ĉu vi pri'pens'as, ke mi nun ne pov'as esper'i plu mal'kulp'ig'i mi'a'n krim'o'n?”

”Sir Archie,” flustr'is Elseto kaj tim'e lev'is si'n, ”nun la soldat'o'j est'as pret'a'j. Nun ili ven'as por kapt'i vi'n. Vi rapid'e for'kur'u! Mi ven'os al vi sur la ŝip'o'n, se vi nur for'kur'os.”

”Vi ne bezon'as tim'i, Elseto,” sir Archie dir'is.

”Ni ankoraŭ hav'as iom da temp'o por inter'parol'i. La soldat'o'j ne intenc'as ĵet'i si'n sur mi'n tie ĉi, kie mi pov'as defend'i mi'n. Ili intenc'as kapt'i mi'n en la mal'larĝ'a gast'ej'ŝtup'ar'o.

Tie ili intenc'as tra'pik'i mi'n per si'a'j long'a'j lanc'o'j. Est'as ja tio, kio'n vi ĉiam dezir'is al mi, Elseto.”

Sed ju pli tim'ig'it'a montr'is si'n Elseto, des pli trankvil'a far'iĝ'is sir Archie. Ŝi ankoraŭ pet'is, ke li for'kur'u, sed li rid'is al ŝi.

”Vi ne est'u cert'a pri tio, fraŭl'in'o, ke la soldat'o'j pov'os kapt'i mi'n. Mi est'is en pli grand'a'j danĝer'o'j ol tiu ĉi, kaj sav'is mi'n.

Est'is pli mal'bon'e por mi antaŭ kelk'a'j monat'o'j en Sved'land'o. Est'is kelk'a'j kalumni'ant'o'j, kiu'j dir'is al la reĝ'o Johano, ke li'a skot'a regiment'o ne est'as fidel'a al li. Kaj la reĝ'o kred'is al ili. Li en'ferm'ig'is la tri gvid'ant'o'j'n en la tur'o, kaj ili'a'j'n soldat'o'j'n li send'is el si'a land'o kaj gard'ig'is ili'n, ĝis ili est'is sur la ali'a flank'o de la lim'o.”

”For'kur'u, sir Archie, for'kur'u!” Elseto pet'is.

”Vi ne est'u mal'trankvil'a pro mi, Elseto,” sir Archie dir'is kaj rid'is krud'e. ”Hodiaŭ vesper'e mi re'e simil'as al mi mem, nun mi re'e hav'as mi'a'n mal'nov'a'n humor'o'n. Nun mi ne vid'as plu la jun'a'n fraŭl'in'o'n antaŭ mi'a'j okul'o'j. Do mi cert'e tra'pas'os la mal'facil'aĵ'o'j'n. Mi rakont'os al vi pri la tri vir'o'j, kiu'j sid'is en la mal'liber'ej'o de reĝ'o Johano. Iu'n nokt'o'n, kiam la gard'ist'o'j est'is ebri'a'j, ili ŝtel'ir'is el la tur'o kaj for'kur'is. Post'e ili kur'is al la lim'o. Sed tiel long'e, ke ili ir'is en la land'o de la sved'a reĝ'o, ili ne kuraĝ'is mal'kaŝ'i, kiu'j ili est'as. Kiam ili ne pov'is trov'i ali'a'n el'ir'o'n, Elseto, ili hav'ig'is al si vest'o'j'n el vil'a fel'o kaj dir'is, ke ili est'as tan'ist'a'j sub'majstr'o'j, kiu'j ir'as tra la land'o por serĉ'i labor'o'n.”

Nun Elseto komenc'is rimark'i, kiel sir Archie ŝanĝ'iĝ'is rilat'e al ŝi. Kaj ŝi kompren'is, ke li mal'am'as ŝi'n, de kiam li ek'sci'is, ke ŝi mal'kaŝ'is li'n.

”Ne dir'u tiel, sir Archie!” Elseto dir'is.

”Kial vi perfid'is mi'n, kiam mi plej bon'e kred'is vi'n?” sir Archie dir'is. ”Nun mi re'e est'as tia, kia mi antaŭ'e est'is. Nun mi konsider'as la viv'o'n de neni'u. Kaj nun vi vid'os, ke re'e ĉio sukces'os al mi, kiel pli fru'e. Ĉu ni ne est'is en mal'bon'a situaci'o, mi kaj mi'a'j kamarad'o'j, kiam ni fin'e est'is tra'ir'int'a'j Sved'land'o'n kaj ven'is tie'n ĉi al la bord'o? Ni ne hav'is mon'o'n por aĉet'i al ni dec'a'j'n vest'o'j'n. Ni ne hav'is mon'o'n por hav'ig'i al ni trans'vetur'o'n al Skot'land'o. Ni ne pov'is trov'i ali'a'n el'ir'o'n ol per'fort'e ating'i rimed'o'n en la pastr'o'dom'o de Solberga.”

”Ne plu parol'u pri tio!” Elseto dir'is.

”Tamen jes, nun vi aŭd'os ĉio'n.” sir Archie dir'is. ”Est'as afer'o, kiu'n vi ne kon'as, nom'e ke unu'e, kiam ni ven'is en la pastr'o'dom'o'n, ni ir'is al sinjor'o Arn'e, vek'is li'n kaj dir'is al li, ke li don'u al ni mon'o'n. Se li far'us tio'n, ni far'us neniu'n mal'bon'o'n al li. Sed sinjor'o Arn'e ek'batal'is kontraŭ ni, kaj tiam ni dev'is mort'ig'i li'n. Kaj mort'ig'int'e li'n ni dev'is mort'ig'i ĉiu'j'n li'a'j'n dom'an'o'j'n.” Elseto ne inter'romp'is li'n plu, sed far'iĝ'is sen'en'hav'e kaj mal'varm'e en ŝi'a kor'o. Ŝi frost'o'trem'is, kiam ŝi vid'is kaj aŭd'is li'n, ĉar kiam li parol'is, li ek'hav'is kruel'a'n kaj sang'o'soif'a'n aspekt'o'n. ”Kio'n mi vol'is far'i?” ŝi pens'is. ”Ĉu mi est'is frenez'a am'ant'e tiu'n, kiu murd'is ĉiu'j'n mi'a'j'n? Di'o pardon'u al mi mi'a'n pek'o'n!”

”Kiam ni kred'is, ke ĉiu'j est'as mort'int'a'j,” sir Archie dir'is, ”ni el'tren'is la pez'a'n mon'kest'o'n el la dom'o. Post'e ni far'is fajr'o'n ĉirkaŭ ĝi, por ke ĉiu'j hom'o'j kred'u, ke sinjor'o Arn'e brul'mort'is.”

”Mi est'as am'int'a lup'o'n el la arb'ar'o,” Elseto dir'is al si mem. ”Kaj li'n mi vol'is sav'i de pun'o!”

”Sed ni vetur'is sur la glaci'o'n kaj fuĝ'is ekster'e'n al la mar'o,”

sir Archie daŭr'ig'is. ”Ni ne tim'is tiel long'e, ke ni vid'is la fajr'o'n flam'i al la ĉiel'o, sed kiam ni vid'is ĝi'n mal'fort'iĝ'i, ni ek'tim'is. Ni kompren'is, ke hom'o'j al'ven'is, kiu'j esting'is la fajr'o'n, kaj ke oni persekut'os ni'n. Tiam ni re'vetur'is al la bord'o, kie ni est'is vid'int'a'j river'a'n el'flu'o'n kun mal'fort'a glaci'o. Ni lev'is la mon'kest'o'n de la sled'o kaj vetur'is antaŭ'e'n, ĝis la glaci'o romp'iĝ'is sub la ĉeval'o. Tiam ni las'is ĝis dron'i kaj mem kur'is flank'e'n. Se vi est'us io ali'a ol fraŭl'in'o, Elseto, vi kompren'us, ke tio est'is brav'e kaj rapid'e far'it'a afer'o. Ni kondut'is, kiel dec'as al vir'o'j.”

Nun Elseto sid'is trankvil'a. Ŝi sent'is brul'vund'a'n dolor'o'n en si'a kor'o. Sed sir Archie mal'am'is ŝi'n kaj ĝoj'is turment'ant'e ŝi'n. ”Post'e ni pren'is ni'a'j'n zon'o'j'n, fiks'is ili'n al la kest'o kaj komenc'is tir'i. Sed kiam la kest'o far'is post'sign'o'j'n en la glaci'o, ni ir'is sur la bord'o'n, de'branĉ'is pice'o'n kaj met'is branĉ'o'j'n sub la kest'o'n. Post'e ni de'pren'is ni'a'j'n ŝu'o'j'n kaj for'ir'is trans la glaci'o'n sen las'i spur'o'j'n mal'antaŭ ni.”

Sir Archie halt'is por ĵet'i mok'a'n rigard'o'n al Elseto.

”Kvankam ĉio tio bon'e sukces'is al ni, ni tamen est'is en mal'bon'a situaci'o. Kie'n ajn ni ven'us en ni'a'j sang'o'makul'it'a'j vest'o'j, oni re'kon'us kaj kapt'us ni'n. Sed jen aŭskult'u, Elseto, por ke vi pov'u dir'i tio'n al ĉiu'j, kiu'j vol'as klopod'i persekut'i ni'n, por ke ili kompren'u, ke ni ne est'as facil'e kapt'ebl'a'j. Aŭd'u, kiam ni ven'is ir'ant'e sur la glaci'o al Marstrand, ni renkont'is ni'a'j'n sam'land'an'o'j'n kaj kamarad'o'j'n, kiu'j'n la reĝ'o Johano send'is el si'a land'o. Ili ne est'is pov'int'a'j for'las'i Marstrand pro la glaci'o, kaj ili help'is ni'n en ni'a mizer'o, don'ant'e vest'o'j'n al ni. De tiam ni sen'danĝer'e ĉirkaŭ'ir'is tie ĉi en Marstrand. Kaj neni'u danĝer'o nun minac'us ni'n, se vi ne est'us mal'fidel'e perfid'int'a mi'n.”

Elseto sid'is sen'mov'a. Est'is tro grand'a mal'ĝoj'o por ŝi. Ŝi apenaŭ pov'is sent'i si'a'n kor'o'n bat'i.

Sed sir Archie salt'e ek'star'is kaj kri'is:
”Kaj ankaŭ neni'u mal'bon'o okaz'os al ni en tiu ĉi vesper'o.

Tio'n vi mem vid'os, Elseto.”

En la sam'a moment'o li ek'pren'is Elseton per ambaŭ si'a'j man'o'j kaj lev'is ŝi'n. Kaj kun Elseto kiel ŝild'o antaŭ si sir Archie kur'is tra la gast'ej'a salon'o al la el'ir'ej'o. Kaj la soldat'o'j, kiu'j posten'e gard'is ĉe la pord'o, etend'is si'a'j'n long'a'j'n lanc'o'j'n al li, sed ili ne kuraĝ'is uz'i ili'n, tim'ant'e ke ili vund'os Elseton.

Kiam sir Archie ven'is sur la mal'larĝ'a'n ŝtup'ar'o'n kaj en la vestibl'o'n, li etend'is antaŭ si Elseton en la sam'a manier'o. Kaj ŝi pli bon'e ŝirm'is li'n ol la plej bon'a kiras'o, ĉar la soldat'o'j, kiu'j star'is tie, ne pov'is uz'i si'a'j'n arm'il'o'j'n. Tia'manier'e li kur'is grand'a'n part'o'n de la ŝtup'ar'o, kaj Elseto sent'is la liber'a'j'n vent'o'j'n de la ĉiel'o blov'i kontraŭ ili'n.

Sed Elseto ne plu sent'is am'o'n al sir Archie, sed ĝis'mort'a'n mal'am'o'n, kaj ŝi pens'is nur pri tio, ke li est'as mal'bon'a murd'int'o. Kaj kiam ŝi nun vid'is, ke ŝi ŝirm'as li'n per si'a korp'o, tiel ke li preskaŭ pov'as sav'i si'n, ŝi etend'is si'a'n man'o'n kaj tir'is al si unu el la lanc'o'j ten'at'a'j de la soldat'o'j kaj direkt'is ĝi'n kontraŭ si'a'n kor'o'n. ”Nun mi vol'as tiel serv'i al mi'a nutr'o'frat'in'o, ke tiu komisi'o baldaŭ est'os plen'um'it'a,” Elseto pens'is. Kaj je la post'a paŝ'o, kiu'n sir Archie far'is supr'e'n sur la ŝtup'ar'o, la lanc'o penetr'is en la kor'o'n de Elseto.

Sed tiam sir Archie jam star'is plej supr'e sur la ŝtup'ar'o. Kaj la soldat'o'j re'tir'is si'n, kiam ili vid'is, ke unu el ili vund'is la fraŭl'in'o'n. Kaj li preter'kur'is ili'n.

Kiam sir Archie ven'is sur la plac'o'n, li aŭd'is soldat'ar'a'n kri'o'n el iu strat'et'o kaj vok'o'kri'o'j'n en skot'a lingv'o: ”Al help'o! Al help'o! Por Skot'land'o! Por Skot'land'o!”

Est'is sir Filip kaj sir Reginald, kiu'j est'is kolekt'int'a'j la skot'o'j'n kaj nun ven'is por help'i li'n. Kaj sir Archie kur'is kontraŭ ili'n kaj kri'is per laŭt'a voĉ'o: ”Tie'n ĉi! Tie'n ĉi! Por Skot'land'o!

Por Skot'land'o!”

Trans la glaci'o'n

Kiam sir Archie ir'is for trans la glaci'o'n, li ankoraŭ port'is Elseton sur si'a brak'o.

Sir Filip kaj sir Reginald ir'is apud li. Ili vol'is rakont'i al li, kiel ili ek'sci'is pri la embusk'o, kaj kiel ili sukces'is vetur'ig'i la pez'a'n mon'kest'o'n al la galeas'o kaj kolekt'i la sam'land'an'o'j'n, sed sir Archie ne aŭskult'is al ili. Li ŝajn'is inter'parol'i kun tiu, kiu'n li port'is sur si'a brak'o.

”Kiu'n vi kun'port'as kun vi?” sir Reginald demand'is.

”Est'as Elseto,” sir Archie respond'is. ”Mi kun'pren'os ŝi'n al Skot'land'o. Mi ne vol'as post'las'i ŝi'n tie ĉi. Tie ĉi ŝi ne far'iĝ'us io ali'a ol mal'riĉ'a fiŝ'labor'ist'in'o.”

”Jes, tio ŝajn'as kred'ind'a,” sir Reginald dir'is.

”Tie ĉi oni don'us al ŝi vest'o'j'n nur el krud'a lan'o,” sir Archie dir'is, ”kaj ŝi dorm'us en mal'larĝ'a kuŝ'ej'o el mal'mol'a'j tabul'o'j.

Sed mi pret'ig'os al ŝi kuŝ'ej'o'n el la plej mol'a'j kusen'o'j, kaj ŝi'a'n ripoz'ej'o'n mi far'ig'os el marmor'o. Mi volv'os ĉirkaŭ ŝi'n la plej mult'e'kost'a'j'n fel'o'j'n, kaj sur ŝi'a'j'n pied'o'j'n mi met'ig'os ŝu'o'j'n kun juvel'a'j buk'o'j.”

”Vi intenc'as al ŝi grand'a'n honor'o'n,” sir Reginald dir'is.

”Mi ne pov'as las'i ŝi'n rest'i tie ĉi hejm'e,” sir Archie dir'is, ”ĉar kiu tiam don'us al si temp'o'n memor'i pri tia mal'riĉ'a kompat'ind'ul'in'o? Post nur kelk'a'j monat'o'j ĉiu'j forges'us ŝi'n.

Neni'u ven'us al ŝi'a loĝ'ej'o, neni'u vizit'us ŝi'n en ŝi'a sol'ec'o. Sed kiam mi iam ating'os mi'a'n hejm'o'n, mi tie konstru'ig'os bel'a'n loĝ'ej'o'n. Tie ŝi'a nom'o star'os en'ĉiz'it'a en mal'mol'a ŝton'o, por ke neni'u forges'u ĝi'n. Tie mi mem ir'os al ŝi ĉiu'n tag'o'n, kaj tie ĉio est'os tiel bel'e aranĝ'it'a, ke hom'o'j ven'os vojaĝ'ant'e de mal'proksim'e por vizit'i ŝi'n. Tie kandel'o'j kaj lamp'o'j brul'os tag'e kaj nokt'e, kaj tie son'os kant'ad'o kaj muzik'o, kvazaŭ tie est'us sen'fin'a festen'o.”

La ŝtorm'o fort'eg'e ven'is kontraŭ ili'n, dum ili ir'is sur la glaci'o. Ĝi ŝir'e mal'fiks'is la mantel'o'n de Elseto kaj flirt'ig'is ĝi'n kiel flag'o'n.

”Ĉu vi vol'as help'i mi'n port'i Elseton dum moment'o,” sir Archie dir'is, ”dum mi volv'as ŝi'a'n mantel'o'n ĉirkaŭ ŝi'n?”

Sir Reginald pren'is Elseton sur si'a'j'n brak'o'j'n, sed en la sam'a moment'o tia terur'o kapt'is li'n, ke li las'is ŝi'n glit'i el si'a'j man'o'j sur la glaci'o'n. ”Mi ne sci'is, ke Elseto mort'is!” li dir'is.

La muĝ'o de la ond'o'j

La tut'a'n nokt'o'n la ŝip'estr'o sur la grand'a galeas'o ir'is tie'n kaj re'e'n sur la alt'a ferdek'o super la ŝip'an'ar'a kajut'o. Est'is mal'lum'e, kaj la ŝtorm'o sibl'is ĉirkaŭ li. Ĝi ven'is kun'port'ant'e jen neĝ'o'n jen pluv'o'n. Ankoraŭ la glaci'o kuŝ'is firm'a kaj port'o'fort'a ĉirkaŭ la galeas'o, tiel ke la ŝip'estr'o sam'e bon'e pov'us trankvil'e dorm'i en si'a kajut'o. Sed li est'is sur'pied'e la tut'a'n nokt'o'n. Jen kaj jen li met'is la man'o'n al la orel'o kaj aŭskult'is.

Ne est'is facil'e sci'i, pro kio li atend'e aŭskult'is. Ĉiu'j li'a'j hom'o'j est'is sur'ŝip'e kaj sam'e ĉiu'j vojaĝ'ant'o'j, kiu'j'n li vetur'ig'os al Skot'land'o. Ili nun ĉiu'j kuŝ'is dorm'ant'e en la ŝip'ĉambr'o'j.

Neniu'j el ili hav'is iu'n inter'parol'o'n, al kiu la ŝip'estr'o pov'is aŭskult'i.

Kiam la ŝtorm'o preter'flug'is la frost'fiks'it'a'n galeas'o'n, ĝi kvazaŭ laŭ mal'nov'a kutim'o ĵet'is si'n al la galeas'o por pel'i ĝi'n antaŭ si trans la mar'o'n. Kaj kiam la galeas'o ĉiam kuŝ'is sen'mov'a, la ŝtorm'o foj'o'n post foj'o ek'sku'is ĝi'n. Tint'ad'is ĉiu'j mal'grand'a'j glaci'pec'o'j kiu'j pend'is en la ŝnur'eg'ar'o. Knar'is kaj krak'is en la flank'o'j de la ŝip'o. Fort'a'j klak'o'j son'is en la mast'o'j, kiu'j est'is prem'at'a'j tiel, ke ili preskaŭ romp'iĝ'is.

Ne est'is silent'a nokt'o. Oni aŭd'is kvazaŭ mal'fort'a'n grinc'ad'o'n en la aer'o, kiam la neĝ'o sibl'ant'e al'blov'is. Krak'et'ad'o kaj plaŭd'ad'o aŭd'iĝ'is, kiam la pluv'o est'is vip'at'a mal'supr'e'n.

Sed en la glaci'o est'iĝ'is unu fend'o post la ali'a, kaj tiam aŭd'iĝ'is tondr'o, kvazaŭ milit'ŝip'o'j kuŝ'us sur la mar'o kaj mal'ŝarg'us fort'a'j'n paf'o'j'n unu kontraŭ la ali'a'n.

Sed la ŝip'estr'o ne aŭskult'is por aŭd'i i'o'n el tio. Li ir'is sur la ferdek'o la tut'a'n nokt'o'n, ĝis griz'a tag'lum'o dis'vast'iĝ'is sur la ĉiel'o, sed li tamen ne aŭd'is tio'n, kio'n li vol'is aŭd'i.

Fin'e son'is tra la nokt'o kant'ec'a unu'ton'a muĝ'o, lul'ant'a kaj kares'ant'a son'o kiel de mal'proksim'a kant'o.

Tiam la ŝip'estr'o rapid'is trans la rem'ist'a'j'n benk'o'j'n en la mez'o de la galeas'o al la alt'a konstru'aĵ'o en la pru'o, kie dorm'is li'a'j vir'o'j. ”Lev'iĝ'u!” li vok'is al ili, ”kaj pren'u boat'stang'o'j'n kaj rem'il'o'j'n! Baldaŭ ven'os la moment'o, kiam ni liber'iĝ'os. Mi aŭd'as la muĝ'o'n de la sen'glaci'a akv'o. Mi aŭd'as la kant'o'n de la liber'a'j ond'o'j.” La vir'o'j tuj lev'is si'n el si'a dorm'o. Ili posten'e star'is laŭ la flank'o'j de la ŝip'o, dum la maten'o mal'rapid'e hel'iĝ'is.

Kiam fin'e tiom hel'iĝ'is, ke ili pov'is vid'i tio'n, kio okaz'is dum la nokt'o, ili trov'is, ke golf'o'j kaj mar'kol'o'j est'as sen'glaci'a'j ĝis la mal'proksim'a mar'o. Sed en tiu golf'o, kie ili est'is frost'fiks'it'a'j ne est'is eĉ unu fend'o en la glaci'o, sed ĝi est'is firm'a kaj ne'romp'it'a.

Kaj en la akv'o'kol'o, kiu konduk'is el la golf'o tur'ig'is si'n alt'a mur'o de glaci'o. La ond'o'j, kiu'j liber'e lud'is ekster ĝi, supr'e'n'ĵet'is tie'n unu glaci'tavol'aĵ'o'n post la ali'a.

Vel'o'j svarm'is ekster'e en la akv'o'kol'o'j. Est'is ĉiu'j fiŝ'ist'o'j, kiu'j est'is frost'fiks'it'a'j en Marstrand kaj nun for'rapid'is de tie. La ond'o'j ĵet'is si'n alt'e'n, kaj glaci'pec'o'j ankoraŭ danc'is sur la ond'o'j, sed kred'ebl'e ŝajn'is al la fiŝ'ist'o'j, ke ili ne hav'as temp'o'n atend'i trankvil'a'n kaj sen'danĝer'a'n mar'o'n, sed ili jam komenc'is si'a'n vetur'o'n. Ili star'is en la pru'o de si'a'j ŝip'et'o'j kaj akr'e observ'is. La mal'grand'a'j'n glaci'pec'o'j'n ili for'ig'is per rem'il'o, sed kiam la grand'a'j ven'is, ili turn'is la direkt'il'o'j'n kaj ir'is flank'e'n. Sur la galeas'o la ŝip'estr'o star'is sur la alt'konstru'it'a ŝip'an'ar'a kajut'o kaj post'rigard'is ili'n. Li kompren'is, ke ili hav'as mal'facil'a'n vojaĝ'o'n, sed li ankaŭ vid'is, ke unu post la ali'a iel tra'pas'as kaj ating'as la mar'o'n.

Kaj kiam la ŝip'estr'o vid'is la vel'o'j'n glit'i trans la blu'a'n mar'o'n, li'a sopir'o tiel fort'e atak'is li'n, ke larm'o'j preskaŭ ven'is en li'a'j'n okul'o'j'n.

Sed li'a ŝip'o kuŝ'is sen'mov'a, kaj antaŭ li la glaci'o tur'ig'is si'n en pli kaj pli alt'a'n mur'o'n. Ekster'e sur la mar'o naĝ'is ne nur ŝip'o'j kaj ŝip'et'o'j, sed kelk'foj'e al'naĝ'is ankaŭ blank'a'j mont'et'o'j el glaci'o. Est'is gigant'a'j tavol'aĵ'o'j, kiu'j est'is ĵet'it'a'j unu sur la ali'a'n kaj nun vel'is sud'e'n. Ili bril'is blank'e kiel arĝent'o en la maten'a sun'o, kaj kelk'foj'e ili ek'flam'is ruĝ'e, kvazaŭ roz'o'j est'us stern'at'a'j sur ili.

Sed mez'e en la sibl'ant'a ŝtorm'o aŭd'iĝ'is laŭt'a'j kri'o'j. Jen son'is kiel kant'ant'a'j voĉ'o'j, jen kiel tondr'o de trombon'o. Est'is fort'a ĝoj'eg'o en tiu'j son'o'j. Ili est'is tia'j, ke la kor'o nepr'e pli liber'e bat'is, kiam ili aŭd'iĝ'is. Ili ven'is de long'a vic'o da cign'o'j, kiu'j al'flug'is de sud'e.

Sed kiam la ŝip'estr'o vid'is la glaci'mont'o'j'n naĝ'i sud'e'n kaj la cign'o'j'n flug'i nord'e'n, tia sopir'o atak'is li'n, ke li tord'is la man'o'j'n.

”Ve al mi, ke mi dev'as kuŝ'i tie ĉi!” li dir'is.

”Kiam la glaci'o romp'iĝ'os en tiu ĉi golf'o? Tie ĉi mi dev'as kuŝ'i ankoraŭ mult'a'j'n tag'o'j'n kaj atend'i.”

Sed kiam li pens'is tio'n, li ek'vid'is vetur'ant'a'n hom'o'n al'ven'i sur la glaci'o. Li ven'is el mal'larĝ'a akv'o'kol'o en la direkt'o al Marstrand, kaj li tut'e sen'tim'e vetur'is sur la glaci'o, kvazaŭ li ne sci'us, ke la ond'o'j re'e komenc'is port'i ŝip'o'j'n kaj ŝip'et'o'j'n.

Kiam li al'vetur'is apud la galeas'o'n, li vok'is supr'e'n al la ŝip'estr'o:
”Kar'a, ĉu vi hav'as i'o'n por manĝ'i, kiam vi kuŝ'as frost'fiks'it'a en la glaci'o? Ĉu vi vol'as aĉet'i de mi sal'it'a'n haring'o'n aŭ sek'ig'it'a'n moru'o'n aŭ fum'aĵ'it'a'n angil'o'n?”

La ŝip'estr'o ne pen'is respond'i al li. Li pugn'is la man'o'n al li kaj blasfem'is.

Tiam la fiŝ'vend'ist'o mal'supr'e'n'paŝ'is de la ŝarĝ'o. Li pren'is fojn'o'fask'o'n el la sled'o kaj met'is antaŭ la ĉeval'o'n. Post'e li grimp'is sur la ferdek'o'n de la galeas'o.

Kiam li star'is antaŭ la ŝip'estr'o, li dir'is al li kun grand'a serioz'o:
”Hodiaŭ mi ne ven'as tie'n ĉi por vend'i fiŝ'o'n. Sed mi sci'as, ke vi est'as pi'a hom'o. Tial mi ven'is al vi por pet'i vi'n, ke vi re'hav'ig'u al mi fraŭl'in'o'n, kiu'n la skolt'a'j soldat'o'j hieraŭ kun'pren'is tie'n ĉi al la ŝip'o.”

”Mi ne sci'as, ke ili konduk'is iu'n fraŭl'in'o'n tie'n ĉi,” la ŝip'estr'o dir'is. ”Neniu'n vir'in'a'n voĉ'o'n mi aŭd'is sur'ŝip'e en tiu ĉi nokt'o.”

”Mi est'as Torarin fiŝ'vend'ist'o,” la ali'a dir'is, ”ĉu vi ne aŭd'is pri mi? Est'is mi, kiu vesper'mang'is kun sinjor'o Arn'e en la sam'a nokt'o, kiam li est'is murd'it'a. De tiam mi hav'is la adopt'fil'in'o'n de sinjor'o Arn'e en mi'a dom'o, sed la pas'int'a'n nokt'o'n li'a'j murd'int'o'j for'rab'is ŝi'n, kaj cert'e ili kun'pren'is ŝi'n tie'n ĉi al la ŝip'o.”

”Ĉu la murd'int'o'j de sinjor'o Arn'e trov'iĝ'as sur mi'a ŝip'o?”

la ŝip'estr'o dir'is terur'it'e.

”Vi vid'as, ke mi est'as mal'fort'a kaj sen'pov'a hom'o,” Torarin dir'is. ”Unu el mi'a'j brak'o'j est'as paraliz'it'a, kaj tial mi tim'as ĵet'i mi'n en iu'n danĝer'a'n entrepren'o'n. Mi dum kelk'a'j semajn'o'j sci'is, kiu'j est'as la murd'int'o'j de sinjor'o Arn'e, sed mi ne kuraĝ'is prov'i venĝ'i al ili. Sed ĉar mi silent'is, ili nun pov'is for'kur'i kaj hav'is okaz'o'n kun'pren'i la fraŭl'in'o'n. Kaj nun mi dir'is, ke mi vol'as hav'i neni'o'n pli por pent'i en tiu ĉi afer'o. Mi almenaŭ vol'as prov'i sav'i la jun'a'n fraŭl'in'o'n.”

”Se la murd'int'o'j de sinjor'o Arn'e est'as tie ĉi sur la ŝip'o, kial la urb'a gard'ist'ar'o do ne ven'as tie'n ĉi kaj kapt'as ili'n?”

”Mi pet'is kaj parol'is la tut'a'n nokt'o'n kaj maten'o'n,” Torarin dir'is, ”sed la gard'ist'ar'o ne kuraĝ'as ir'i tie'n ĉi. Ili dir'as, ke est'as cent dung'o'soldat'o'j sur la ŝip'o, kaj kun tiu'j ili ne kuraĝ'as ek'lukt'i. Tiam mi pens'is, ke mi en la nom'o de Di'o dev'as vetur'i sol'a tie'n ĉi kaj pet'i vi'n, ke vi help'u al mi re'trov'i la fraŭl'in'o'n, ĉar mi sci'as, ke vi est'as pi'a hom'o.”

Sed la ŝip'estr'o ne respond'is al li pri la fraŭl'in'o. Li pens'is nur pri la ali'a dir'it'aĵ'o. ”Kiel vi pov'as sci'i, ke la murd'int'o'j est'as tie ĉi sur'ŝip'e?” li dir'is. Torarin montr'is al grand'a kest'o el kverk'o, kiu star'is inter la rem'ist'a'j benk'o'j.

”Mi tro oft'e vid'is tiu'n kest'o'n en la hejm'o de sinjor'o Arn'e por pov'i erar'i pri ĝi,” li dir'is. ”En ĝi kuŝ'as la mon'o de sinjor'o Arn'e, kaj kie est'as li'a mon'o, tie cert'e est'as ankaŭ li'a'j murd'int'o'j.”

”Tiu kest'o aparten'as al sir Archie kaj li'a'j du amik'o'j sir Reginald kaj sir Filip,” la ŝip'estr'o dir'is.

”Jes,” Torarin dir'is, kaj fiks'e rigard'is la ŝip'estr'o'n, ”tiel est'as. Ĝi aparten'as al sir Archie kaj sir Filip kaj sir Reginald.”

Dum moment'o la ŝip'estr'o star'is silent'a kaj ĉirkaŭ'rigard'is al ĉiu'j flank'o'j.

”Kiam vi opini'as, ke la glaci'o for'ir'os tie ĉi en la golf'o?” li dir'is al Torarin.

”Est'as strang'e tie ĉi en tiu ĉi jar'o,” Torarin dir'is. ”En tiu ĉi golf'o la glaci'o ordinar'e fru'e for'ir'as, ĉar est'as fort'a flu'o. Sed kiel nun est'as, vi dev'as gard'i vi'n, ke la glaci'o ne ŝov'u vi'n sur la bord'o'n, kiam ĝi ek'mov'iĝ'os.”

”Mi pens'as nur pri tio,” la ŝip'estr'o dir'is.

Re'e li star'is silent'a dum moment'o. Li turn'is la vizaĝ'o'n al la mar'o. La maten'a sun'o bril'is alt'e sur la ĉiel'o, kaj la ond'o'j re'ĵet'is ĝi'a'n bril'o'n. Tie'n kaj re'e'n vetur'is la liber'a'j ŝip'o'j, kaj kun ĝoj'kri'o'j la mar'bird'o'j al'flug'is el'sud'e. La fiŝ'o'j ten'is si'n ĉe la akv'o'surfac'o, ili far'is alt'a'j'n salt'o'j'n kaj bril'et'ant'e ĵet'is si'n supr'e'n el la akv'o, kvazaŭ ĝoj'o'frenez'a'j post la mal'liber'ec'o sub la glaci'o. La mev'o'j, kiu'j est'is ĉas'int'a'j ekster'e ĉe la glaci'rand'o, grand'ar'e ven'is al la bord'o por ĉas'i sur la kon'at'a'j lok'o'j.

La ŝip'estr'o ne pov'is el'ten'i tiu'n vid'o'n. ”Ĉu mi est'as amik'o de murd'int'o'j kaj mal'bon'far'ant'o'j?” li dir'is. ”Ĉu mi ferm'u mi'a'j'n okul'o'j'n kaj ne vid'u, kial Di'o ten'as la pord'o'j'n al la mar'o ferm'it'a'j por mi'a ŝip'o? Ĉu mi pere'u pro la mal'just'ul'o'j, kiu'j serĉ'is rifuĝ'o'n tie ĉi?”

Kaj la ŝip'estr'o for'ir'is kaj dir'is al si'a'j hom'o'j:
”Mi nun sci'as, kial ni kuŝ'as en'ferm'it'a'j, kiam ĉiu'j ali'a'j ŝip'o'j ir'as al la mar'o. Est'as pro tio, ke ni hav'as murd'int'o'j'n kaj mal'bon'far'ant'o'j'n sur'ŝip'e.” Post tio la ŝip'estr'o ir'is al la skot'a'j dung'o'soldat'o'j, kiu'j ankoraŭ kuŝ'is dorm'ant'e en la ŝip'ĉambr'o.

”Kar'a'j,” li dir'is al ili, ”est'u trankvil'a'j ankoraŭ dum iom da temp'o, kiu'j'n ajn kri'o'j'n kaj bru'o'n vi aŭd'os sur'ŝip'e! Ni dev'as obe'i la ordon'o'j'n de Di'o, kaj ne toler'i mal'bon'far'ant'o'j'n inter ni. Se vi obe'os mi'n, mi promes'as, ke mi en'met'os al vi tiu'n kest'o'n, kie est'as la mon'o de sinjor'o Arn'e, kaj vi pov'os divid'i ĝi'n inter vi.”

Sed al Torarin la ŝip'estr'o dir'is: ”Ir'u al la sled'o kaj ĵet'u vi'a'n fiŝ'o'n sur la glaci'o'n! Vi nun ricev'os ali'a'n ŝarĝ'o'n por vetur'ig'i.” Post'e la ŝip'estr'o kaj li'a'j hom'o'j en'ir'is en la kajut'o'n, kie dorm'is sir Archie kaj li'a'j amik'o'j. Kaj kiam ili ankoraŭ kuŝ'is en dorm'o, ili ĵet'is si'n sur ili'n por lig'i ili'n.

Kaj kiam la tri skot'o'j prov'is defend'i si'n, ili fort'e bat'is ili'n per hak'il'o'j kaj stang'et'o'j, kaj la ŝip'estr'o dir'is al ili: ”Vi est'as murd'int'o'j kaj mal'bon'far'ant'o'j. Kiel vi pov'is kred'i, ke vi sukces'os evit'i vi'a'n pun'o'n? Ĉu vi ne sci'as, ke pro vi Di'o ten'as ferm'it'a'j la pord'o'j'n al la mar'o?”

Tiam la tri vir'o'j laŭt'e vok'is si'a'j'n kamarad'o'j'n, ke ili ven'u kaj help'u ili'n.

”Vi ne vok'u al ili,” la ŝip'estr'o dir'is. ”Ili ne ven'os. Ili ricev'is la mon'o'n de sinjor'o Arn'e por divid'i, kaj ili nun mezur'as arĝent'a'n mon'o'n per si'a'j ĉapel'o'j. Pro tiu mon'o tiu mal'bon'a ag'o okaz'is, kaj pro tiu mon'o la pun'o nun ven'os al vi.”

Sed antaŭ ol Torarin trov'is temp'o'n ĵet'i la fiŝ'o'n el la sled'o, la ŝip'estr'o kaj li'a'j vir'o'j ven'is mal'supr'e'n al li sur la glaci'o'n. Ili konduk'is inter si tri vir'o'j'n, kiu'j est'is bon'e lig'it'a'j. Ili est'is kompat'ind'e bat'it'a'j kaj est'is el'ĉerp'it'a'j pro si'a'j vund'o'j.

”Di'o ne van'e vok'is mi'n,” la ŝip'estr'o dir'is. ”Kiam mi kompren'is li'a'n vol'o'n, mi tuj obe'is al ĝi.”

Ili kuŝ'ig'is la kapt'it'o'j'n sur la sled'o'n de Torarin, kaj tra mal'larĝ'a'j golf'o'j kaj akv'o'kol'o'j, kie la glaci'o ankoraŭ kuŝ'is firm'e, Torarin vetur'ig'is ili'n al Marstrand. Sed dum la post'tag'mez'o la ŝip'estr'o star'is sur la alt'a ŝip'an'ar'a kajut'o de si'a ŝip'o kaj rigard'is al la mar'o. Ĉio ankoraŭ est'is tut'e sam'a ĉirkaŭ la ŝip'o, kaj la glaci'mur'o antaŭ ĝi daŭr'e tur'ig'is si'n pli kaj pli alt'e'n.

Tiam la ŝip'estr'o vid'is, ke long'a vic'o da hom'o'j ven'as al li'a ŝip'o. Est'is ĉiu'j vir'in'o'j en Marstrand, jun'a'j kaj mal'jun'a'j. Ili ĉiu'j port'is funebr'a'j'n vest'o'j'n, kaj ili konduk'is kun si jun'a'j'n knab'o'j'n, kiu'j port'is port'lit'o'n.

Kiam ili ven'is al la galeas'o, ili dir'is al la ŝip'estr'o.

”Ni ven'is tie'n ĉi por re'port'i jun'a'n fraŭl'in'o'n, kiu est'as mort'int'a. Tiu'j murd'int'o'j konfes'is, ke ŝi don'is si'a'n viv'o'n, por ke ili ne pov'u sav'i si'n, kaj nun ni, ĉiu'j vir'in'o'j en Marstrand, ven'is por re'port'i ŝi'n al ni'a urb'o kun ĉiu honor'o, kiu'n ŝi merit'as.”

Tiam oni trov'is Elseton kaj port'is ŝi'n sur la glaci'o'n kaj al Marstrand, kaj ĉiu'j vir'in'o'j en la urb'o plor'is pro la jun'a fraŭl'in'o, kiu am'is mal'bon'far'ul'o'n kaj don'is si'a'n viv'o'n por pere'ig'i tiu'n, kiu'n ŝi am'is.

Sed laŭ la antaŭ'e'n'ir'o de la vir'in'o'j ŝtorm'o kaj ond'o'j ven'is post ili kaj romp'is la glaci'o'n, kie ili ĵus ir'is, tiel ke ĉiu'j pord'o'j al la mar'o est'is mal'ferm'it'a'j, kiam ili ven'is al Marstrand kun Elseto.